Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Olga Ŝilajeva Rusio
En mia kuirejo troviĝas objekto, kiu havas tre grandan valoron por mi. Ĝi estas malnova deserta telereto, la unusola restinta el servico de mia avino. Tiun servicon dum geedziĝfesto al ŝi donacis la gepatroj, miaj prageavoj.
Kiam en 1941 Hitlero invadis Rusion, mia avo estis soldatigita kaj la avino restis sola kun du infanoj. Irante tra Rusio, en septembro de 1941, la germana armeo atingis la urbeton Malgranda Viŝero, kie loĝis la avino kun la infanoj. Dum kelkaj tagoj germanaj aviadiloj ĵetadis bombojn sur la urbon, la familio tiam kaŝiĝis en legomĝardeno en enfosita truo.
Unu tagon la avo venis al Malgranda Viŝero por savi la edzinon kaj la infanojn. Li eniris la domon kaj diris al la avino ke ŝi prepariĝu por foriro kaj prenu nur minimumon da aĵoj. La avino rifuzis fuĝi sen la manĝilaro. Post longa diskuto, la geavoj decidis ke ili enfosu la manĝilaron en la legomĝardenon por ke poste, kiam ili revenos, eblu elfosi la posedaĵon. La avino pakis siajn servicojn, statuetojn, vazojn ktp, metis ilin en skatolojn kaj nokte en mallumo la geavoj kaŝis ĉion. Frumatene la avo forveturigis la familion al la fora vilaĝo Klenovo. Ĉirkaŭ kvar jarojn la avino kun la infanoj vivis en tiu vilaĝo. Ŝi laboris en kolĥozo kaj nur tiel havis eblon nutri la infanojn.
Kaj jen la milito finiĝis kaj la rifuĝintoj revenis hejmen. La urbo Malgranda Viŝero tiel ŝanĝiĝis, ke ĝi estis preskaŭ nekonebla. La avino tuj komencis serĉi siajn skatolojn en la legomĝardeno. Parto de ili estis perdita (ŝajne iu forŝtelis), kaj la enhavo de la restintaj skatoloj estis frakasita. El la geedziĝfesta donaco restis nur unu telereto.
La tutan vivon la avino gardis ĝin. La telero estis kvazaŭ iu simbola limo inter la feliĉa vivo antaŭ la milito kaj la vivo kun grizaj malfacilaj rememoroj post ĝi. Antaŭ la milito, la avino havis vivajn gepatrojn kaj gefratojn, kantis en la urba ĥoro, havis edzon kaj du ĉarmajn fortajn filojn. Post la milito, ŝi restis sola kun malsana filo. La gepatroj pereis pro maljuneco en 1945. La edzo kaj unu ŝia frato perdiĝis ie en la militkampoj. Alia frato mortis en Leningrado dum bombatako. La tria frato revenis post la milito sen piedo. La fratino mortis pro tifo. Fine de la milito, la pliaĝa filo trovis en arbaro grenadon kaj ludante ĵetis ĝin en lignofajron — pro la eksplodo li perdis la vivon kaj igis la etan fraton kriplulo.
La avino havis tamen longan vivon, post la milito ŝi ankoraŭ naskis filon, mian patron, kaj mortis antaŭ nelonge en la aĝo de 95 jaroj. Sian tutan vivon ŝi gardis la telereton kaj ofte rakontis al mi pri la milito. Kaj nun mi gardu ĝin kiel rememoron pri la avino, teruro de militoj kaj ege facile rompebla homa vivo.