Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDO

Rusa matrjoŝko — la objekto en si mem

Olga ŜILAJEVA - Rusio

Kiam esperantistoj vojaĝas al internaciaj renkontiĝoj, iliaj sakoj kutime estas grandaj kaj plenplenaj. Multaj eĉ kunportas po du, tri sakojn. Neinicitoj en stacidomo aŭ flugaveno povas demandi: “Ho, kiom da vestaĵoj vi havas. Ĉu vi translokiĝas por ĉiam?” Tiam esperantisto fiere respondas: “Tio estas donacoj por miaj amikoj!”

Ŝajne, mi ne eraros, se mi diros, ke en valizoj de multaj rusaj esperantistoj kuŝas matrjoŝkoj. Kia plezuro estas donaci tiun pupon al amiko kaj spekti la reagon, kiam li aŭ ŝi malfermas la matrjoŝkon kaj vidas alian, pli malgrandan, kaj poste malfermas ĝin kaj vidas la sekvan, kaj tio ne estas la fino, ĉar ene estas alia ktp.

Matrjoŝko estas rusa ligna pupo, ene de kiu troviĝas similaj pupoj malpli grandaj, kies kvanto kutime estas 3 ĝis 7. Ĉiuj havas ovoidan formon kun plata fundaĵo kaj konsistas el du partoj — la supra kaj malsupra. Tradicie matrjoŝko aspektas kiel rusa virino en sarafano¹ kaj nepre kun tuko sur la kapo. Nuntempe la temoj por ornami lignajn pupojn estas tre variaj — de fabelaj herooj ĝis ŝtatgravuloj.

Kie kaj kiam aperis la matrjoŝko, kiu ĝin elpensis, de kie aperis tiu nomo kaj kion la pupo simbolas? Ni provu respondi al tiuj demandoj. Pri la deveno de la matrjoŝko ekzistas pluraj versioj, sed la plej famaj estas la sekvaj.

La unua konstatas, ke la homo, kiu kreis la rusan matrjoŝkon, estis ortodoksa monaĥo-misiisto (pri la nomo la historio silentas), kiu vizitis Japanion kaj kopiis la tiean ludilon.

Laŭ la dua legendo, la japanan ludilon oni alportis el la insulo Honŝuo en 1890 al la apudmoskva biendomo de Mamontov². La japana ludilo enhavis sekreton — ene de la maljunulo Fukurumo kaŝiĝis lia tuta familio. Iufoje, kiam en la biendomo de Mamontov venis gastoj, la mastrino montris al ĉiuj la amuzan ludilon. Pri la pupo ekinteresiĝis la pentristo Sergeo Maljutin³ kaj li decidis fari ion similan. Do aperis la rondvizaĝa kamparana virino en hela kaptuko.

Kiam lignotornisto kreis la bazon kaj pentristo ornamis la unuan lignopupon, la nomo aperis mem - Matrjona. Onidire en la biendomo de Mamontov, servisitino kun tiu nomo disdonadis teon al la hejmuloj kaj gastoj. La nomo “Matrjona” devenis de la latina nomo “Matrona”, kiu signifas “eminenta virino”.

La latina nomo “Matrona” ege similas al prahindaj figuroj. Matri en hinduismo estas diaj patrinoj, kiuj personigas la konstruajn kaj pereigajn fortojn de la naturo. Matri estis traktitaj kiel virina personigo de la krea energio de la grandaj dioj — Brahmao, Ŝivao, Skandao, Viŝnuo, Indro. La nombro de Matri estis de 7 ĝis 16. Ĉu al nenio similas? Matrjoŝko, kiu enhavas multajn aliajn malpli grandajn pupojn ene, simbolas la patrinon, tiuj enaj pupoj simbolas la infanojn, diversaĝajn. Tio verŝajne ne estas simpla kongrueco, sed pruvo pri komunaj hindeŭropaj radikoj. Do la “vojaĝo” de tiu ligna pupo komenciĝas en Hindio, poste ĝi daŭras en Ĉinio kaj de tie la pupo trafas Japanion kaj jen ĝi trovas sian lokon neatendite en Rusio.

Kiamaniere oni nun faras la matrjoŝkojn? Komence necesas trovi konvenan specon de ligno (kutime ĝi estas el alno aŭ betulo). La arbojn oni kutime forhakas en la frua printempo, demetas la ŝelon, sed ne ĝisfine, por ke dum la sekigado la ligno ne fendiĝu. Poste la trabojn oni sekigas dum kelkaj monatoj en bone aerumata loko. Prilaboradon oni komencas tiam, kiam la ligno estas nek seka, nek malseka. La plej malgrandan pupon la majstro faras en la unua vico. Kiam “etulino” estas preta necesas krei la sekvan pupon, en kiun eniros la unua. Komence la majstro konstruas la malsupran pecon de la dua pupo kaj poste la supran. Same estas farataj ĉiuj aliaj membroj de la “familio”. La nombro de la membroj povas esti diversa. La ornamado (per guaŝo aŭ oleaj farboj) komenciĝas de la vizaĝo kaj nur poste estas ornamataj la antaŭtuko kaj sarafano. Fine ĉiujn pupojn la pentristo kovras per lako.

Jen nun vi iomete estas aligita al la rusa kulturo kaj scias, kio troviĝas en la sakoj de rusaj esperantistoj-vojaĝantoj. Ne hezitu peti donacon, amikoj, des pli ke en Rusio ekzistas kredo, ke se oni metas dezir-letereton enen de la matrjoŝka, la deziro nepre efektiviĝos!

² Smontov (1841-1918) — Rusa entreprenisto kaj mecenato.

¹ Sarafano: Tradicia vesto de rusaj kamparaninoj.

2 Sergeo Maljutin (1859-1937) — Rusa pentristoavva Ma, arkitekto, kiu laboris en Moskvo.