Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La popola banko

International Bank of Popular Culture (Internacia Banko de Popola Kulturo) estas serio de grafikaĵoj kreitaj de la brita artisto Richard Pendry. Ili estis elpensitaj kiam oni amase diskutis pri la manko de virinoj reprezentitaj sur britaj monbiletoj; li volis produkti aron de monbiletoj por iu fikcia “popola banko”, kiu prezentus diversajn legendojn de la populara kulturo kaj specife muziko — aparte virinojn, ne-blankulojn kaj fremdulojn.

Li uzis Esperanton ĉar li konsideras ĝin internacia popola lingvo. Ĝis nun estis kreitaj ok malsamaj monbiletoj kaj ili prezentas Amy Winehouse, Jimi Hendrix, Prince, Nina Simone, Serge Gainsbourg, Lemmy Kilmister, James Brown kaj Joe Strummer. Ĉiu printaĵo estas manfarita kaj estas parto de limigita eldono aĉetebla ĉe lia retejo.

https://www.artfinder.com/richardpendry#/