Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

ĈUKPILKO — La sporto de la paco

Julio CALEGARI — Brazilo/ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

La Historio de Ĉukpilko

Kreita en 1970 de la svisa biologo Hermann Brandt, ĉukpilko (tchoukball) estas manpilkoludo, kiu celas esti sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga. Ĉefe temas pri ludo, kiu forigas ĉiun formon de perforto kaj koleraj tuŝoj inter la ludantoj. Ĉukpilko estas ege facile lernebla, ĉar ĝi enhavas kelkajn jam konatajn teknikojn kaj fundamentojn, kiuj similas al aliaj sportoj, kiel manpilko kaj flugpilko. Ĝi ankaŭ valorigas la tutteaman partoprenadon, ĉar ĉiuj devas same “ataki” (poenti) kaj “defendi”.

En la jaro 2001, la Unuiĝintaj Nacioj rekonis la laboron faratan de la Internacia Ĉukpilko-Federacio (FITB) pri la disvastigado de ĉukpilko, ĉar temas pri sporto, kiu kongruas kun la mesaĝo de universala paco kaj neperforto. Fakte, ĉukpilko estas rekonita kiel la sporto de la paco. Pro la gravaj edukaj valoroj de ĉukpilko, en Tajvano ekzemple, la sporto esta vigle ludata en bazaj kaj mezlernejoj, kaj multe da lokaj, regionaj kaj naciaj turniroj estas organizataj tie. Tiamaniere ĉukpilko iĝis populara kaj altnivela tie. En la lastaj 20 jaroj, Tajvano venkis preskaŭ ĉiujn internaciajn eventojn kaj estas konsiderata la plej granda potenco en ĉi tiu sporto.

Nu, pri kio temas ĉukpilko?

Ĉukpilko estas tre rapida kaj dinamika manpilka sporto. Ĝi postulas de la ludantoj ne nur lertecon sed ankaŭ efikan problem-solvan pensadon, tutteaman partoprenadon kaj bonan konon de la fundamentoj de la sporto. Ĉukpilko estis kreita sur tre gravaj edukaj bazoj kaj temas pri kolektiva, adaptebla kaj senperforta sporto por ĉiuj. Jen unika sporto kun pluraj avantaĝoj:

Oni ludas ĉukpilkon en rektangula sportejo (oficiale 28m x 16m), kiu povas esti planko, tero, sablo aŭ herbejo. La du teamoj devas enhavi po 7 ludantojn, sed se la sportejo estas malgranda, eblas adapti la kvanton proporcie. Krom en difinitaj teamoj por internaciaj turniroj, povas ludi samteame homoj de malsamaj seksoj, aĝoj kaj staturoj, kio eblas nur pro la senperforta karaktero de ĉukpilko.

La pilko uzata estas simila al tiu de manpilko, sed laŭ la reguloj ĝi neniam rajtas tuŝi la plankon, ĝi devas nur en la aero flugi de unu ludanto al alia. Ĉe la mallongaj ekstremaĵoj de la sportejo staras 1m² elasta lito, kiun oni nomas “kadro”. Ĝi estas klinita 55 gradojn kaj protektita (same kiel en golejo de manpilko) per duoncirkle desegnita areo kun radiuso de 3 metroj.

Poenton oni ricevas kiam ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iun ajn kadro (oni povas ataki ambaŭflanken laŭplaĉe) kaj kiam ĝi revenas, neniu el la alia teamo prenas ĝin antaŭ ol ĝi tuŝis la plankon. Se la defendanta teamo ĝin prenas, ŝanĝiĝas ĝia posedo, kaj tiel la atakantoj fariĝas defendantoj kaj la tiamaj defendantoj fariĝas atakantoj. La teamo, kiu posedas la pilkon (atakantoj) rajtas fari maksimume tri transdonadojn de la pilko inter si (unu transdonadon pli ol en flugpilko) antaŭ ol ĵeti la pilkon kontraŭ la kadron. Dum la atakanta teamo faras siajn transdonadojn, la defendanta ne rajtas posedopreni (“ŝteli”) la pilkon. Ili rajtas tion fari nur post la ĵetado kontraŭ la kadron. Do, tiam la defendanta teamo klopodas prepariĝi kaj poziciiĝi en la plej bona loko por esti preta kapti (defendi) la pilkon kiam ĝi revenos el la kadro post la ĵetado de la atakanta teamo.

Se konsideri ke ne necesas esti tre forta aŭ tre alta por ludi ĉukpilkon — la kadro restas sur la planko kaj malproksimas nur tri metrojn — do ĉiuj povas, kaj efektive sukcesas ataki kaj poenti. Nuntempe la landoj kie ĝi plej kreskas, estas Svislando, Tajvano, Italio, Brazilo, Singapuro, Filipinoj, Maroko, Tunizio kaj Kameruno. En tiuj landoj estas kluboj kaj lernejoj, kie eblas lerni kiel ludi la sporton.

La Internacia Ĉukpilko-Federacio (FITB) troviĝas en Tajvano (en la urbo Nova Taipei) kaj havas nun 44 landojn kiel membrojn. Ĝi havas gravan rolon en la disvastigado de la sporto, precipe en malriĉaj landoj en Afriko kaj Azio. Voluntulaj trejnistoj jam vojaĝis al Ganao, Benino, Kenjo kaj Ugando por helpi la disvastigadon kaj trejnadon de la sporto. Ankaŭ pere de Esperanto, ĉukpilko atingis novajn grupojn/teamojn en Ganao, Ĉeĥio, Germanio kaj Senegalo. Ekzistas ankaŭ la ĝemelaj teamoj Esperanto Tchoukball en Brazilo kaj Togolando.

