Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Memkritike pri la cifereca revolucio

Leonardo Janz — Brazilo

Dum la mondo tie, ekstere, disolviĝas pere de nia kunlaborado ene de la nekuracebla neŭrozo de la konsumisma ¹disvolvegismo, ni, ĉi tie, privilegiaj meznivelklasaj “monstretoj”, daŭre restadas ĉe farado de la nura afero, kiun ni scias fari (senutile), por ke estu ia reala transformiĝo en la mondo: ni fanfaronas.

Surfante de novaĵoj al novaĵoj, ĝuante nian tre nekredeblan virtualan liberecon (ĉu ne paradokso absurda?) kaj estante per ili mem limigataj/fabrikataj, tiam ni pensas, ni, fremdiĝintoj de la cifereca kulturo ke, ju pli da musklakoj sur tion kaj alion, des pli gravan agon ni faras por la konstruado de la “nova mondo”.

Verŝajne, ni ne sukcesas rimarki la dimension de tiu stulteco. Estas tre komforte, kaj eĉ konsole, ĉar, se unuflanke ni ĉiam faras ĉiutage absolute la samajn aferojn (en la idiota ĉiutageco, kiu nin ĉiujn mortigas), aliflanke, ni simulas havi ian agadon efektivan, pere de la reto, kvazaŭ por kompensi al ni la pekojn per savantaj kvotoj de enkalkulitaj bitoj.

Mi, ĉi tie, jam konfesas mian stultecon en la tuta skemo. Ni ĉiuj estas sufiĉe naivaj, se ne ja hipokritaj, kredigante al ni mem, ke tiu “fekaĵo” iel realigas konsiderindan diferencon. Kvazaŭ prinubitaj konscioj, tio do aspektas kiel lasta rimedo, kiu taŭgas al ni, fronte al tiu pli ol malgastama monda scenejo, kiun ni kune estigas kaj dissemadas pere de la mizera kulturo “okcidenta”.

“Ho... Sed tiel vi bildigas ĉion tro pesimisme”, dirus la plimulto, la defendantoj de la ²senŝanĝismo. Tamen, mi diras ke tio estas tenebra. Niaj vivoj restadas en nepritaksebla malnobleco, tiamaniere kontribuante al la plej granda katastrofo, kiun eĉ la plej genia cerbo ĉi-planeda neniam ajn antaŭvidis... Ĉu vi ankoraŭ dubas, ke ni vivas en la fino de la tempoj por tiu ĉi nia “kara” homa raso?

Ni ne scias fari alian aferon, ol rotacii en la ĥaoso, samkiel faras tiuj niaj povraj laboratori-musetoj. La sama scienco, kiu portis al ni mirindajn antaŭenirojn teknikajn, estas tiu, kiu nin mortigas en rapido neniam ajn imagita. La nenomebla nigra truo, komence malkovrita tie, “ekstere”, distance en la spaco, kaj poste, rekreita en la grandiozaj laboratorioj tra la mondo, nun estas transprenita en nia tutmonda kunteksto soci-kultura.

Vi ne dubu, ke la multo, kiun ni estigadas en tiu ĉi histori-periodo, estas, precize, vortico psiko-socia kun enorma grando, pro kies konstruo certe envias nin eĉ eksterteranoj en aliaj “anguloj” de tiu ĉi nemezurebla ³multuniverso. “Kiel ili sukcesis alveni ĝis tia punkto, kaj, ankoraŭ, senprudente, konsideras ĉion laŭ perspektivo de progreso?” “Tiuj kreitaĵoj, homestuloj, estas vere estaĵoj tre fabelaj kaj nedeĉifreblaj”.

  1. “disvolvegismo”: termino de ekologia ekonomiko, kritikema pri la nuna reganta politiko utilisma, kaj defendanta pli da emfazo sur plibonigon de viv-kvalito.

  2. “senŝanĝismo”: kvazaŭ “filozofio” de tiuj homoj, kiuj ĉiam agas same, kaj emas teni la ĝisnunan staton de la aferoj tia, kia ĝi estas.

  3. “multuniverso”: aludo al unu el la plej ĵusaj hipotezoj de fiziko, laŭ kiu ekzistas ne nur unu universo, sed multaj el ili, interkonektitaj pere de la “umbilikoj” de multaj pra-eksplodoj.

Reviziis: Ivan Colling

Blogo de la aŭtoro

http://vivogaia.blogspot.com/