Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Tomio Frejarö — 10 jarojn de La Perdita Generacio

Rogener PAVINSKI

La spontaneeco ĉiam kunportas verecon. Ne hazarde oni ĉefe atribuas tiun econ al infanoj, kiuj kun ĝojo kaj naiva pureco, sentime esprimas sin. Ankaŭ la muzikgrupo La Perdita Generacio kunportas en si tiujn trajtojn. Ekde ĝia komenco, kiam neformala renkontiĝo de muzikantoj formis ĝian konsiston, ĝis nun, kun pli fiksa formacio, la spontaneeco, ĝojo kaj pureco ĉeestas en la muziko de tiu sveda grupo.

Ĉi-jare, La Perdita Generacio (aŭ simple LPG) celebras 10 jarojn da ekzisto per la lanĉo de sia tria albumo Ĉiamen plu, kiun markas pli fiksa grupa konsisto kontraste kun la antaŭaj albumoj (Eksenlime, 2006 kaj Eksplodigos vian domon, 2008). Dum tiuj 10 jaroj, per multaj bonetosaj koncertoj en pluraj E-aranĝoj kaj muzikaĵoj, kiuj kun belaj harmonioj promenas tra temoj kiel paco, politika engaĝo kaj amo (tamen sen soni kliŝe), la muzikgrupo arigis ĉirkaŭ si fanaron el la esperantista medio.

Sed ne nur la plaĉa akustika folkmuziko estas la ĉefa allogaĵo de la grupo. LPG havas propran neformalan personecon kaj tio ĉefe fontas el Tomio (Tomas Frejarö), la ĉefa kantisto kaj verkisto de la grupo.

Tomio, kiu antaŭnelonge nomiĝis Tomas Q Nilsson, ĵus ŝanĝis sian familian nomon por, kune kun Karin (kiu ankaŭ ludas basgitaron en LPG), havi komunan familian nomon kun Nujo — la infano, kiun pasintjare ili adoptis el Zambio.

Tomio ankaŭ estas politika aktivulo kaj, laŭ si mem, ofte volas esplori novajn kampojn. Pri tiu esploremo, pri LPG kaj la nova disko, Tomio rakontas al Kontakto en tiu ĉi intervjuo.

Ĉu vi ŝanĝis vian nomon? Ĉu vi ne plu estas Tomas Q Nilsson?

Mi, Karin kaj Nujo ĵus ŝanĝis niajn nomojn por ekhavi komunan familian nomon. Ni kreis la nomon Frejarö por ligi nin al la Herno-insulo, kie formiĝis nia familio. Hern kaj Freja estas du malsamaj nomoj por la sama pranordia amdiino. Ö signifas insulo. Frejarö funkcias ankaŭ Esperante sen superpunktoj: Frej-aro. Tomio estas mia Esperanta nomo, kiun speciala persono donis al mi. Aŭskultu “Lasta kanto por eta Tingelingo” (Eksplodigos vian domon, 2008).

Kiel realiĝis la adopto de Nujo? Ĉu komplika afero?

Jes, ni atendis 2,5 jarojn, devis plenigi multege da paperoj kaj loĝi en Zambio dum preskaŭ duonjaro. Do estas komplika kaj multekosta maniero ekhavi infanon, sed Nujo ja estas mirinda! Tamen ŝajnas strange ke devas esti tiom malfaciel adopti, ja ekzistas multe da sengepatraj infanoj.

La Perdita Generacio dekjariĝas en 2013. Kiel vi vidas tiujn 10 jarojn restrospektive?

Evoluigaj. Nia unua koncerto estis tute spontanee en Lesjöfors [Leŝefoŝ], Svedio, dum la Internacia Vespero de la IJK en 2003. Ni tradukis kelkajn kantojn el la sveda dum la aranĝo kaj ludis multe pli volonte ol bone! Estis tre amuza koncerto, almenaŭ por ni, kaj ni estis tuj invititaj koncerti en la venonta IJK en Rusio.

Ĉu vi povas rakonti pri la origino de la grupo? Kiel la nuna LPG disvolviĝis el la malnova “Den Förlorade Generationen”?

DFG ekzistis ekde la jaro 1995. LPG ja aperis dum tiu IJK. Ambaŭ grupoj ekzistis paralele pli-malpli ĝis 2007. DFG daŭre ekzistas fakte, nur ke mi ne plu membras en ĝi. Anna ankaŭ aktivis en DFG, sed nur en la nuna jarmilo; Karin kelkokaze; Magnus Lindén kaj Magnus Persson estis kernaj membroj de DFG, kiuj de tempo al tempo aktivis ankaŭ en LPG.

Rimarkeblas ke, kiel neniam antaŭe, la nuna konsisto de la muzikgrupo estas pli solida kaj por la nova albumo ĝi baziĝas ĉefe sur kvar anoj — malsame ol la komenco de la grupo, kiam la koncertoj ofte okazis per spontanea renkontiĝo de muzikantoj. Ĉu tio estis intenca evoluo?

