Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

La Sennaĝila foceno - ĉe la rando de pereo

ZHOU SHIPING - Ĉinio

Kiam la Blanknaĝila Delfeno (aŭ ĉina rivera delfeno - Lipote vexilifer) estis deklarita “funkcie formortinta “ en 2006 , tio estis unusola okazaĵo dum 25 milionoj da jaroj. Neniam antaŭe tuta specio de delfeno estis forviŝita de la planedo pro la homa agado. Spite la penadon por savi la specion, ĝi okazis tro malfrue. Nun, spertuloj direktas la klopodojn al alia specio en la Jangzi-rivero en Ĉinio — la Sennaĝila Foceno - proksima parenco de la blanknaĝila. Ili laboras por mobilizi rimedojn por certigi ke la historio ne ripetiĝu.

En Ĉinio, ĉe la lago Dongting kaj la suda Jangzi-rivero, viglas popola patrola grupo por protekti la sennaĝilajn focenojn (ankaŭ konataj kiel nigraj focenoj - Neophocaena phocaenoides). Ĉiutage dum 24 horoj ili gardas la focenojn kontraŭ kontraŭleĝa kaptado kaj ankaŭ ekzamenas la poluadon de la akvo. La grupo estas organizita de la Yueyang- [Juejang] Asocio pri Protektado de Sennaĝilaj Focenoj. Xu Yaping [Ŝu Japing] estas la grupestro kaj prezidanto de la asocio. La amaskomunikiloj kaj retuzantoj respekte nomas lin la “patro de sennaĝilaj focenoj”.

Malsame al la titolo donita de aliaj, Xu Yaping mem nomas sin “la sennaĝila foceno Xu Yaping”. Kiam oni demandas lin pri la kialo, li ekridas kaj respondas: “Ĉar por mi, la sennaĝilaj focenoj estas pli gravaj ol mi mem.” Al la demando, kial li fondis la asocion por protekti tiujn sennaĝilajn focenojn, por kiu li elspezas multe da tempo, energio kaj mono, li ofte diras: “Mi havas respondecon en la protektado de la sennaĝilaj focenoj, ĉar ni ĉiuj estas infanoj de Jangzio, la “Patrino-Rivero”. Jangzio, la plej longa rivero en Azio, estas unu el la nur du riveroj en la mondo kun du tipoj de delfenoj. Tio estis tamen ĝis 2006, kiam la blanknaĝila delfeno estis deklarita “funkcie formortinta. Nun, ĝia proksima kuzo - la sennaĝila foceno - konata pro sia petola rideto, havas nur 15 jarojn ĝis sia probabla formortiĝo.

Unika mamulo

La sennaĝila foceno en la Jangzi-rivero estas la sola subspecio de la dolĉakvaj focenoj en la mondo kaj la sola mamulo en Ĉinio, kiu vivas en dolĉa akvo. Ĝi estas genetike distingebla el la marakvaj loĝantaroj kaj vivas jam 25 milionojn da jaroj sur la Tero — ĝi estas la fina specio de la biologia ĉeno el dolĉakvaj vivestaĵoj. Pro tio, la besto estas nomata la vivanta ekologia fosilio de la Jangzi-rivero. Ĝia kapo estas ronda, la korpo en konusa formo nigretkolora, ĝi ne havas la dorsan naĝilon, kiel la aliaj focenoj — el tio venas ĝia nomo. La adolta sennaĝila foceno pezas 100 kg-jn kaj spiradas per la pulmoj. La proporcio de reproduktiĝo estas malalta — Ĝia gravedeca periodo daŭras 11 monatojn kaj en ĉiu akuŝo ĝi naskas unu idon, kiu vivtenas sin per mamsuĉado. Sennaĝilaj focenoj ŝatas manĝi fiŝetojn, vivas en la meza kaj malsupra basenoj de la Jangzi-rivero kaj en la lagoj Dongting kaj Bojang. Ili estas viglaj kaj denaske emas postkuri riverondetojn — ĝi havas inteligentecon egalan al tiu de tri-jara infano.

