Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La unua kaj mojosa. ĈeSKEJ!

Miroslav Hruška - Ĉeĥio

Kies renkontiĝo? Ĉu vi diris dena ĈeSKEJ? Tio sonas mojose! Sed daŭre mi ne scias, pri kio temas. Do, dum la jaro 2009 aŭtune oni kreis neformalan organizon ĈeSKEJ, kiu, kiel jam diretas la nomo, konektas du memstarajn organizojn: Ĉeĥan Esperanto-Junularon (do ĈEJ) kaj Slovakian Esperantan Junularon (SKEJ).

La renkontiĝo en Plevník-Drienove okazis de la 15-a aprilo ĝis la 17-a de aprilo. Kiam ni vendrede vespere atingis la urbeton, ni timis, ke ni devos longe serĉi la renkontiĝejon. Sed niaj timoj estis superfluaj. Jam ĉe la trajno atendis nin, la ĉeĥan grupon, Indré, Lubo kaj Juraj. Post 15 minutoj ni venis al la domo numero 105, kie situas la arkivo de SKEF F(Slovakia Esperanta Federacio) kaj kie jam estis la ceteraj, kiuj venis pli frue. La unuan vesperon ni nur iomete manĝis kaj decidiĝis, kie kiu dormos. Je la kvina horo matene venos grupo de tri homoj el Pollando, mi mem proponis, ke mi iru al la stacidomo por ili. Ankaŭ ekhejti la fornon kaj ekdormi!

Miaj vekilo en la poŝtelefono kaj vekilo en la kapo vekis min frue matene — je la kvara horo kaj duono kaj mi volis iri al la stacidomo por bonvenigi la polojn. Sed, ilia trajno estis malfruiĝinta kaj ili sendis al mi mesaĝon, ke ili venos je la sesa horo. Kaj en sms estas anstataŭ tri subskriboj kvin subskriboj. Mi ete timis, ĉu ni ĉiuj havos lokon, sed espereble supre estos sufiĉe da spaco. Do, je la sesa mi iris al la stacidomo. Ni salutis unu la alian kaj revenis kompreneble al la arkivejo.

Ĉirkaŭ la oka ni trankvile vekiĝis kaj preparis matenmanĝon. Dum la poloj ankoraŭ dormis, ni jam eklaboris :-) Kaj estis multaj farindaĵoj. Kiu volis, povis dehaki lignon, aliaj povis klasifiki dokumentojn kaj librojn. Plej multe da laboro estis supre subtegmente, kie ni klasifikis fakan literaturon laŭ aboco. Ni malkovris fojeiam vere interesajn verkojn. Oftaj estis diversaj manifestoj, tradukoj de Gorbaĉev, listo de seksaj pozicioj aŭ verkoj, kiel zorgi pri abelkestoj.

Dum la tago alvenadis pliaj partoprenontoj kaj posttagmeze ni ekis promeni al Manínská tiesňava (valo inter rokoj). Inter la partoprenantoj de la promeno estis ankaŭ dank’ al la komuna lingvo Esperanto amikeca atmosfero kaj ni baldaŭ ekamikiĝis kaj pridiskutis multajn temojn, inkluzive langrompilojn, Esperantan agadon ktp. De la promeno ni revenis agrable malsatiĝintaj, jam estis tempo por malfrua tagmanĝo.

Dum la posttagmezo ni faris ankaŭ komunan foton de ĉiuj partoprenantoj, bedaŭrinde en tiu ĉi momento for estis niaj geamikoj el Pollando. Ni ankaŭ enskribis en kronikon. Sume 21 partoprenantojn mi taksas kiel tre favoran nombron.

Vespere, kiam ni jam ne volis tiom labori (ŝajne inspiris nin la aŭto de Petro Baláž, kiu komence ne volis starti), ni iris ĉiuj el la arkivejo al unu el la lokaj restoracioj. Favorajn prezojn uzis ĉiu laŭ propra volo, iu krom biero aŭ limonado havis panon kun panŝmiraĵo aŭ parfeon. LaA grupeto el Pollando ja foriris dormi pli frue, ili volis dimanĉe forveturi je la kvina horo al Ĉeĥio kaj dum la vojo ankoraŭ rigardi la urbon Ostrava.

La resto el ni babilis pli longe kaj post la reveno al la arkivejo ni daŭrigis en bonhumora babilado.

Dimanĉo estis destinita ĉefe por la forveturado hejmen. Je la kvina horo forveturis do la pola grupo, je la sepa grupo al Prago. Ni pakis, matenmanĝis kaj finis la laboron supre en la arkivejo.

Kune kun Juraj, KuboF kaj Ŝeby mi finfine forveturas je la unua horo al Považská Bystrica, kie ni adiaŭas Juraj, kiu vojaĝas al Bratislava, la resto del ni al Ĉeĥio. Ankoraŭ aĉeti transliman bileton, kaj ek al Ĉeĥio!

La unua renkontiĝo de ĈeSKEJ finiĝis. Ĝi estis vere bona, tiom grandan nombron de la partoprenantoj neniu atendis. Mi jam do antaŭĝojas pri la venonta renkontiĝo de ĈeSKEJ kaj plia kunlaboro inter ĉeĥaj kaj slovakaj junaj esperantistoj!

(Fotaro: http://www.facebook.com/media/set/?set=a.1511198160119.56980.1839351643)