Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton,

Venas nova eldono de TEJO-Tutmonde. Unue mi volas peti pardonon de ĉiuj, kiuj provis kontakti min, sed mi ne respondadis. La ĉefa kialo estis mia ŝtatekzameno, ĉe kiu mi bonŝance sukcesis. Dankon por via pacienco! Nu, jen al ĉi-eldono:

Dumpaske en Italio okazis Internacia Junulara Festivalo. Dum ĝi estiĝis nova tradicio — Piso de Pepo. Pri ĝi rakontos en la intervjuo unu el ĝiaj fondintoj Sergey Tyrin.

Ĉu vi scias, kio estas ĈeSKEJ? Ĝia historie unua renkontiĝo pasis aprile en Slovakio. Por TEJO-Tutmonde raportis pri ĝi Miroslav Hruška.

Ĉu vi konas bone Hungarion? Petra Smidéliusz malkovros al ni 15 interesaĵojn pri la lando kaj ĝia lingvo. Memkompreneble, unu el la interesaĵoj estas.... Nu, legu mem.

Song Ho-young invitos nin al Komuna Seminario, kiu okazos oktobre en Koreio.

Kaj se vi ŝatas Esperanton kaj volas ekscii pri ĝi multe, kial do ne studi ĝin! Allogos vin Szabolcs Szilva.

Mi esperas, ke kun plezuro vi tralegos niajn paĝojn. Mi emfazas, ke TEJO-Tutmonde estas precipe via gazeto. Vi kreas la Esperantan komunumon. Vi do ankaŭ povas krei la enhavon de TT. Se vi volas kontribui regule (kaj eble iam iĝi eĉ redaktoro de TT), aliĝu al la teamo de kontribuantoj. Informojn — kaj aktualajn artikolojn — vi trovos ĉe nia blogo: http://www.tejo.org/eo/blog/8543. Kaze de iuj ajn demandoj, ne hezitu kontakti nin ĉe tejo-tutmonde@tejo.org.

Agrablan legadon!

Dan