Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDO

La flago de la Tero

Se la plano viziti aliajn planedojn estas pli efektivigebla ol iam ajn, kion diri pri la ĝusta momento, en kiu la homaro atingos tiajn distancojn unuafoje? La planoj de la usona Nacia Aerveturada kaj Spaca Agentejo (NASA), irigi la homon al Marso estas ambiciaj, kaj ĝi devos efektiviĝi en la venontaj 20 jaroj, kiam la unua flago estos fiksita en la grundon de nia planeda najbaro — same kiel okazis, kiam ni ekpaŝis sur la Luno.

Tamen, kontraŭe al tio, kio okazis sur la natura satelito de la Tero, kiam nur la flago de Usono estis metita tien, kial ne starigi ikonon, kiu reprezentu ĉiujn landojn entute, kaj ne nur unu, tuj kiam la unuaj astronaŭtoj alvenos al Marso? Tiu estas la propono de la sveda grafika projektisto Oskar Pernefeldt, kiu proponas planedan flagon, kiu simbolu ĉiujn naciojn kaj kiu iam povos esti suprentirita sur la ruĝa planedo.

La projekto estas parto de la iniciato titolita “La Internacia Flago de la Planedo Tero”, kiu estas magistra projekto ĉe Beckmans Desegna Lernejo en Stokholmo, Svedio. Ĝi havas bluan fonon kun serio da blankaj cirkloj, kiuj interkruciĝas sur la centro de la bildo. Laŭ Pernefeldt, la blua koloro reprezentas la grandan amason da akvo, kiu kovras nian planedon, kaj ĝia specifa tono estis elektita, por kontrasti kun la nigro de la spaco kaj kun la blanko de la uniformoj de la astronaŭtoj.

Siavice, la sep blankaj ringoj reprezentas la sep kontinentojn de la mondo kaj memorigas floron — simbolon de la vivo sur la Tero. Unuarigarde ili povas memorigi la olimpikajn ringojn, sed konture adaptitajn al pli moderna kaj nuntempa estetiko. Pernefeldt elklarigis, ke “la ringoj estas unuigitaj unuj al la aliaj, por montri kiel ĉio en nia planedo, rekte aŭ nerekte, estas interligita”.

La propono estas portigi tiun bildon al estontaj spacaj misioj, kiuj kondukos la homaron per esplorvojaĝoj al aliaj planedoj. Tia ikono estus inkludita sur la vestaĵoj de la astronaŭtoj, sur la ekipaĵoj (spacoŝipoj kaj maŝinoj) kaj sur la flagoj, kiuj iam povos identigi la Teron vidatan de malproksime. Ĉu eble jam ne estas tempo aktualigi la flagon de la internacia lingvo Esperanto?

http://www.flagofplanetearth.com/

Tradukis:

Josenilton P. do Nascimento — Brazilo

http://jotakaeme.blogspot.com.br/