Komence ni estis pli muzika komunumo ol grupo. Mi ofte sentis, ke ni ne havas sufiĉan tempon por evoluigi nian muzikon, sed nur surpraĵe eklerni ĝin ĉar ĉiam estis novaj homoj, novaj instrumentoj ktp. Sed dum trisemajna turneo en Eŭropo en 2011, ni ĉiuj sentis, ke estas tre agrable ludi konstante kun la samaj homoj, do ni konscie ŝanĝis la formon de LPG.

El kiuj konsistas nun LPG krom vi?

Anna Burenius, kiu aliĝis por la koncerto en la IJK 2004, Karin Frejarö, kiu ĉeestis unu koncerton en Gotenburgo 2004, sed ĉefe LPG-umis ekde 2006; kaj Hendrik Hendjo Lönngren, kiu membriĝis en LPG tuj post la pretiĝo de nia dua albumo Eksplodigos vian domon.

Ĉu vi ĉiuj loĝas proksime?

Bedaŭrinde ne! Mi kaj Karin loĝas kune en Hernusando (norda Svedio). Anna loĝas en Lund (suda Svedio), kaj Hendjo loĝas en Heidelberg (suda Germanio).

Ĉiamen plu estas la tria albumo de La Perdita Generacio. Kiel vi komparas ĝin kun la du antaŭaj albumoj de LGP?

Verŝajne aliaj pli bone povas kompari la enhavon. Klara malsameco estas ke Ĉiamen plu estas albumo komune farita de la grupo, dum la antaŭaj estas faritaj de muzika komunumo, kie kelkaj kontribuis multe kaj kelkaj nur iomete. Pli-malpli ĉiuj kantoj estas evoluigitaj de ni kvar dum la turneo en 2011, kaj la kantoj de la aliaj albumoj estis verkitaj ĉefe de mi, dum sufiĉe longa tempo. Ĉefe Eksenlime, kiu enhavas tradukojn de kantoj, kiujn mi verkis en la 90-aj jaroj.

Ĉu la aŭskultantoj rimarkas ke tial la nova disko sonas alimaniere?

Mi ne scias, denove ni atendas komentojn pri tio. Ĉiam estas interese kaj iom neatendite por ni ekscii, kiujn kantojn la aŭskultantoj petas nin ludi koncerte. Eble la nova disko havas iom pli komplikajn tekstojn kaj harmoniojn kaj malpli da facilaj refrenoj ol la antaŭaj. Ni ne konscie kreis pli malrektan albumon (se ĝi estas tia entute), sed eble ĝi postulas iom pli da traaŭskultado por vere enkapiĝi. Laŭ sono, mi opinias ĝin nia plej bona albumo ĝis nun.

Do por la nova albumo, la aliaj membroj pli aktive kontribuis kompone.

Jes! Hendjo kaj Anna verkis proprajn kantojn kaj ni iom verkis kune. Mi ĝojas ke tiu evoluo daŭras ĝis nun. Cetere ni registris du rekantaĵojn. Unu sufiĉe faman, francan kontraŭmilitan kanton — la dizertanto. Kaj unu tute malfama, sed tre amuza sveda kanto — plastokanto.

Mi legis recenzon, kie oni kritikas vian version de la dizertanto pro tio ke ĝi estas tro for de la originala teksto.

Evidente estas iuj, kiuj preferas la francan originalon kaj malŝatas nian version ĉar ĝi estas alia. Bonŝance daŭre ekzistas pli tradiciaj versioj. Nia celo ne estas ripeti jam ekzistantajn kantojn. Nia celo estis modernigi klasikan pacmovadan kanton por doni signifon, ne nur al ies memoro, sed ankaŭ al la mondo de hodiaŭ. Nia teksto temas ne pri Alĝerio en 1962, sed pri la nuntempa milito kontraŭ terorismo. Kaj ni volas montri kiel la por-milita propagando evoluis kaj pli profunde kaptis niajn mensojn nun. Kompreneble tio metas nin malpli proksime de la originala teksto, sed aliflanke eble pli proksime de la teksto, kiun la verkisto farus se ĝi estus skribita hodiaŭ.

Evidentiĝas ke en ĉiamen plu ne estas kantoj kun piano kiel bazo, kiel pluraj de la unua albumo eksenlime. Ĉu tion vi faris konscie, celante la vivajn koncertojn?

Ne. Fakte mi ne pripensis tion. Eĉ ne tute samopinias. La dizertanto kaj iamaniere ankaŭ Ĉu vi kontentas havas pianon kiel bazo. Ubuntu estas verkita ĉe piano. Sed vi pravas ke neceso de piano foje limigas la eblojn ludi kelkajn kantojn koncerte. Amokanto ekzemple, multe pli bonas per piano, kaj ni ofte hezitas ludi ĝin se piano ne ĉeestas. Eksenlime enhavas tiom multe da piano, ĉar Daniel Leksell, kiu produktis ĝin, opiniis ke kelkaj kantoj estas maltaŭge aranĝitaj kaj decidis mem registri pianon. Do ĉiuj pianaĵoj en Eksenlime estas supraj tavoloj, tamen ili sonas bazaj.

