Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

Kia estus la tutmonda himno?

Unuiĝintaj Nacioj (UN) prepariĝu! Ni traserĉis 33 724 vortojn el 194 naciaj himnoj, kaj kunvenigis la plej uzatajn inter ili por kunmeti la planedan himnon. El la 50 terminoj, kiuj plej ofte aperas en landaj himnoj originis tiuj ĉi nova sento kaj forta voko, kiuj eble povos kontribui por formi sur la Tero unu grandan rondon familian.

(Leg-konsileto: la interparentezaj numeroj difinas en kiom da naciaj himnoj ĉiu vorto aperas)

Unuiĝo (26) estu (28) la granda (28) flago (29)
Suno (29) kiu lumigas nian koron (34)
Ne plu (25) sango (28) nome (25) de libera (33) vivo (34)
La tuta (29) mondo (32) estu unulanda (44), ununacia (41)

(refreno)

Nia (108) tero (91) estas nia libero (66)
Gloron (53) al la patrujo (83), gloron al Dio (74)
Pacon (58) ĉiam (63) al nia popolo (55)
kaj al ĉiuj (46) ĝiaj gefiloj (45)

Per amo (37) kaj fido (21), sed (19) ne (36) sen (20) lukto (19),
estu lumo (20) kaj espero en ĉielo (29) kaj maro (21)
la unuiĝo estas nia forto (19) ĝis la morto (19)
kaj mia batalo (21) se la Sinjoro (19) benos (22)

La 10 plej oftaj vortoj en himnoj

Nia: 108*

Tero: 91

Patrujo: 83

Dio: 74

Libero: 66

Ĉiam: 63

Paco: 58

Popolo: 55

Gloro: 53

Via: 47

*”ni” aperas en 80 himnoj, sed ni ne enlistigis la vorton pro la simileco kun “nia”.

Naciaj troigoj

Malplejvortaj himnoj:

Jordanio: 18

Grekio kaj Cipro: 29

Latvio, Japanio kaj Bulgario: 32

Brunejo: 34

Hungario: 37

Plej multvortaj himnoj:

Burkino: 291

Usono: 270

Kameruno: 269

Brazilo: 251

Senegalo: 247

Seninspiraj

Bosnio kaj Hercegovino, Hispanio, San Marino kaj Somalio ne havas tekston akompanantan la himnan melodion.

Unikecaj

La 50 plej uzataj vortoj — do, la bazo por la teksto de la monda himno — reprezentas kvinonon de la enhavo de la landaj himnoj tutmonde. Vortoj ekskluzivaj, kiuj aperas en nur unusola himno, reprezentas kvaronon de la tuto de la himnaro. Jen kelkaj unikaj ekzemploj: “Piĉinĉo” [Provinco] (Ekvadoro), “butono” (Finnlando), “karegulino” (Estonio), “kokidetoj” (Senegalo), kaj aliaj 2.238 vortoj.

Monda Identeco

Vortoj kiuj plej ofte aperas laŭ kontinentoj (krom la 50 plej oftaj tutmonde).

* Afriko *

Piedo: 13

Afriko: 12

Laboro: 11

Kune: 10

Praparencoj: 10

* Ameriko *

Morti: 7

Savu: 7

Honoro: 7

Destino: 6

Eterna: 6

* Azio *

Longa: 10

Simbolo: 8

Naskiĝa: 6

Armiloj: 6

Sendependigo: 6

* Eŭropo *

Kara: 7

Glora: 6

Patrino: 5

Naskiĝa: 5

Fratoj: 5

* Oceanio *

Insuloj: 5

Eterne: 5

Lasu: 4

Manoj: 4

Danke: 3

Kantu vian himnon

Kontakto prezentis al vi la tekston, kaj nun deziras vian helpon por komponi la melodion! Faru videon kantante kaj/aŭ ludante muzikilon kaj publikigu tra sociaj retoj!

Fonto:Libro Himnoj de ĉiuj landoj de la mondo, de Tiago José Berg. Eldonejo Panda Books

De Felipe Van Deursen, Flávio Pessoa, Lucas Baptista, Raoni Madalenna e Tiago Jokura. Tradukis Felipe Queiroz.