Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Martin Wiese — Muziko por propra plezuro

Rogener PAVINSKI

Post preskaŭ 30 jaroj de aktivado, ni povas konsideri Martin Wiese veterano en la Esperanto-muziko. Ekde la tempo de Amplifiki, tra la multjara kariero de Persone, la sveda kantisto kaj gitaristo estas referenco en nia muzika panoramo. La lanĉo de lia nova albumo Superbazaro montras ke ankoraŭ estas brulaĵoj en lia kameno.

Konata i.a. per sia raŭketa akuta voĉo, post la malaktiviĝo de Persone, Martin kreis la muzikan projekton Martin & la talpoj helpe de muzikaj gastoj de sia anglalingva muzikgrupo “Jetpilot”. En 2007 Martin eldonis sian unuan solalbumon Pli ol Nenio, kiu enhavis iom pli modernan rokmuzikan stilon kompare kun lia eks-grupo, sed kiu ankoraŭ plaĉis al la soifantaj admirantoj de la fininta grupo (mi inter ili).

Nun, Superbazaro, la 8-a albumo en lia diskografio (se ni ankaŭ kalkulas la unan kasn de Amplifiki), prezentas pli mildan muzikon kun pli da sinteziloj kaj akustikaj kantoj, kio estas influata de la oftaj proponoj koncerti — sola kun akustika gitaro. Ĉu fino de la rokmuzikaj grupoj en Esperantio?

Ĝis kiugrade Superbazaro estas, laŭ vi, daŭrigo de Pli ol Nenio?

Ĝi certe estas daŭrigo de Pli ol nenio. Ambaŭ albumoj estas kolektoj de kantoj, kiujn mi verkis dum pluraj jaroj kaj ofte ludis dum koncertoj antaŭ ol registri ilin. Mi ne verkis la tuton kun la celo fari unuecan albumon, sed registris la pecojn, kiujn mi jam havis kaj poste elektis kaj ordigis por krei bonan tuton. Ambaŭ albumoj enhavas pecojn tre diversstilajn, kun diversaj instrumentoj luditaj de diversaj homoj. Kaj certe mia maniero komponi kaj verki estas tute rekonebla de unu albumo al la alia. Sed mi opinias ke Superbazaro estas pli bona kaj unueca tuto, ĉar mi pensis pli pri la tuto kiam mi registris ĝin, kaj havis pli bonajn teknikajn kondiĉojn.

Kiel vi difinas vian muzikon en Superbazaro?

Ĉiam estas tre malfacile difini sian propran stilon, ĉar eble la muziko ne same sonas en la oreloj de la publiko kiel en mia kapo. Sed mi pensas ke estas ia speco de alternativa/sendependa roko, sed kun multe da folklorecaj eroj.

Por Superbazaro La Talpoj ŝanĝiĝis. Kial vi nomas ilin tiel?

La Talpoj neniam estis firma bando. Por registri Pli ol nenio mi ricevis helpon de la muzikistoj, kiujn mi tiam havis proksime, kaj ili ne estis la samaj en ĉiuj kantaĵoj. Pro tio mi nomis ilin “La Talpoj”, ĉar neniu povas ĝuste scii kiel multaj ili estas aŭ kie ili sekve aperos. Por Superbazaro mi faris same, sed registris la ses elektrajn pecojn en unu tago kun la drumisto kaj basisto de mia alia bando “Jetpilot”. Tiu bando ŝanĝis la drumiston post Pli ol nenio, kaj pro tio ankaŭ Mattias Levin estas la nova druma talpo. Johan Lagerdahl, kiu ludas basgitaron, aperis ankaŭ en la kanto “Lakto kaj miel’” de mia unua solalbumo. Kaj mia bona amiko kaj sintezila sorĉisto Fred Saboonchi aperas en ambaŭ albumoj, kvankam pli en la nova. Ankaŭ Anders Grop de Persone kontribuis al po unu peco por la du albumoj.

Ŝajne por la unua fojo vi invitis E-muzikistajn gastojn. Kiel funkciis la kunlaboro?

Tio estas realigita revo! Mi ŝatintus fari tion eĉ pli, sed kompreneble estas komplike pro longaj distancoj ktp. Mi ĉiam revis uzi la voĉon de Ĵomart, ĝi havas tre apartan tembron, kiun mi tre ŝatas. Kaj ankaŭ estis bona preteksto por kontaktiĝi. La rezulton mi opinias fabela. Kaj la kunlaboro de Eric Languillat (IDC) estis tre fruktodona. Li aldonis ĉefe klavaraĵojn kaj harmonian kantadon, kiuj levis kelkajn kantojn al nova nivelo. Mi ĉiam donas preskaŭ plenan liberecon al miaj kunmuzikistoj, ĉar por mi la senco utiligi aliajn muzikistojn estas ricevi aldonojn, kiujn mi mem ne povus elpensi, kaj tiamaniere foje esti surprizata de la neatendita transformiĝo de miaj kantaĵoj.

Ĉu vi intence ne plu longe gitarsolas, kiel ekzemple en la rokaj albumoj de Persone? Ĉu vi sekvas ajnan tendencon en la moderna folkroka muziko?

