Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

La nova muzika erao

Morto de Ko-disko, MP3 kaj la estonto de la Esperanta muziko

Rogener PAVINSKI (Brazilo) kaj Chuck SMITH (Usono/Germanio)

Antaŭe simbolo de nova teknologia erao por la muzika industrio, la kompaktaj diskoj baldaŭ 30-jariĝos kaj ili tiel frue jam aspektas kiel maljunuloj. En la nova muzika mondo, kie la mp3-dosieroj fariĝis la nova komerca monero, la kompaktdiskoj nun ŝajnas senvaloraj aĵoj. Tamen, se oni povas diri ke la ko-diskoj pensiiĝis, ili ankoraŭ ne mortis. Oni kulpigis la interreton kiel krimulon, la kaŭzanton de la krizo ĝuste pro tio ke ĝi ebligas interŝanĝi muzikon en la cifereca formato mp3. Sed nuntempe ĝi estas rigardata kiel la nura ebla solvo por la diskeldonejoj en ankoraŭ nebula estonteco.

De 2004 ĝis 2007 la disko-vendado pli ol duoniĝis en la tuta mondo kaj multaj eldonejoj, ĉefe la malgrandaj kaj sendependaj, fermiĝis. Sed kulpas ne nur interreto. Antaŭe, la eldonejoj simple ne havis konkurencon. La kompaktdiskoj estis la nura formato disponebla, kaj artistoj ne rajtas lanĉi la saman albumon per du malsamaj eldonejoj, tiel ke ili ne povas konkuri inter si pri kvalito kaj prezo de la disko. Konsumantoj ne havis multajn eblojn.

Sed nun la muzika merkato troviĝas en transira fazo, en kiu ĉiuj eldonejoj kaj artistoj devas adaptiĝi, malgraŭ ke neniu plene certas kiun vojon preni. Unu certeco tamen ŝajnas esti evidenta: Oni ne plu povas eviti komerci muzikon per Interreto. Tiun decidon prenis ankaŭ la Esperanta diskeldonejo Vinilkosmo, tiel ke ekde julio 2009 nova servo ebligas elŝuti muzikojn kaj albumojn el la katalogo de Vinilkosmo.

Vinilkosmo fondiĝis en 1990 okaze de la lanĉo de 4-titola vinileto de la bandoj Rozmariaj Beboj kaj Amplifiki. De tiam, la franca eldonejo, regata kaj administrata de Floréal Martorell, motoro de la Esperanto-muzika komunumo, eldonas, produktas kaj distribuas nur verkojn, ĉefe ko-diskojn, de Esperantaj artistoj kaj muzikgrupoj.

Tamen dum la lastaj jaroj, la fi-fama diskokrizo minacis ankaŭ Vinilkosmo-n kaj trudis al Martorell serĉi rimedon por ne fermi sian entreprenon: “Ni ne povis iri kontraŭ la fluo de la rapida teknika evoluo interreta kaj la petoj pli kaj pli insistaj de homoj por disponigi elŝuteblan muzikon. Tiam mi devis esplori la eblojn kaj elturniĝi, ĉar mi ne povis atendi sen ion fari vidante la disfalon de la diskovendoj”, diras Martorell, pli konata kiel simple Flo en la Esperanta medio.

La unuaj provoj tiusence estis ĉe la konataj retejoj, kiuj ofertis elŝutservon, kiel la fama Itunes. Sed Itunes postulas ke la oferto de la katalogoj de sendependaj eldonejoj devas funkcii tra iu peranto. Flo skribis al pluraj distribuantoj, el kiuj nur unu respondis ke lia katalogo ne interesas ilin, ĉar temas pri tro specifa kaj marĝena muziko, kiu ne interesus sufiĉe grandan nombron da homoj. “Niaj vendoj estas ridindaj kaj por ili ne valoras elspezi tempon kaj monon por tiom malmulte”, li aldonas.

Malfacila situacio. Ne restis alternativo krom memstare distribui sian katalagon per la reto, sed Flo eble ne atendis trovi oponanton ene de sia propra teamo. Mark Eaton, longtempa kunlaboranto, kiu starigis la unuan diskoservon de Vinilkosmo en la reto, rifuzis krei retejon por vendi mp3-dosierojn. “Por li krei elŝutejon ĉe Vinilkosmo estas rapidigi la morton de la KDisko, dronigi la eldonejon kaj kolapsigi la produktadon”. asertas Martorell.

