Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Malemo Geedziĝi en Japanujo

AZUMA Juki Japanio

En Japanujo, kiam en amaskomunikiloj aperas la vorto “geedziĝo”, tiam ĝi ofte rilatas ne al amo sed al socia problemo, ĉar dum la lasta duonjarcento tiu lando spertis drastan demografian ŝanĝon, kiu igis geedziĝon kaj bebonaskon tutnacie traktendaj aferoj, kaj tio sekve problemigis la junularan malemon geedziĝi. Multaj homoj opinias, ke la hezitemo al kunedziĝo spegulas la perdon de vigleco kaj malboniĝon de komunikkapablo ĉe la juna generacio, dum esploristoj konstatas, ke tiun problemon kaŭzis ĉefe soci-ekonomiaj faktoroj.

La demografia ŝanĝo, el kiu naskiĝis la rigardado de geedziĝo kiel socia problemo, okazis post la Dua Mondmilito kaj ŝanĝis Japanujon de multmorta kaj multnaska socio al malmultmorta kaj malmultnaska. Tian demografian transiron jam travivis ankaŭ eŭropaj landoj, sed tiu en Japanujo estis tiom rapida kaj drasta, ke multaj sociaj sistemoj ne povis adapti sin al ĝi, kio suferigas multajn homojn kaj timigas ke Japanujo ĉesos ekzisti pro manko de junuloj. Tial tio interesas multajn homojn kiel tutnacie traktenda problemo. Pro tio ke tiu situacio bone klarigeblas per la malemo geedziĝi, multaj problemigas la ne-geedziĝemon de junuloj por grandigi la ontan subtenantaron de la regno.

La publika opinio emas kulpigi la malvigliĝon de junaj viroj, en spirito kaj vivostilo pri la estiĝo de malmultnaska socio, ĉar ili estas rigardataj kiel aktivaj kaj dezirplenaj estaĵoj. Pro ilia malemo kunedziĝi, oni inventadis diversajn etikedojn por priskribi aŭ klarigi tiun maltradician fenomenon; tia etikedo jam aperis almenaŭ en 1977. Multaj el ili metas sian fokuson en la personnivela vivostilo, kaj plejofte moraladmone pritraktas junajn virojn indiferentajn al amaferoj kaj edziĝo. Tio validas ankaŭ al la plej lasta etikedo: “herbomanĝa junviro”.

Tiu esprimo estis elpensita por priskribi maltradiciajn junvirojn, kies ĉefa karaktero estas malvireco kaj neinteresiĝo pri amrilato. Inventite en 2006 ĝi tre famiĝis tra amaskomunikiloj kaj uziĝas ĉefe por akuzi mankojn de vireca forto kaj komunikkapablo por gajni kunulinon, kvankam la novvorto origine aperis kun pozitiva senco, ke la “herbomanĝaj junviroj” estas novtipaj viroj bone adaptitaj al socia ŝanĝo.

Agado por geedziĝo

Oni kreis ne nur negativajn sed ankaŭ pozitivajn etikedojn por instigi junulojn al geedziĝo. En 2007 sociologiisto inventis la vorton “agado por geedziĝo”. Tiu etikedo estis precipe efika al virinoj, ĉar oni tradicie pensis ke virinoj devas esti pasivaj kaj taksis malalte la virinan aktivan agadon por akiri edzon. Sub tiu nomo multaj homoj kaj entreprenoj agadas, ekzemple en sinbeligo kaj festenoj por gefraŭloj, kaj tian aktivecon la publiko bonvenigis.

Se preni ĉi tiujn rakontojn en konsideron, ne estas mirige, ke en 2012 ĉe unu ŝtatuniversitato aperis seminario pri la “geedziĝo-scienco”, kiu pritraktas la praktikajn sintenojn kaj kapablon por feliĉa kunedziĝo.

Male al la ĝenerala publiko, esploristoj konstatas, ke el soci-ekonomia vidpunkto, la ĉefaj kaŭzoj de la malmultiĝo de geedziĝoj estas malstabileco de dungado kaj la socia normo de la laŭseksa roldivido. Post la Dua Mondmilito ĝis la jarcentfina ekonomia malboniĝo, la vivojn de la laborantoj sekurigis longtempa (plejparte ĝis-emeritiĝa) dungado kaj laŭseksa roldivido en Japanio. Sed nun ne plu estas tiel, kaj la socia vivsekura sistemo ankoraŭ ne plene disvolviĝis, kio naskis en la mensoj de junuloj antaŭtimon pri estonta vivteno.

Ekonomie malfortaj viroj tute ne povas adapti sin al la vireca rolo, kiu postulas de ili multe da mono por sekvigi kaj gvidi virinon, kaj do iuj foriras de la multekosta vireco kaj malinteresiĝas havi amrilaton. Ilin oni nomas “herbomanĝaj viroj”. Ekonomie malfortaj virinoj serĉas kiel edzon viron kun stabila kariero, kaj tamen en longdaŭra malfacila ekonomia fazo tiaj homoj malmultas. Eĉ virinoj, kiuj sukcesis konstrui sian karieron, hezitas edziniĝi kun ekonomie malforta viro, ĉar la socia normo de laŭseksa roldivido ne garantias ŝian karieran stabilecon post ŝiaj geedziĝo, gravediĝo kaj bebonasko. Tiel virinoj ne povas trovi taŭgan viron por edziniĝo, kio kondukas ilin al la “agado por geedziĝo”.

Se diri koncize, la publika opinio en la nuna Japanujo kaj riproĉas junviran malviglecon al edziĝo per la etikedo “herbomanĝa viro”, kaj instigas junulojn al geedziĝo per la “agado por geedziĝo”, reage al la malmultiĝoj de naskiĝo kaj geedziĝo. Sed tamen malantaŭ la fenomeno ekzistas soci-ekonomiaj faktoroj ĝin kaŭzantaj. Tio estas, ke junuloj en malbona laborkondiĉo ne povas konduki sin al geedziĝo pro la forta normo de la laŭseksa roldivido. Por bremsi la malemon al la geedziĝo inter junuloj necesus plibonigo de la laborkondiĉoj kaj mildigo de la socia normo pri la laŭseksa roldivido.