Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

EL ĈINIO

La mirakla transformo de la tero

Teksto de ZHAO XI kaj YANG LIQUN — Ĉinio

En la jaro 2008, en la valo Jinxiu [Ĉinŝiu] ankoraŭ estis granda sabla kavo plena de griza leŭso, rubo kaj polvo flirtantaj en la vento. Tie kadukis kabanoj kaj moviĝis rubo-kolektantoj. Tiu sabla kavo troviĝis ĉe la rivero Yongding [Jongding] en la sudokcidenta parto de Pekino. Nun, post kvin jaroj, en majo de 2013, mi kaj mia kolego venis al la menciita loko. La malnova sabla kavo jam ne plu vidiĝis, anstataŭe prezentiĝas bela kava ĝardeno el diversaj pejzaĝoj, kaj nun ĝi havas tutnovan nomon, t. e. la Valo Jinxiu.

Oni devas ŝuldi la miraklan ŝanĝiĝon de tiu loko al la gastigo de la 9a Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio.

Elektado de sidejo por la ĝarden-ekspozicio

“Kvazaŭ paradizo sur la tero.” Per tiuj vortoj, Long Zhong [Long Ĝong], direktoro de la Medi-protekta Buroo de la distrikto Fengtai, en Pekino, priskribas la ĝardenon en Valo Jinxiu. Li partoprenis la petskribon por la gastigo de la ekspozicio, la projekton kaj la konstruon de la ĝardeno.

La ĝardeno por la Pekina Ĝarden-Ekspozicio sidas sur parto de la malnova vojo de la rivero Yongding, kie en la 1970-80-aj jaroj formiĝis granda sabla kavo pro troa elfosado de sablo kaj poste amasiĝis tie konstrua rubo. La rubejo grandis ĉ. 140 hektarojn, kie kolektiĝis pli ol 2 mil rubo-kolektantoj, kiuj malorde starigis provizorajn kabanojn — preterpasantoj ĉiam evitis ilin.

La vojo de la rivero Yongding estas trairejo de ventoj. Cirkulis popoldiro pri ĝi: En serena tago, tie plenas je sablo. Kiam blovas vento, la grundo translokiĝas. “La tiea medio estis abomena, kiam ventis, ŝvebis en la aero de la plej proksima vilaĝo malbona odoro kaj malpura polvo.” Long Zhong proraokule vidis la scenon.

Kial oni elektis tiun lokon kiel sidejon por la Pekina Ĝarden-Ekspozicio? Zhang Jianguo [Ĝang Ĉianguo], vicdirektoro de la distrikto Fengtai de Pekino, kiu respondecas pri la mediprotektado kaj preparado de la Pekina Ĝarden-Ekspozicio, diris al ni: “La celo ne kuŝas nur en la konstruo de la ĝardeno en si mem, sed en tio, ke per la gastigo de la ekspozicio, oni antaŭenpuŝos disvolviĝon, prosperigos entreprenojn kaj riĉigos la popolon.”

Miraklo naskita sur rubejo

Duan Muqi [Duan Muŝi], dezajnisto de la Valo Jinxiu, diris, ke oni elektis ĉi tiun lokon kiel sidejon de la ĝarden-ekspozicio kun la espero transformi, pere de la koncepto kaj teknologio pri ekologia riparado, rubejon en verdejon, kaj dezertejon en delikatan ĝardenon.

Alia kialo kuŝis en tio, ke oni decidis krei malofte vidatan ĝardenan pejzaĝon, t. e. fari valajn pejzaĝojn, profitante de la surlokaj kondiĉoj. Zhao Ziliang [Ĝao Ciliang], la respondeculo pri dekoracio klarigis, ke oni ne havis teknikajn malfacilaĵon, ĉar en kaj ekster Ĉinio troveblas sukcesaj ekzemploj de la rilataj konstruoj, inkl. de la ĝardenoj Butchart en Kanado, sur la ruinoj de kalka minejo. Do oni povis lerni de ĝia sperto.

“Ĉi tie oni plantis 900 mil arbidojn kaj florojn sur 150 mil kvadrataj metroj, kaj la verdigita areo atingis 10 hektarojn,” diris Duan Muqi.

En la Valo Jinxiu lirlas akvofluo, diversformas arboj kaj aromas floroj. Sur la plana mapo de la ĝarden-ekspozicio, la valo prezentiĝas kvazaŭ paradizo kun verda monto, smeralda akvo, buntaj floroj kaj bela akvo-falo. “Tie ĉi ĉarmas malsamaj beloj en diversaj sezonoj,” resumis Duan Muqi pri la beleco de la Valo Jinxiu — nova pitoreskejo por turismado.

***

Fotoj de ZHAO XI