Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

La nudpiedula fakultato

Bunker ROY — Hindujo*

Mi volas konduki vin en alian mondon. Mi volas paroli pri 45-jara historio pri amo kun la malriĉuloj, vivantaj per malpli ol dolaro tage. Mi iris al multe-kosta lernejo en Hindujo, kiu preskaŭ mal-helpis min. Mi estis tute pretigita por iĝi instruisto, kuracisto... mi povis elekti.

En 1965 mi iris al Biharo, kie en Hindujo regis la plej grava malsatego kaj mi unuafoje vidis malsategon, morton, homojn mortantajn pro malsatego. Tio ŝanĝis mian vivon. Mi revenis hejmen kaj diris al mia patrino:”Mi volas loĝi kaj labori en vilaĝo.” Mia patrino preskaŭ svenis.

“Kio?” La tuta mondo genuiĝas antaŭ vi, la plej bonaj laboroj por elekti laŭ via volo kaj vi volas iri labori en vilaĝo? Ĉu vi fartas malbone?” Mi diris: “Ne, mi ricevis la plej bonan edukon. Ĝi pensigis min. Mi volis redoni ion laŭ mia propra maniero.”

“Kion vi volas fari en vilaĝo? Sen laboro, sen mono, sen sekureco.” Mi diris: “Mi volas vivi tie kvin jarojn kaj fosi akvo-putojn.”

“Ĉu fosi akvo-putojn dum kvin jaroj? Vi iris al la plej multe-kosta lernejo kaj fakultato en Hindujo, kaj vi volas fosi akvoputojn dum kvin jaroj?” Ŝi longe ne plu parolis kun mi, ĉar ŝi pensis, ke mi forĵetas la esperojn de mia familio.

Sed tiam mi interesiĝis pri la eksterordinaraj scipovoj kaj kapabloj de tiuj tre malriĉaj homoj, pri kio oni neniam aŭdas. Kaj mi ekpensis komenci Nudpiedulan fakultaton, fakultaton nur por la malriĉuloj. Mi iris unuan fojon en tiun vilaĝon. La pliaĝuloj venis al mi kaj demandis:

“Ĉu vi forkuris pro la polico?” Mi diris “Ne.”

“Ĉu vi malsukcesis en via studado ?” Mi diris “Ne.”

“Ĉu pro ne-ricevo de bona laboro?”. Mi diris “Ne.”

“Kion vi do faras ĉi tie? Kial vi estas ĉi tie? La edukado en Hindujo ebligas al vi iri al Parizo, Nov-Delhio aŭ Zuriko. Kion vi faras en ĉi tiu vilaĝo? Ĉu okazis io erara, kiun vi ne volas diri al ni?” Mi diris: “Ne, mi vere volas komenci fakultaton nur por malriĉuloj. Kion malriĉuloj konsiderus grava, tio estus studata en la fakultato.”

Tial, la plejaĝuloj donis al mi ege bonan kaj profundan konsilon. Ili diris: “Ni petas, ne venigu iun kun certigilo en vian fakultaton.” Ĝi do estas la sola fakultato en Hindujo, kie oni kun doktora aŭ magistra grado estas ne-akceptata. Vi devas esti strangulo aŭ elĵetito por veni al nia fakultato. Vi devas labori per viaj manoj. Vi montru, ke vi havas kapablon, kiun vi povas doni por servi al la komunumo.

Ni do komencis la Nudpiedulan Fakultaton. La fakultato funkcias laŭ la vivo-maniero kaj labor-maniero de Mahatmo Gandhi. Oni manĝas surplanke, dormas surplanke, laboras surplanke. Oni povas resti ĉe mi dum 20 jaroj, aŭ foriri morgaŭ. Neniu povas gajni pli ol 100 dolarojn monate. Kiu volas monon, ne venu al la Nudpiedula Fakultato. Sed se oni venas por la laboro, oni venu al la Nudpiedula Fakultato.

Tio estas, kie ni deziras, ke oni kreu kaj elprovu ideojn. Kian ajn ideon oni havas, oni venu elprovi ĝin. Ne gravas malsukcesi. Batite, oni rekomencas. Ĝi estas la sola fakultato, kie la instruisto estas la lernanto kaj la lernanto estas la instruisto. Ĝi estas la sola fakultato, kie ni ne donas certigilon. Oni ne bezonas paperon pend-ig-otan sur la muron por montri, ke oni estas kapabla.

Kiam mi diris tion, ili diris: “Montru al ni, ke tio eblas. Kion vi faros? Ĉio ĉi estas nur parolado, se vi ne povas vere montri ĝin.”. Ni konstruis la unuan Nudpiedulan Fakultaton en 1986. Ĝi estas konstruita de 12 nudpiedaj arkitektoj, kiuj scipovas nek legi nek skribi. Ĝi kostis 16 dolarojn por kvadrat-metro. 150 homoj loĝis tie kaj laboris tie.

Ĝi estas la sola fakultato, kiu plene funkcias per suno-energio. La tuta energio venas de la suno. 45-kilovataj paneloj sur la tegmento. Ĉio funkcios per la suno en la venontaj 25 jaroj. Dum la suno brilas, ni ne havos problemon pri energio. Sed belas, ke ĝi estas instalita de pastro, hindua pastro, kiu havis nur ok jarojn da baza eduko — kiu neniam plu studis, neniam iris al fakultato. Li scias certe pli pri sunenergio ol iu ajn en la mondo.

Mi resumas dirante, ke mi pensas, ke ne necesas serĉi malproksime por solvoj. Serĉu solvojn proksime. Aŭskultu la homojn. Ili havas la solvojn por vi. Ili troveblas ĉie en la mondo. Eĉ ne necesas mal-trankvil-iĝi. Ne aŭskultu la Mondan Bankon, aŭskultu la homojn en la praktiko. Ili havas ĉiujn solvojn de la mondo.

Mi finos per parolado de Mahatmo Gandhi: “Unue oni preter-lasas vin, poste oni mokas vin, pliposte oni kontraŭbatalas vin, kaj laste vi venkas.”

* Traduko de Leo de Cooman, revizio de James Piton, adaptado de Emilio Cid laŭ indiko de Marko Rivau. Prenita el http://facila.org laŭ CC BY-NC 3.0

Gloso:

svenis: Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj movkapablon.

putoj: Profunda truo.

genuiĝi: Meti sin sur la genuojn.

magistro: Persono, posedanta universitatan diplomon pli altan ol licencio.

arkitekto: Tiu, kiu profesie sin okupas pri planado kaj konstruado.

instali: Starigi, meti ion en la destinitan lokon kaj ĝin taŭge aranĝi, por ke ĝi bone funkciu.

Spektu la tutan TED-prelegon kun subtekstoj en Esperanto:

http://www.ted.com/talks/lang/pt/bunker﹍roy.html