Kvankam Flo persone havis la saman konvinkon kiel Mark, li ne povis simple rezigni kaj alprenis la riskon. Decidiĝinte memlerni kiel krei retejon por la nova elŝutservo, li trovis firmaon kiu instruas kiel starigi interretajn paĝojn kun asistado, kaj tiel surbaze de Os Commerce strukturo ekigis la stariglaboron, unue por krei Esperantan interfacon kaj sekve por ekenretigi la muzikmaterialon. “Tio daŭris 7 monatojn ĝis mi povis malfermi la retejon”, li diras.

Malgraŭ la grandega laboro por konstrui kaj administri la retejon, Flo estas kotenta pro la 4-lingva interfaco kaj pro eblo oferti elĉerpitajn diskojn kaj virtualajn albumojn. Li reliefigas ke ĝi estas laŭleĝa kaj respektas la aŭtorrajtojn. Por tio li pagas al la aŭtorrajta societo tiel ke la artistoj ricevu siajn aŭtorrajtajn tantiemojn.

Sed nun, post preskaŭ 2 jaroj ekde sia lanĉo, la nova elŝutservo tamen ne povis konvinki lin ke la reto estas la solvo por la diskokrizo, ĉar malgraŭ ĉiuj klopodoj la vendoj estas malaltaj. “Ni havas multajn vizitojn sed kiuj ne konkretiĝas per elŝutoj. Ŝajnas al mi ke homoj serĉas senpagajn elŝutojn kaj ne pretas pagi. Eĉ pluraj tion klare diris al mi”. Flo aldonas ke ekde junio 2010 la kostoj de la elŝutejo iĝis pli altaj ol la enspezoj. “Tio vere malkuraĝigis min. Mi multege laboris por atingi tiom malkontentigan rezulton”, li bedaŭras.

“Laŭ la nuna stato, mi povas konfirmi ke la elŝutado tute ne povas kompensi la perdon de la diskodisfalo. Kaj neniam povus kovri produktokostojn de novaj albumoj eĉ se ni ne eldonus ilin surdiske”, aldonas Flo. Eble Mark Eaton nun diras: “Nu, mi avertis...”

Malgraŭ ĉio, Flo ne rezignas. Fine de 2009 li aliĝis al CD1D (Federacio de Sendependaj Eldonejoj en Francio), kiu kunigas eldonejojn por alfronti la krizon kaj por trovi solvojn kaj rimedojn, starigante ilojn utilajn por ĉiuj sendependaj eldonejoj aniĝintaj al la federacio. En decembro 2010, CD1D reprezentas 200 eldonejojn el Francio sed ankaŭ Kanado, Belgio, Svislando kaj Britio, kun 1528 artistoj, 2255 albumoj kaj 15271 muzikaĵoj elŝuteblaj.

La federacio disponigas al Vinilkosmo spacon en la sia elŝutejo kaj laŭ Martorell estas bona alternativo por Vinilkosmo, kiu firmigas la estonton en kazo de problemo kun la du retejoj de Vinilkosmo. Li ankaŭ opinias ke CD1D estas grava por Vinilkosmo ĉar tiel ĝi havas oficialan malfermon al la ekstera mondo sed en specifa sendependa medio. “Tie povas trafi nin homoj kiuj estas pli malfermitaj ol normalaj konsumantoj, ĉar temas pri homoj kiuj interesiĝas pri la sendependa muziko. La sendependaj eldonejoj havas nenian komunan identecon kun komercindustriaj eldonejoj. Por la komercindustriaj eldonejoj ne gravas la kulturo nek la diverseco, al ili gravas vendi amasajn kvantojn da kiel eble plej famaj artistoj”, li diras.

Sendependeco estas aparte grava por Martorell. Filo de kataluna anarkiisto, kiu ekziliĝis al Tuluzo en Francio post la malvenko en la Hispana enlanda milito, esperantistiĝis en 1987 kaj fondis EUROKKA-n, (TEJO-faka Esperanto-asocio pri Esperanto-muziko), la ne plu ekzistantan gazeton Rok-gazet’ kaj kreis la Esperanto-muzikan eldonejon Vinilkosmo. Sed antaŭ ĉio, en 1980 en Donneville, kie li loĝas apud Tuluzo, fondis ekzercejojn por la muzikgrupoj de la regiono. Tiu sama loko, fakte la kortego de lia propra domo, pasintjare servis kiel sidejo por FESTO, Franca junulara aranĝo, kiu tiam estis la plej muzika Esperanto-aranĝo ĝis nun, kun diversaj koncertoj de Esperanto-artistoj kaj de lokaj muzikgrupoj.