Jes, mi perdis la intereson pri gitarsoloj ĝenerale, mi preferas kiam la muziko estas kvazaŭ unu korpo, kiam la instrumentoj kune faras sonbildon kie ne estas elstaraj elementoj, sed ĉio kunefikas kiel unuo. Tamen en En akordo mi ludas solon, kun sufiĉe malpura kaj neregata sono, ĉar mi volis krei senton de perdo de memrego, en bona senco. En la aliaj kantoj mi nur soletas, kaj la sono de la gitaroj miksiĝas kun la resto pli kiel ornamaĵoj aŭ aldonaj tavoloj ol ordinaraj soloj.

Ĉu vi pensas pri la publiko kiam vi komponas, aŭ verkas muzikon, kiu simple plaĉas al vi?

Mi pensas foje pri la publiko en la senco ke mi volas komuniki certajn emociojn kaj etosojn, sed mi neniam provas adaptiĝi al ia supozata gusto aŭ deziro de mia aŭskultantaro. Mi faras muzikon por propra plezuro, kaj ĉefe ĉar mi simple ne povas deteni min. Estas pasio. Kaj se mi ne povus absolute libere esprimi min laŭplaĉe, por mi ne havus sencon. Mi ne estas distristo, mi farus la samon eĉ se neniu aŭskultus la rezulton.

Se vi daŭre ludus kun Anders kaj Bertilo en Persone, ĉu vi kredas ke la muziko, kiun vi farus, estus simila al la nuna, kiel en Superbazaro?

Mi pensas ke verŝajne la evoluo de mia komponado estus simila, sed la sonbildo estus alia ĉar la ludmaniero de Bertilo kaj Anders estas tre alia ol de miaj nunaj talpoj. Cetere mi nuntempe ĉefe faras kantaĵojn, kiujn mi povas prezenti sola kun akustika gitaro. Dum la tempo de Persone, tio ne estis necesa.

Vi ĵus publikigis muzikvideon por la kanzono Gefratoj. Ĉu ĝi estis via unua provo pri videaĵoj?

Jes, estas mia unua provo. Flo Martorell de Vinilkosmo volis videojn por lanĉi la albumon, kaj mi ne sciis kiun demandi. Do mi pensis ke mi mem provu fari ion ne tro seriozan. Necesis rapide atingi la rezulton, kaj tial mi decidis ke ni simple kolektiĝu en la domo de la drumisto, Mattias, por filmi nin kiam ni ludas la kanton. Ni filmis ĉion per poŝtelefono, kaj poste mi tranĉis kaj kunmetis ĉion en la plej simpla videoredakta programo, kiu estas jam en mia komputilo. Mia najbaro kaj bona amiko Per Aarne helpis min pri la unuaj paŝoj de la tekniko, ĉar mi absolute nenion scipovis pri la afero antaŭe. Mi estas tre kontenta pri la rezulto se mi konsideras la kondiĉojn. Kompreneble oni ĉiam povus fari ĉion pli bone, sed strebante al perfekto oni neniam venas al rezulto. Kun sia malperfekteco la video tamen estas pli ol nenio.

Ĉu vi sentas vin komforta en la nuna epoko, kiam la teknologio ebligas al vi mem ludi kaj registri diversloke ĉiujn instrumentojn por kelkaj kanzonoj de via albumo?

La diferenco estas enorma! Antaŭ 20 jaroj la registrado estis tre multekosta afero kaj la plej multaj pageblaj studioj ne estis bonaj. Nun mi simple metas la komputilon en mian sakon kun mikrofono kaj sonkarto kaj biciklas kun tuta studio al la provludejo aŭ al la hejmo de alia muzikisto por registri aldonan instrumenton. Aŭ mi sendas krudan mp3-mikson eksterlanden per retpoŝto, kaj la kontribuanto resendas la rezulton per Interreto. Tio estas absolute nekredebla kaj ebligas aferojn, kiujn mi eĉ ne povis imagi komence de mia muzika kariero.

Ĉu la Esperanto-komunumo estas sufiĉa kampo por artistoj?

Mia sperto estas ke mi havas multoble pli da invitoj koncerti ol eldoni registraĵojn. Mia muzika vivo en Esperantio konsistas je 90% el vivaj koncertoj. Tio estas absolute mia ĉefa rilato al la aŭskultantoj. Fakte mi foje miras pri la ŝajna malintereso pri miaj albumoj aŭ aliaj registraĵoj, kiujn mi prezentas interrete, se mi komparas kun la entuziasmo de la publiko dum la koncertoj. Ekzemple nun kiam mi reklamas mian novan videon ĉe Fejsbuko, nur manpleno da homoj rigardis, “ŝatis” aŭ komentis ĝin, kvankam mi havas centojn da esperantistaj geamikoj. Por mi tio estas mistero.

De kiu (ne via) kanzono, inter ĉiuj viaj plej ŝatataj, vi ŝatus esti la verkinto?

Mi povas pensi pri kelkaj, sed se mi elektus unu, mi dirus “Long shot” de Aimee Mann. Ĝi estas perfekta popkanto kvankam ĝi ne havas refrenon!

Kiun demandon, kiun vi ŝatus respondi, mi ne faris?

Ĉu mi iam menciis Esperanton en kantoteksto? Respondo estas: Ne.

**

“Mi nuntempe ĉefe faras kantaĵojn, kiujn mi povas prezenti sola kun akustika gitaro”