Ĉukpilko en Afriko

Mi multe vojaĝas al Afriko kaj tie ĉukpilko estas ege bone akceptata de ĉiuj, pro la facileco de la reguloj kaj la eblo ludi sur preskaŭ iu ajn surfaco. Ĝi estas ludata en pli ol 16 landoj en Afriko kaj la plej granda malfacilaĵo por la disvastigado de ĉukpilko tie estas la materialoj (kiuj devas estis importataj el Azio aŭ Sud-Ameriko) kaj la kosto de transporto de la ludantoj al alia lando por la partoprenado en eventoj.

La strukturo de la kadro jam estas produktata en la plejmulto de la afrikaj landoj, sed la reto kaj la rimenoj ankoraŭ devas esti importataj. Mi klopodas helpi pri tio portanta]e ilin kiam mi vojaĝas al Afriko, tiel ke ili ne bezonas pagi la transporton nek dogankostojn. Sed kutime la kosto de la materialo por la kadro estas US$90 kaj tio estas multe por nova sporto en Afriko.

En aŭgusto 2018 okazis du Ĉukpilkaj eventoj en Afriko. La kvina afrika ĉampioneco en Ugando kaj la unua surplaĝa Ĉukpilka turniro en Ganao. Ambaŭ estis tritagaj eventoj, en kiuj partoprenis 5 nacioj. En Ugando, krom la organiza lando, partoprenis Kameruno (la nuntempa afrika ĉampiono), Ruando, Tanzanio kaj Maŭricio. Ĝi estis klasifikiĝa evento por la partopreno en la monda ĉampioneco okazonta en Malajzio, aŭguste en 2019. En Ganao, en la bela Bojo Beach, partoprenis krom la gastiganta lando, Ebura Bordo, Togolando, Burkino kaj la venkanto de la evento, Benino, kiuj partoprenis kun tre rapida kaj bone preparita juna teamo.

Esperanto-Tchoukball Clube (San-Paŭlo, Brazilo)

Jen la plej tradicia teamo de San-Paŭlo, Brazilo. Ĝi ekzistas ekde 1998, jam partoprenis plurajn eventojn kaj en la teamo estas nun plejparte ludantoj de la malriĉa kvartalo Jardim São Luís, en la suda parto de la urbo San-Paŭlo. Je la komenco de la jaro 2017, la Esperanto- Tchoukball Clube partoprenis la nacian turniron kaj el 12 teamoj finiĝis kiel la kvina kaj en 2018 atingis la kvaran lokon en la ŝtata ligo.

La Esperanto-Tchoukball Clube estas la nura teamo el Brazilo, kiu partoprenis du-fojojn jam en la internacia plaĝa ĉukpilka festivalo en Rimini, Italio. Ĝi estas la plej granda tia evento en la mondo, kun pli ol 100 teamoj, ludantaj kune en pli ol 15 sportejoj sur la bela plaĝoj en Viserba. En 2018, por celebri la 20-jariĝon de la teamo, helpe de loka artisto, oni pentris mur-stratartaĵon pri la teamo !

Mi kaj ĉukpilko

Mi eklernis ludi Ĉukpilkon en Brazilo, antaŭ preskaŭ 26 jaroj sur la plaĝo Itanhaem. Mi tiam estis 15-jaraĝa kaj lernis de brazilano, kiu loĝis en Svislando kaj estis ludanto de la urba teamo en Lausanne. Li estis unu el la unuaj disvastigantoj de la sporto en Brazilo. En la jaro 2000 mi partoprenis mian unuan mondan turniron kun la brazila ĉemizo. Tiam partoprenis nur 6 landoj.

En la jaro 2005 mi estis invitita de la FITB por fariĝi internacia disvastiganto de la sporto, pro mia sperto — kiel ludanto kaj trejnisto — kaj ankaŭ ĉar mi laboras en flugkompanio kaj scipovas 6 lingvojn, inter ili, Esperanton!

Ekde 2006 mi loĝas en Dubai (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), kie mi ankaŭ ekinstruis la sporton kaj iĝis trejnisto de la nacia teamo. Nia plej bona partoprenado en internacia evento estis en 2011, kiam la sub-12-jaraĝa knaba emiralanda teamo gajnis la arĝentan medalon en la monda pokalo en Aŭstrio. Post nia reveno, la ŝejko el la urbo Sharjah invitis nin al sia palaco por gratuli la teamon pro la atingo. Jen la plej mirinda renkontiĝo, kiun mi jam havis pere de la sporto.

Kiel voluntulo mi jam estis en pli ol 25 landoj por instrui ĉukpilkon. Por mi estas plezuro vidi la sporton amatan kreski en landoj kie mi helpis komenci la disvastigadon. Se vi estas scivolema kaj plaĉas al vi provi novajn sportojn, mi invitas vin kontakti la asocion de ĉukpilko de via lando aŭ la FITB-n. Cetere, en Interreto troveblas pluraj informoj kaj videoj pri la sporto.