Parole pri ĝi, via unua albumo Eksenlime estis antaŭneloge reeldonita ko-diske. Nur malmultaj E-diskoj ricevis duan eldonon. Al kio vi atribuas tian sukceson?

Haha! Dum pluraj jaroj ni pensis, ke la stoko estas elĉerpita, ĝis ni ordigis nian subtegmenton kaj trovis kelkcenton da restantaj ekzempleroj. Tiuj ne havis tekstajn libretojn, do ni decidis presi novajn kovrilojn. Do estas parte ja reeldono, sed ne de la ko-diskoj. Sed almenaŭ ia sukceso ja estas, ke la milo da origine presitaj diskoj preskaŭ elĉerpiĝis.

Ĉu LGP kontentigas vin plene muzike aŭ ĉu vi ankaŭ ŝatus kanti por svedlingvanoj?

Ege malofte mi koncertas kun bando, kiu konsistas el pli-malpli mi mem, nomata Tomas Tvivlaren. Tiu estas la sveda nomo de la Jesua apostolo Tomas, kiu unue ne kredis ke Jesuo reaperis post la morto. Iam mi starigos retpaĝon pri tiu muziko. Sed pli ol mia sopiro kanti svede, mi ŝatus havi pli da tempo muzikumi Esperante, por ekzemple, traduki kaj ludi famajn kantojn de aliaj lingvoj en Esperanto. Mi ne ŝatas kiam la Esperanta medio iĝas aligatorejo ĉar homoj volas kanti jam konatajn kantojn kune. La deziron kanti kune mi ja bone komprenas, do mi ŝatus instigi homojn kanti tiujn kantojn Esperante anstataŭe.

Iom pri politiko. Vi estas ano de la Verda Partio en Svedio. Ĉu vi konsideras vin politikisto? Kiu estas via agado politika?

Do, laŭ difino mi estas. En 2010 mi elektiĝis vicurbestro de mia urbo Hernusando. Ni verduloj regas la urbon en koalicio kun la socialdemokratoj kaj la maldekstra partio. Miaj ĉefaj respondecoj estas publika transportado, ekologia ŝanĝo kaj informteĥnologio.

Kiel oni rimarkas ke Hernusando estas ĉefe gvidata de verduloj?

Imagu ke vi atingas la urbon per trajno. Ĉe la stacidomo vi vidos specialan formon de sunkaptiloj, kiuj samtempe produktas elektron kaj varmon. De la stacidomo vi povas preni senkostan buson al la urbocentro kaj al la vendejegejo. Multaj uzas, do verŝajne estas malpli da aŭtoj. Cetere, estas senkonste kunporti biciklojn en la regionaj busoj. La urbo ĵus malfermis novan energi-parkon, kiu prezentas novajn energisolvojn, novan reuz-parkon, kie oni povas lasi ĉiajn materialojn por reuzado sed ankaŭ preni aĵojn forlasitajn de aliaj, se oni trovas ion, kion oni bezonas. Libre Office estas la baza oficeja programo en la urbaj komputiloj kaj ni rekonstruis la servilejon por ke ĝi konsumu multe malpli da energio. La kultura vivo estas aktiva kaj subtenata de la urbo. Hernusando bonvenigas multe da rifuĝintoj. Kelkaj politikistoj aspektas hipiaj...

Vi sonas kontenta. Ĉu vi kandidatiĝos denove?

Nu, okazis kelkaj bonaj ŝanĝoj de kiam ni kungvidas la urbon. Do tute ne pravas la diro ke ĉiuj politikistoj estas la samaj (fiuloj) kiel faras kelkaj anarĥiistoj. Samtempe oni konsciu ke sen eksterparlamenta agado kaj premo, politikistoj facile malvigliĝas kaj iĝas marionetoj de monaj interesoj kaj de la propra burokratio. Venontjare balotado denove okazos kaj mi verŝajne denove estos kandidato ĉefe por la loka urba nivelo.

La Vikipedia artikolo pri vi priskribas: “Muzikanto, filozofo, poeto k.t.p.” Ĉu vi konsentas? Kaj kio estas, laŭ vi “k.t.p”? =)

Hohoho! Do k.t.p. eble signifas politikisto. Ankaŭ povus signifi “historiisto”, “muzeisto”, “socia laboristo”, “biciklanto”, “ŝakludanto” kaj multo pli. Mi estas scivolema homo, kiu ofte volas esplori novajn kampojn.

Nu, fine reen al muziko kaj LPG: Kiaj estas viaj planoj estonte?

Ĉiamen plu postulis kvin jarojn por naskiĝi, do ni esperu malpli longan preparadtempon venontfoje. Cetere, ni esperas ke venontsomere ni povos koncerti en Sudameriko por la unua fojo. Ni revas pri IJK kaj UK.

10 plej

“Ni ĉiuj sentis ke estas tre agrable ludi konstante kun la samaj homoj”.

“Mi estas scivolema homo, kiu ofte volas esplori novajn kampojn”.