Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nia elspezemo propulsas nuklean energion

Etsuo Miyoshi - Japanio

Laŭ la leĝo de entropio de Jeremy Rifkin, uzi atomenergion estas kiel tranĉi tofuon elektrosegile. Nur 100-jare vivanta homo ne traktu aĵon, kiu kelkmiljare radioaktivas. Li asertis: ni konstruu spiritan civilizon, kiu, eĉ se malabunda, estos pli riĉa; alie la homaro ne povus pluvivi.

Tervarmiĝo minacas per subakvigo de domoj kaj kampoj kaj Rifkin kaj aliaj sciencistoj gvidas nin. Ni stulte ankoraŭ celas nur ekonomian prosperon, pensas nur pri la sekvaj 5 jaroj kaj fermas la okulojn pri la nepre venontaj 50 jaroj. Ĉu modernuloj estas saĝaj? Se ni ne ŝanĝas la pensmanieron kaj la agojn, la mondo nenovigeblos.

Multaj homoj eraras kredante, ke ili per si mem naskiĝas kaj vivas. Homoj ne povas stari eĉ 1 metron super la tersurfaco, ne povas vivi sen manĝi 100 tagojn, nek sen oksigeno 10 minutojn, nek sen la suno kaj luno 10 tagojn. Do, ne nepre fieru pri grandega providenco de la naturo.

Kunfondinto de Oomoto, Hidemaru Deguchi, verkis: La homoj ĉiam ankoraŭ spitas la volon de Dio kaj daŭrigas sian vojon kontraŭ la granda naturo de Dia ordo. Se la homaro sin lasos en sama stato, evidente ĝi baldaŭ enfalos en abismon de absoluta seneliro kaj nepre pereos.

La akvospruĉado al la detruita atomcentralo daŭris kelkajn semajnojn. Mi elkore miras, ke kelkcent volontulaj kamikazoj laboradas proksime de la reaktoroj. Ili estas plenaĝuloj kaj kun infanoj plenkreskaj. Post kiam mi enlitiĝis, miaj manoj premiĝis kaj larmegoj ekfluadis. Mi ne ŝaltas lampon dum sunbrilo kaj malŝaltas elektron laŭeble. Mi vekiĝis pri nia aroganteco al la naturo, ĉar nur iom malhela, labora rapideco kaj kvalito tute ne reduktiĝis. La registaro petis nur al tokianoj redukti 25%e la elektrouzon. Nia 4-milione loĝata insulo provizas per 40% da atomelektro. Do, ankoraŭ ne sufiĉas la ŝparoj. Kiel agi?

Post la cunamo la situacio boniĝas kaj nun estas pli sekura ol antaŭe. La Ambasado sendis jodan pilolon al mia nederlanda sekretario por protekto kontraŭ radiado kaj geamikoj sendis al li manĝaĵojn ĉar ili pensis, ke nenio troveblas. Ŝajne la amaskomunikiloj eksterlande tro katastrofe prezentas la situacion kiel se ĉe ni mankus ĉio por vivi, kaj ne estas tiel... almenaŭ por la plejmulto el ni.