Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDO

La Pariza Kavaliro

Ariadna García Gutiérrez - Kubo

La Malnova Havano estas unu el la plej vizitataj urboj de la kubanoj. Ĝi estas formita el la haveno, la oficiala centro kaj la Placo de Armiloj. Plej allogas ĝia beleco, ĉefe pro la restaŭradoj faritaj de antaŭ kelkaj jaroj ĝis nun, gvidataj de la elstara intelektulo kaj kuba historiisto Eusebio Leal Spengler, kiu ludis gravan rolon en la konservado de la kultura heredaĵo de la kuba popolo.

Nia familio, ĉefe dum mia infaneco, ofte promenis laŭlonge de la belaj vidindaĵoj de la malnova Havano. Tiel ni ekkonis la Parkon de la Kolomboj, la Havanan Moleon i.a. De tiam mi miris pri statuo situanta ĉe la enirejo de la Monaĥejo San Francisco de Asís. Nur post kelkaj jaro, mi eksciis ke temis pri “La Pariza Kavaliro”, tiel populare konata de la kuba popolo. La plejparto de la kubanoj scias ke temas pri emblema personeco, kiu alveninte el iu fora lando loĝis dum pluraj jaroj surstrate en la Malnova Havano. La homoj diras: “Li nomis sin la Pariza Kavaliro”.

Kompreneble, liaj mensproblemoj estis rimarkeblaj. La homoj rakontas ankaŭ pri lia afabla maniero rilati kun la preterpasantoj, al kiuj li donacis surpentritajn paperojn. Post pli profunda esplorado mi malkovris ke li nomiĝis José María López Lledín kaj alvenis al Havano el Hispanio 12-jara, en la komenco de la dudeka jarcento. Li laboris kiel gvidanto en florvendejo kaj kiel tajloro, sed poste studis por akiri pli bonajn laborpostenojn.

Tiam li atingis postenojn en la hoteloj Inglaterra, Saratoga, Sevilla kaj Telégrafo, inter aliaj. Raportoj pri liaj familianoj klarigas ke li perdis la prudenton kiam oni arestis lin en 1920, sed pri la kialo ne estas informoj kaj li ĉiam asertis ke li estas senkulpa. Jam surstrate, onidire li nur akceptis monon de konatoj kaj nur al tiuj, li transdonis kolorigitajn paperaĵojn kiel donacon.

La 7-an de decembro 1977 la Pariza Kavaliro estis internigita en psikiatrian hospitalon en Mazorra, iom for de Havano, pro la sanstato damaĝita de pluraj jaroj. Tie li ricevis diagnozon de parafrenio, konata formo de skizofrenio.

La Pariza Kavaliro mortis la 11an de julio 1985, kun 86 jaroj. Liajn restaĵojn eltombigis la havana historiisto Eusebio Leal Spengler kaj portis ilin al la Monaĥejo San Francisco de Asís, lia aktuala eterna ripozejo.