Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Mileŝtj Miĉj — La plej granda subtera urbo en la mondo

Vasile GAVRILAN - Moldavio

Moldavio estas landeto kun ĉirkaŭ tri milionoj da loĝantoj situanta en la sud-orienta parto de Eŭropo, inter Rumanio kaj Ukrainio. Ĝi estas tre malmulte konata de eŭropanoj kaj preskaŭ nekonata de aliuloj.

Unu el la plej gravaj metioj de moldavianoj estas vit-kulturo (vinber-kulturo) suprenigata eĉ al rango de tradicio, konservata dum jaromiloj. La maljunuloj asertas ke la veran moldavianon oni povas rekoni nur laŭ lia vino, kiun li mem hejm-produktas ĉiu-jare. Mirinde, ke eĉ la mapo de tiu ĉi landeto similas al vinbero!

La subtera imperio Mileŝtij Miĉj (Mileştii Mici) estas unu el la plej allogaj vidindaĵoj, kiujn havas la moldavia turismo. Ĝi estas vilaĝeto kun ĉirkaŭ 3,5 mil loĝantoj situanta 20 km for de la ĉefurbo Kiŝinaŭ. Sed la grandan famon alportis tio, kio estas sub la vilaĝo.

Tiu “subtera imperio” estiĝis en 1969 ene de la grotoj, kiujn fosis la loka ŝton-ministaro. Oni konstatis ke tie ĉi, inter 40-85 metrojn profunde subteren sumiĝas la plej idealaj kondiĉoj bezonataj por vin-konservado: humideco — 85-95%, konstanta temperaturo — inter 12-14 gradoj. La vin-urbo subtera estas tiom vastega ke sur ĝiaj stratoj la turistoj povas vagadi rekte per aŭtobuso. La stratoj mem kondukas al la ĉefurbo Kiŝinaŭ, sumiĝantaj je ĉirkaŭ 200 km, el kiuj nur ĉirkaŭ 55 km estas uzataj. Miloj kaj miloj da kverkaj grandegaj bareloj — po 20 000 litroj — liniiĝas ambaŭflanke de la galerioj kiel sindonaj soldatoj.

La stratoj de tiu ĉi subtera urbo havas nomojn de ĉiuj specoj de mond-famaj aŭ lokaj vinoj — str. Sauvignon, str. Cabernet, str. Muscat, str. Feteasca ktp.

La plej granda vinaro el la mondo

La vinoj de Mileŝtij Miĉj estas produktataj konforme kun la loka malnova moldavia tradicio, sankte konservata. Post la grand-nombra ĉiu-jara produktado, la vinoj maturiĝas dum jardekoj en la silento kaj duonlumo de la subtero. Ju pli la vino maljuniĝas, des pli ĝia valoro kreskas. La plej malnova botelo datumas de la jaro 1968 kaj oni povas ĝin aĉeti nur kontraŭ pli ol 2 mil eŭroj. En 2005 Guinness World Records deklaris oficiale ke Mileŝtij Miĉj estas la plej granda vinaro el la mondo. En tiu jaro sumiĝis ĉirkaŭ 1,5 milionoj da vin-boteloj, nuntempe la cifero superas 2 milionojn.

La vino preferata de la Angla Reĝino

Oni diras ke ĉiu-vespere, post la vespermanĝo, la reĝino de Granda Britio ĝuas glason da ruĝa vino de “Ora Aro” el Mileŝtij Miĉj. Tiu nobla vino nomiĝas “Negru de Purcari” kaj ĝi neniam finiĝas en la kelo de la Reĝa Domo. Sed la nobleco de Mileŝtij Miĉj konsistas ne nur el la simpatio de la brita reĝino. Tien ĉi venas la plej gravaj prezidantoj, regnestroj, politikistoj kaj financ-gravuloj, kiuj vizitas Moldavion.

La prezidantoj de Rusio, Rumanio, Ukrainio kaj aliaj eŭropaj ĉefestroj (kaj ne nur) kutime aperas en la silenta vilaĝeto. Ĝenerale ĉiuj famuloj devas nepre viziti kaj gustumi la vinon de Mileŝtij Miĉj — al tio multe kontribuas la fakto ke la loko situas apud la flug-haveno de la ĉefurbo.

Mileŝtij Miĉj allogas ĉiu-jare ĉirkaŭ 22 mil vizitantojn el la tuta Eŭropo kaj tiu cifero konstante kreskas. Menciindas ankaŭ ke, krom la produktado de la vino, la vilaĝo produktas altkvalitan ĉampanon — Moldavio ja estas unu el la malmultaj landoj el la mondo, kiuj gajnis de Francio la licencon produkti originalan ĉampanon laŭ la recepto de Dom Perignon, la patro de tiu fama drinkaĵo.

Finfine oni diras ke la bukedo kaj gusto de la vino de Mileŝtij Miĉj rakontas pri la popolaj trajtoj de moldavianoj. Do venu kaj gustumu la moldavian etoson!