Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
La vegana flago estis desegnita de retgrupo de grafikaj desegnistoj kaj aktivistoj el pluraj landoj. Inspirita de la GLAT-ĉielarka flago, la vegana flago estis kreita kun esperoj kunigi la aktivulojn pri bestaj rajtoj. La grupo estis malfermita de Gad Hakimi, vegana aktivisto kaj desegnisto. La grupo decidis fari flagon pri homa kaj besta egaleco. La blankaj, verdaj kaj bluaj koloroj estis elektitaj por reprezenti la naturajn vivmediojn de la bestoj: ĉielo, tero kaj maro. La letero V staras por Vegano, kaj ĝi estas kvazaŭ renversita piramido por simboligi la kapablon fari la neeblon.