Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La kongresa movadumo dun la Universala Kongreso (Kirill Noviĉenko)

La Universala Kongreso estas ne nur loko por renkontiĝi kun amikoj, amuziĝi kaj plibonigi sian scipovon de Esperanto. Se estus nur tiel, ĝi estus nomata festivalo aŭ festo. Sed la vorto “kongreso” signifas, ke la aranĝo enhavas ankaŭ oficialan kaj laboran parton. Temas evidente pri kunsidoj, forumoj, negocoj, solenaj renkontiĝoj kun lokaj postenuloj kaj tiel plu. La nuna ĵus pasinta UK ne estis esceptaĵo kaj estis oficialaj solvotrovaj kaj decidfaraj programeroj kaj ankaŭ eĉ eksterprogramaj aferoj. Nun mi havas agrablan taskon rakonti pri ekzakte tiaj ĉi aferoj. Do, ne unu vorto plu pri la amuziĝoj! Ek al la esence labora flanko de nia movado!

Ĉio komenciĝis de la komitata kunsido, kiu okazis eĉ antaŭ la solena inaŭguro. La apenaŭ atingita kvorumo de la komitatanoj permesis pritrakti planitajn demandojn, malgraŭ tio, ke la tempo ne estis multa. Entute la kunsido de la komitato de Universala Esperanto-Asocio konsistis el du partoj: unu komence de la kongreso kaj unu - fine.

Al la tagordo estis aldonita punkto pri la rilatoj inter UEA kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la komitato decidis krei laborgrupon, kiu poste pritraktu la aferon ĉi-kuntekste dum la kongresa semajno.

Malsame ol komitatkunsidoj, en kiuj partoprenas nur komitatanoj de UEA kaj reprezentantoj de TEJO, en la komitataj forumoj povas partopreni iu ajn kongresano. Okazis ses forumoj: pri membreco kaj kotizoj, buĝeto kaj financoj, konsciigo, kapabligo, kunordigo kaj komunumaj aferoj. Alia malfermita programero estis la strategia forumo.

Multaj prezentis ideojn kaj proponojn, konsiderante la neceson sekvi la postulojn de la hodiaŭa epoko. Certe temas unuavice pri pli plena enretigo de nia agado. Paŝoj en tiu ĉi direkto jam estis okazigataj antaŭe, sed la procezo estas senĉesa. Ĉi-rilate aperis proponoj pri estigo de nova membrokategorio, kiu taŭgos por homoj, kiuj ne ricevos ajnan paperan eldonaĵon, sed havos eblon ricevi ilin elektronike. Certe, se ili ekvolos ricevi presitajn versiojn de EsperantoKontakto, ili povos mendi ilin kontraŭ aparta pago. Tiel estiĝas plia fleksebleco de kategorielekto por potencialaj membroj. Estas planoj entute reverki la kotiztabelon, sed tio ne estos farita rapidege. Dum iu nedifinita periodo la dezirantoj povos membriĝi laŭ novaj aŭ malnovaj kategorioj, sed poste restos nur novaj kategorioj favoraj por pli aktiva reta membreco.

Aldone aperis ideo por oferti eblon membriĝi por periodo pli longa ol unu jaro, do por 3, 5 aŭ 10 jaroj. Tiukaze membriĝanto ricevos rabaton. Deflanke de TEJO ankaŭ estis propono ebligi al ĉiu deziranto sendepende de la aĝo iĝi dumviva membro. Nuntempe nur ne-TEJO-aĝaj membroj de UEA povas esti dumvivaj.

Okazis ankaŭ diskutoj pri tio kiel kalkuli kotizojn. Jam antaŭe proponita principo de kotizoj proporciaj al malneta enlanda produkto ne estis konsiderita kiel taŭga, ĉar tiel oni ne konsideras la malsamecon de bonstato de la civitanoj el multnombraj landoj. Pri tio ankoraŭ serĉatas solvo.

Ankaŭ spirite de la elektronika epoko venis propono krei unuigitan retejon, kiu estos dediĉita al universalaj kongresoj kaj kiu enhavos informojn pri ili ĉiuj. Do, tio devas esti unuigita informofonto pri estontaj kongresoj kaj arĥivo pri la jam pasintaj. La afero gravas, ĉar ĉiufoje la informoj pri kongresoj troveblas nur en tute diversaj retejoj. Tio ne nur malfaciligas la aliron al la necesaj informoj, sed ni ankaŭ perdas valorajn datumojn pri la pasintaj UK-j. Ekzemple jam ne atingeblas multaj malnovaj apartaj retejoj de ili, sed ili povus esti utilaj historie.

Kongresanoj pritraktis ankaŭ proponon estigi regularon pri KER-ekzamenoj. Certe jam ekzistas reglamento de tiu ĉi aranĝo, sed nun estas ideo konkretigi ĝian okazigon kadre de agado de UEA. La proponita regularo celas ĉefe certigi la pluvivadon de la ekzamenoj kaj reguligi kelkajn aspektojn inkluzive de la repagado de kostoj.

Sendube por junulara movado estas interesaj la jam menciitaj rilatoj inter UEA kaj TEJO. Mi havis ŝancon ĉeesti eksterprogramajn intertraktojn inter la du organizoj. Fakte tio estis tiu laborgrupo, kiu estis kreita laŭ decido de la unua komitatkunsido. Estis pridiskutitaj temoj rilataj al uzado de resursoj de la Centra Oficejo kaj rekta aliro al datenoj de UEA. Entute la celo estis forigi barojn, kiuj malfaciligas efikan laboron de TEJO. Feliĉe, la estraro de UEA sufiĉe bone komprenas la bezonojn de la junulara sekcio. Rezulte mi povas konkludi, ke kriantaj titoloj pri “krizo” aŭ “konflikto” inter la organizoj estis troaj. Tio, kio nun okazas, estas plejŝajne kutima labora malfacilaĵo, kiu aperas de tempo al tempo, kiam temas pri du kunlaborantaj organizoj el kiuj ĉiu havas emon solvi ĝin plejeble rapide kaj efike.

La fina komitatkunsido pasis ne tiom glate, kiom oni eble dezirus. Fakte mankis tempo por sufiĉe bone tralegi dokumentojn, aperintajn rezulte de la forumoj. Tio kaŭzis malkontenton de kelkaj komitatanoj. Krome, signifa kvanto de komitatanoj forlasis la salonon por partopreni programeron en la parlamentejo. Pro tio fine de la kunsido la komitato perdis la kvorumon. Eble tiuj ĉi malglataĵoj devas esti konsiderataj estontece.

Do, evidente estas ankoraŭ demandoj por solvi, sed entute la laboro de la komitatanoj estis sufiĉe fruktodona. Dezirindas, tamen, ke pli da komitatanoj ĉeestu la kunsidojn por havi evidentan kaj plenan kvorumon.