Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj

Max KAŠPARŮ — Ĉeĥio

Hipnota dormo ebligas ĉe hipnoteblaj personoj influi precipe neŭrozajn kaj psiĥosomatajn simptomojn, sed ĝi povas favore influi ankaŭ aliajn somatajn malsanojn, kiel ekzemple ebligi redukti la perceptadon de doloro.

La fundamento de la hipnota dormo

La efiko de hipnoterapio koheras kun la profunda hipnota dormo, sed ankaŭ nur malprofunda hipnodormo havas sian bonan terapian efikon.

La hipnoterapio uzas precipe la sugestiojn, kiujn la terapiisto sciigas al la malsanulo, kiam la malsanulo jam estas en hipnodormo. Sugestio estas formulita informo, kion la terapiisto diras al la malsanulo per specifa voĉmodulado, por ke ĝi elvoku la efikon sen kritika pripensado kaj sen aktiva partopreno de la volo de la malsanulo. Sugestio ne estas instrukcio aŭ ordono. Ĉe instrukcio aŭ ordono rolas la plena volo de la subjekto.

Nuntempe la scienco dividas la hipnodormon en du partojn, la eksperimentan kaj la medicinan. La eksperimenta hipnodormo studas la fundamentojn, la medicina studas la uzadon en psiĥoterapio.

Hipnotaj fenomenoj

Estas rezultoj de la sugestio, kiel ekzemple sugestiataj movoj, kiuj okazas aŭtomate sen partopreno de la volo de persono en hipnodormo. Eblas tiel influi la perceptadon de la persono ke sugestiataj informoj, kiuj ne estas efektivaj, fariĝas subjektive efektivaj. En profunda hipnodormo povas persono halucini pro sugestiatajn scenoj kun malfermitaj okuloj dum li povas ankaŭ paroli kaj marŝi. La Hipnoto disvastigas ebleojn de influo sur fiziologiaj reakcioj kaj funkcioj, kiuj staras ekster la homa volo. Sugestioj povas malaltigi dolorsentojn.

Ankaŭ eksistas la fenomeno “aĝa regreso”. Tio estas reveno tra tempo en certan aĝon de la persono. La persono tiam parolas, iras, skribas kaj kondutas laŭ aĝo, kiun sugestis al li la hipnotisto. Hipnoto ankaŭ helpas redoni memorojn, kiuj la persono ne plu memoras.

Kondiĉoj por uzadoj de hipnota dormo en terapio

Du kondiĉoj: La hipnotisto devas koni la hipnotan teknikon kaj la persono devas havi hipnoteblon. La eniro en hipnoton eblas per diversaj manieroj. Ofta estas la klasika modelo, kiam persono fikse rigardas iun punkteton kaj atente aŭskultas dormigajn sugestiojn de la hipnotisto.

Hipnabilito estas la kapablo de persono por eniri en hipnotan trancon. Ĉi tiu eco estas individua por ĉiu homo. Ĝi ne estas ligita al konduto, eduko aŭ inteligento. Nur ne estas hipnotebla personoj, kiuj havas malaltan intelektan kvocienton aŭ kiuj estas en psikoza stato.

Hipnodormo en medicinaj fakoj

Hipnoterapion ni povas uzi en diversaj medicinaj fakoj, tamen plejmulte uzata estas en psiĥiatrio en perturboj, kiuj havas psikogenan genezon. Pozitivaj spertoj estas ĉe timo, anksieco, kapdoloro, tremo, publikotimo, malpezaj deprimoj, somatoformaj kaj dissociativaj perturboj. Ĉe alkoholismo kaj tabakismo estas nur malgranda efekto. Tre bonaj efektoj estas ĉe psikosomataj perturboj bronka astmo, kardiovaskulaj kaj gastroenteritaj perturboj.

Grandan efekton havas tiel nomata “posthipnotaj sugestoj”. Tiam malsanulo praktikas ripete manovron, kiun li elekzercis en hipnodormo. La hipnoterapio ne estas la unua helpo, la unua terapio al sanecaj problemoj. Ĉiam estas necese, ke hipnoterapeŭto konu la genezon de problemo.

Kvalifiko de hipnoterapiisto

La terapion per hipnoto povas uzi respondece nur kuracistoj kaj psikologoj, kiuj havas atestadon pri kvalifiko en la fako. Mi forte avertas kontraŭ la amatoroj kaj nefakuloj, ĉar ilia uzado de hipnoto estas danĝera. Mi ankaŭ tre avertas kontraŭ tiel nomata “regresa terapio” kaj “vojo en pasinta vivo”. La teknikon de hipnoterapio estas necese koni, havi teoriajn informojn kaj praktikajn spertaĵojn.

***

La artikolo estis verkita parte laŭ prelego de prof. Stanislav Kratochvíl (profesoro de psiĥologio el malsanulejo Kroměříž, en Ĉeĥa resp.) kaj parte laŭ spertoj de la aŭtoro, kiu estas krimmedicina psikiatro.