Vespere de la 12-a de marto 2013 en televidkanalo de la provinco Hunan, prezentiĝis la dokumenta filmo “La roto de la Sennaĝilaj Focenoj”, kiu registris la ĝojan kaj malĝojan laboron de la grupo gvidata de Xu Yaping por la protektado de la sennaĝilaj focenoj. La filmo prezentis la revon de tiuj mediprotektaj volontuloj por la harmonia kunvivado de la homaro kaj la naturo. Wang Xizi [Ŭan Ŝici], kiu partoprenis en ĝia filmado, diris: “Ni ĉiuj, la laborantoj de la filmada grupo, estis kortuŝitaj de ilia sindonemo.”

Xu Yaping — La protektanto de sennaĝilaj focenoj

Xu Yaping naskiĝis en 1966. Li estis la unua universitata studento en sia vilaĝo post la jaro 1977, kiam Ĉinio rekomencis enirekzamenon en universitatoj. En sia juneco li ekamis kaligrafion kaj ofte ekzercadis sin en tiu arto. En la 1980-aj jaroj li funkciigis vestobutikon, laboris kiel instruisto en kampara lernejo kaj servisto en hotelo. Fine li fariĝis raportisto kaj laboris tiupostene dum pli ol 20 jaroj.

En la komenco de sia raportista kariero li respondecis pri turisma rubriko. Tial li tre bone konas montojn, riverojn kaj similajn naturajn fontojn de la provinco Hunan. Tio donis al li tre bonan fundamenton por mediprotektado.

Ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, kiam Xu Yaping laboris kiel servisto de hotelo, tra la fenestroj de la hotelo li fojfoje vidis sennaĝilajn focenojn sur la Dongting-lago. En grupoj, ili saltis super la akvon kaj petoleme postkuris unu alian. Tiuj scenoj profunde restis en lia memoro kaj de tiam li ekŝatis la sennaĝilajn focenojn.

Siatempe, ĉiutage je la 5-a matene, Xu Yaping ellitiĝis kaj piediris al la ĉe-laga vendejo por aĉeti fiŝojn por la hotelo. Li ofte atentigis fiŝistojn: “Ne mortigu la sennaĝilajn focenojn!” Kiom da sennaĝilaj focenoj estis en la lago antaŭe? Pri la demando multaj fiŝistoj, sen interkonsiliĝo, uzis la vorton “amaso”. En tiuj tempoj, ofte videblis granda amaso da sennaĝilaj focenoj elsaltintaj super la akvon. Neatendite, ke nur mallonge post 20 jaroj tiuj vivaĵoj jam falis ĉe la randon de pereo.

Por atentigi la ĉinojn pri tiu ĉi situacio, depost aŭgusto 2012, Xu Yaping en siaj pluraj artikoloj, nomas la sennaĝilajn focenojn la “grandaj pandoj en akvo”.

La “grandaj pandoj en akvo” preskaŭ pereas

De la jaro 2008, ĉiujare en la provinco okazis proksimume 20 mortoj de sennaĝilaj focenoj. En 2012 la kazoj de nenormalaj mortoj de sennaĝilaj focenoj plimultiĝis. Nur en aprilo, en la riveroj, kie la sennaĝilaj focenoj vivas, 23 sennaĝilaj focenoj mortis nenature kaj ĝuste en tiu jaro la nomo de Xu Yaping foje refoje aperis en la vidkampo de la publiko.

Eble la plej grava malfacilaĵo por la postvivado de la sennaĝila foceno estas la manĝodisponeblo. La troa fiŝado kaj la modernaj (laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj) fiŝkaptistaj metodoj ĉefe kulpas pro la malkresko de la manĝodisponeblo, sed ankaŭ la troa poluado de la rivero kaj la granda movado de ŝipoj influas. Ĉe la malapero de la blanknaĝilaj delfenoj, la manĝodisponeblo grave rolis.

Kaj dum tiuj aktivadoj kreskas, la spaco por sennaĝilaj focenoj fariĝas ĉiam pli malgranda. Nuntempe, la specio povas postvivi nur en la lagoj Dongting kaj Pojang, partoj de la Jangzio. Sed eĉ en tiuj lastaj rifuĝejoj, ili havas malfacilan tempon. Laŭ Xu Yaping, el la 200 sennaĝilaj focenoj, kiujn oni kredis vivantaj en la lago Dongtin en 2005, nur 80 ankoraŭ vivis en 2008. “Tiu specio estas eĉ pli minacata ol la granda pando laŭnombre”, li asertas.

