Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LINGVOJ

Nepalo, lando de lingvoj

Pradip GHIMIRE - Nepalo

Nepalo estas lando plena je diversaj lingvoj kaj kulturoj. Lingvoj estas gravegaj iloj por protekti kulturon. Ekzistas pluraj vivantaj lingvoj en Nepalo, sed oni bone komprenas unu la alian kaj homoj ne batalas pro lingvaj kialoj. Verdire, en la nepala kunteksto, la lingva diverseco konservas kaj vivigas la kulturojn de diversaj etnaj grupoj, kiuj jam delonge vivas en Nepalo. La statistiko de la nacia popolnombrado en 2011, listigis 123 lingvojn parolatajn kiel gepatra lingvo. La plejparto de la lingvoj apartenas al hindarja kaj ĉinotibeta lingvaj familioj. Superrigardo pri la lingvoj en Nepalo troviĝas en Vivantaj lingvoj tra Nepalo, verkita en la rai-lingvo. Rai estas gento vivanta en Nepalo.

La oficiala lingvo de Nepalo estas la nepalia (Nepali), unue nomita khaskura kaj poste nomata gorĥali. Laŭ la nacia popolnombrado 44,6% de la homoj havas ĝin kiel gepatran lingvon. Tri kvaronoj de la pli ol cent lingvoj apartenas al la ĉinotibeta/tibetobirma lingva familio. Tio inkluzivas la lingvojn: nepal bhasa (nepala aŭ nevara, la originala lingvo de Katmanduo), la tamanga, magara kaj diversaj rai- kaj limbu-lingvoj. Tamen, la oficiala kaj plej vaste uzata lingvo laŭ la loĝantaro estas la nepala. Ĝi apartenas al la hindarja branĉo de la hindeŭropa familio. Tiel, hindarjajn lingvojn uzas 79% de la loĝantaro dum tibetobirmajn uzas 18%, sed la plejmulto de la lingvoj — el ambaŭ familioj — estas parolataj de malgranda nombro da homoj.

La indiĝenaj lingvoj de Nepalo ekzistis antaŭ la enfluo de hindarjaj kaj tibetbirmaj lingvoj, sed tiaj lingvo-familioj apenaŭ postvivas en la kusunda lingvo, kiu estas preskaŭ mortinta en la nuna tempo. Nepalo havas ankaŭ plurajn indiĝenajn vilaĝajn lingvojn, kiel la zankota, zumla kaj gandruka gestolingvoj. Plue, ekzistas ankaŭ nepala gestolingvo kreita por nacia uzo.

La jenaj lingvoj estas parolataj de almenaŭ 1% de la loĝantaro kiel gepatra lingvo: nepala (44,6%), majthili (11,7%), bhoĝpura (6,0%), tharua (5,8%), tamanga (5,1%), nepala bhasa (3,2%), magara (3,0%), baĝika (3,0%), dotela (3,0%), Urduo (2,6%), aŭadhi, (2,0%) baitadeli (1,02%) kaj Bantaŭa (0,5%).

La nepalia estas parolata kiel pontolingvo. Tamen, la kvanto da homoj kun la nepala kiel gepatra lingvo malaltiĝas. La lingvo majthili estas la dua pontolingvo en la ebenaĵa regiono de Nepalo kaj estas vaste komprenata kaj parolata en tiu regiono. La angla lingvo estas la sola lingvo por altnivela edukado en preskaŭ ĉiuj teknikaj, medicinaj, sciencaj, ekonomiaj kaj komercaj fakoj. Nuntempe, tra la tuta lando rapide kreskas la nombro de mezlernejoj kie oni instruas per la angla lingvo kaj malkreskas la nombro de la lernejoj, kiuj instruas per la nacia lingvo.

Lingvoj estas rigardataj kiel perilo de komunikado inter homoj kaj kiel simbolo de kulturo. En Nepalo la lingvoj estas unu el la ĉefaj trajtoj de nia diverseco!

Aliaj lingvoj ekzistantaj en Nepalo:

naĉhiring (khambu), athpare ( xml:lang="">rai), bahingrumdali belhare, bhuĝel, chamling (rai), ĉantjal, ĉepang, ĉintang, dhanŭar (rai), dhimal kaj toto dogri-kangri, dumi (rai), dura, kajort, khaling (rai), kham, kulung (rai), kurukh, kusunda, lepcha, maĝahŭar mugom, mundari, pumo, sampang (rai), sanskrita, santali, sherpa, sunŭar, thami, thulung (rai), ŭambule (rai), ŭaju, jakha, jamphu (rai), raĝbanshi, bhutia, thakali k.t.p.

Fonto: Himalayan Times