Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Sango malpura

Nadipedia — Pakistano

Jen mi havas demandojn. Al viroj: Ĉu vi scias, ke el virinoj sango elfluas ĉiumonate? Al virinoj: Ĉu vi sentas honton kiam vi vidas vian menstruan sangon?

La aĵo, kiun mi plej volas el aliaj landoj, estas higienaj sorbtukoj por menstruo. Miaj amikinoj kelkfoje sendis al mi sorbtukojn el Japanio, ĉar mi diris al ili, ke la kvalito ne estas tre bona en Pakistano. Ŝajnas, ke higiena menstrua tuko ne ekzistas en Pakistano, tial amikino de mi iam proponis, ke mi aĉetu longan kotonon por volvi intergambe. El tia rezono, mi revenis kun multaj pakaĵoj de higienaj tukoj el mia vojaĝo en Eŭropo antaŭ 2 jaroj.

Ĉar la sorbtukoj, kiujn mi aĉetis en Germanio, finfine elĉerpiĝis, mi bezonis iri por aĉeti ilin en vendejo. Iu amiko diris, ke ĉar mi kaj la vendistoj de la vendejo plej proksima de mia hejmo bone konas unu la alian, mi devus aĉeti en alia vendejo. Kial? Laŭ la opinio de tiu mia amiko, menstruo estas hontinda fenomeno, kaj tio devas esti sekreto. Mi iris al malproksima vendejo kaj aĉetis grandajn menstrutukojn. Revenvoje mi hazarde renkontis ĝuste la amikon, kiu konsilis min iri for. La absorbiloj estis en travidebla plasta sako. Li diris: “Ho! Kial vi malkaŝe havas tion!? Vi estas senhonta!”

En 2018, aperis la Bollywood-filmo Pad Man (La Sorbtuka Viro), bazita sur la vera historio de viro, kiu en Barato realigis manufakturon por produkti malmultkostajn higienajn tukojn, sed la filmo estis malpermesita en Pakistano, ĉar oni prijuĝis, ke la koncepto de la filmo estus malakceptita en la Pakistana socio. Kial oni sentas rezistemon kiam oni rakontas pri menstruo? Almenaŭ, en Pakistano, rakonti pri menstruo estas tabuo, kaj virinoj sekretigas tion. Kiel ekzemplo, islamanino ne rajtas fari preĝon kiam ŝi havas menstruon; en Ramadano, ŝi ne bezonas fasti dum la tagoj de menstruo. Tamen multaj viroj ne scias pri tio, ĉar ilia partino kaj fratinoj sintenas kvazaŭ menstruo ne ekzistus.

Menstruo estas ofte rigardata kiel malpura en multaj socioj de la tuta mondo. Virino, kiu estas en menstrua periodo, ofte ne povas partopreni en religia evento, aŭ ŝi estas apartigata kaj devas loĝi en malgranda budo kiam ŝi havas menstruon aŭ naskas bebon. Sed, se oni pensas, ke menstruo esas aĉa kaj virino devas kaŝi sian menstruon, kial ili povas ami bebon? Se menstruo kaj akuŝo estus hontindaj, oni devus pensi ankaŭ ke bebo estus hontindaĵo.

Menstruo estas simple biologia fenomeno, kaj tute ne estas aĉa. Mi opinias, ke kaj viroj kaj virinoj devas rakonti pli pri siaj biologiaj fenomenoj. Mi mem tute ne sentas honton kiam mi diras “Hodiaŭ mi havas menstruan doloron, kaj mi volas ripozi.”, sed kelkaj homoj havas la opinion, ke virinoj ne rakontu pri siaj biologia fenomenoj al viroj. En la tempo kiam oni ne sciis la meĥanismon de la korpo, oni certe miris pri menstruo, sed la kutimo de apartigo de menstrua virino jam fariĝas eksmoda nuntempe, kaj laŭ mia opinio, tiaj biologiaj fenomenoj devus esti rakontitaj pli ofte. Mi volas aŭdi kiel oni rigardas/rigardis pri menstruo en aliaj kulturoj, kaj ĉu ni devas sekretigi menstruon, aŭ ne. Kia estas via opinio?

**

“Laŭ la opinio de tiu mia amiko, menstruo estas hontinda fenomeno, kaj tio devas esti sekreto”

“La filmo [Pad Man] estis malpermesita en Pakistano, ĉar oni prijuĝis, ke la koncepto de la filmo estus malakceptita en la socio”

La Bona Sango

Ĉiu virino probable jam ricevis almenaŭ unu el tiuj ĉi “konsiloj”

Kiam vi menstruas vi ne povas:

Laŭ specialistoj, ĉiuj tiaj “kredoj” estas falsaj. Oni kreditas ilin al la malnova kredo ke la virinoj estas pli fragilaj kiam ili menstruas. Por protekto, oni evitis ilin enplekti en hejmaj taskoj.