Pri la estonto de Vinilkosmo tamen la afero ne estas tiel festa. Pro la malmultaj enspezoj el vendado de diskoj kaj ciferecaj albumoj, apenaŭ estas planoj por produktado de novaj albumoj. Li opinias ke esperantistoj ne sufiĉe apogas la eldonejan agadon, ne diskonigante la elŝutservon. “Eble oni atendas ke Vinilkosmo malaperu por tiam interesiĝi pri ĝi kaj varbi sed tiam jam malfruos”.

Dum la grandaj eldonejoj planas ligi la vendon de muziko al aliaj produktoj, la malgrandaj apenaŭ provas travivi la periodon, kiu por Vinilkosmo, ankoraŭ pli malfacilas ĉar ĝi dependas de komunumo malgranda, kiu troviĝas dise en la mondo. Fronte al ĉiuj malfacilaĵoj, kial daŭrigi? Kio movas lin? “Tutsimple Esperanto kaj pasio al Esperanto-muziko!”, li senhezite asertas.

Tamen la ĝisnuna ekzisto de Vinilkosmo ŝuldiĝas al la fakto ke ĝi ne estas profitcela entrepreno. La enspezoj de Martorell venas de la provludejoj, kiujn li starigis kaj luigas al diversaj muzikgrupoj de la regiono. Tiel li utiligas la enspezojn de Vinilkosmo nur por novaj projektoj. “Se Vinilkosmo estus vere komerca diskeldonejo, jam de longe ĝi estus fermita”, klarigas la eldonisto, kiu ankaŭ uzas eĉ enspezojn de la trinkejo, kiu servas al la ne-esperantistaj muzikistoj en la provludejoj por financi la eldonaĵojn de Vinilkosmo.

Bonŝance, Vinilkosmo estis kelkfoje rekonita pro sia grava kontribuo al la Esperanta kulturo kaj ricevis subtenon, kiel la Premio Deguĉi en 2009. Diversaj eldonaĵoj konkretiĝis nur danke al tiuj subtenaj monhelpoj, kiuj antaŭe jam venis de fondaĵoj FAME, Carson kaj de la Eŭropa Junulara Fonduso, kun helpo de TEJO.

La multjara — kaj ni povas eĉ diri - volontula agado de Martorell por Esperanto-muziko estas malfacile mezurebla. La esperantistaj muzikistoj rekonas kaj atestas tion: “Oni povas paroli serioze pri ‘Vinilkosma generacio’”, diras Jean-Marc Leclercq, pli konata kiel JOMO. “Ĝi ankaŭ suprenpuŝis Esperanton ĝis nivelo de multaj aliaj lingvoj, kiuj posedas siajn proprajn mediojn kiel vektoron de sia kulturo”, li konkludas. Cyrille Poullet, kantisto de La Pafklik, reliefigas ke: “Vinilkosmo en sia katalogo havas albumojn tiel diversajn kiel la punk-hardkora “Esperanto Subgrunde”, la franca bardmuzika “Jacques Yvart kantas Brassens” kaj hiphopa kompilo! Cetere per kreado de longviva eldonejo li vere vastigis la Esperanto-kulturon, kaj certe per sama okazo Esperantujon mem!”

La nun 21-jara diskeldonejo provas pluvivi en la nova muzika erao, kie preskaŭ ĉio kion oni lernis dum la pasintaj jardekoj, fariĝas malcertaĵo por tiu medio. Ĉu Vinilkosmo plu ekzistos spite la malcertan futuron? La entuziasmuloj povas plu havi esperon pri la estonto, ĉar Flo estas vere malfacile venkebla. “Ja ne maleblas revi kaj havi celojn en la vivo. Antaŭ ĉio mi estas idealisto, tial mi pasie agas por Esperanto-muziko” kaj konkludas: “Mi esperas ke eblos dum ankoraŭ longa tempo eldoni Esperanto-muzikon sub kiu ajn formo”. Ni ankaŭ.

www.vinilkosmo.com

Vinilkosmo-retejo, kie konsulteblas kaj haveblas ĉiuj disponeblaj produktoj.

www.vinilkosmo-mp3.com

Elŝutservo de cifereca muziko el la katalogo de Vinilkosmo.

http://cd1d.com/

Federacio de Sendependaj Eldonejoj.