Pro la rapide falanta loĝantaro, la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN) en la Ruĝa Listo de Minacataj Specioj alĝustigis ĝian statuson al “draste endanĝerita” en 2013.

La unua popola organizaĵo pri protektado de la sennaĝilaj focenoj

Por levi la konscion pri la protektado de la sennaĝilaj focenoj, Xu Yaping kune kun 12 fiŝistoj plus aliaj personoj el la informa, eduka, kultura kaj scienca rondoj fondis, la 8-an de januaro 2012, la unuan popolan organizon en Ĉinio pri protektado de la sennaĝilaj focenoj. Intertempe ĝi jam publikigis deklaracion, en kiu ĝi mencias tri celojn: kiel eble plej frue sankciigi la sennaĝilan focenon kiel unuagradan protektatan beston (nuntempe ĝi estas duagrada); kiel eble plej rapide antaŭenpuŝi la starigon de natura rezervejo por la sennaĝilaj focenoj en la Orienta Dongting-lago kaj esplori la transloĝigon de la bestoj por ilin protekti. Nun la asocio havas pli ol 150 membrojn kaj 10 mil volontulojn.

Xu skribis: “Sciencisto pri focenoj diris al mi, ke la sennaĝilaj focenoj pereos en la venontaj 10 jaroj. Se pereos la sennaĝilaj focenoj vivantaj en dolĉa akvo, tio signifas, ke la ekologia sistemo de la Jangzi-rivero estos serioze detruita. Tial, protekti la sennaĝilajn focenojn estas protekti la biologian diversecon de la Jangzi-rivero.

Antaŭ la fondiĝo de la asocio kiel popola patrolo, Xu kaj aliaj 13 volontuloj tag-nokte patrolis sur akvo por ke fiŝistoj ne faru kontraŭleĝan fiŝkaptadon. En la jaro 2012 ili haltigis kontraŭleĝan fiŝkaptadon de 54 elektraj fiŝŝipoj. Xu kaj liaj kolegoj savas ne nur la sennaĝilajn focenojn, sed ankaŭ aliajn fiŝspeciojn. Ĝis nun ili savis 12 ŝtatgradajn rarajn protektatajn bestojn inkluzive de la nigra cikonio, orienta blanka cikonio, ĉina acipensero (Aclpenser Sinensis Grdy), furo kaj cigno.

En la 6-a de decembro 2012 Xu Yaping iris al la urbo Ŝiano por ĉeesti la Ĉinan Jarkunvenon pri Mediprotektado kaj faris prelegon “Restigu por ĉiam la rideton de sennaĝilaj focenoj”. En la fino de la prelego li diris: “Mi ofte larmas, ĉar mi havas profundan senton al la Jangzio-rivero kaj al la Dongting-lago kaj mi malĝojas pro la sorto de sennaĝilaj focenoj. Mi ofte afliktiĝas, ĉar ni kiel homaro ankoraŭ ne pentas pro nia kulpo nek konsciiĝas pri tio. Ni jam estas kulpaj pri la malapero de la blanknaĝilaj focenoj. Ĉu ni estu ankaŭ kulpaj pri formorto de la sennaĝilaj focenoj? Se la sennaĝilaj focenoj pereus, ni estos krimuloj.”

“Protekti la sennaĝilajn focenojn estas malfacila laboro, kiun multaj homoj ne volas fari. Se nia asocio ne farus tion, la sennaĝilaj focenoj tuj pereos. Ni devas klopodi per nia agado restigi por ĉiam la rideton de sennaĝilaj focenoj.”

La krizo de la sennaĝilaj focenoj malkovrigis aliajn rilatajn krizojn:

***

Redaktoroj: Zhao Xi, Chen Ji kaj Niu Xueqin — El Popola Ĉinio.

Fina versio: Rogener Pavinski, kun aldonaj infomoj ĉe WWF (Monda Natur-Fonduso)