Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VOJAĜO

Mia granda aventuro (aŭ) - Perdita en Israelo

Ivan Kamilo Kintero Sant-Kruco — Kolombio

Kara leganto, vi estas legonta rakonton pri vojaĝo, kiu por mi estas aparte kara kaj neforgesebla pro pluraj kialoj: ĝi estis mia unua vojaĝo tute sola, mia unua vojaĝo ekster Sudameriko kaj ankaŭ mia unua internacia E-renkontiĝo! Permesu al mi rakonti al vi kiel ĉio komenciĝis kaj kiel disvolviĝis tiu mia aventuro...

Ĉio komenciĝis la 8-an de marto 2013. Kelkajn tagojn antaŭe mi legis afiŝon ĉe Facebook, kiu atentigis pri la konkurso de TEJO “Partoprenu IJK-on 2013”. Ĝis tiam mi ne decidis ĝin partopreni, tamen tiun tagon mi retrovis tiun afiŝon kaj pripensis “Kial ne partopreni?”, sed estis problemo: La limdato por kandidatiĝi estis tiu sama nokto!

Do mi hastis kaj pretigis la dokumentojn bezonatajn por la kandidatiĝo, sed ververe mi pensis ke ne estus ŝanco pri sukceso, ĉar mi pensis ke tiaj konkursoj ĉiam estas por personoj multe pli bonŝancaj kaj interesaj ol mi, do mi nur revis pri la eblo vojaĝi al Israelo kaj partopreni la kongreson, mi revis senespera.

Mi devis atendi malmulton por scii la rezultojn, nur 4 tagojn fakte. Mi estis en la laborejo kiam mi ricevis retmesaĝon, kies titolo diris jene: “Partoprenu IJK konkurso - la rezultoj”. Tuj mi pensis ke ili sendis mesaĝon al mi por danki pro mia partopreno kaj informi ke mia kandidatiĝo ne sukcesis, do imagu mian vizaĝon kiam mi legis ke mi estas elektita kiel unu el la premiitoj de la konkurso kaj ke mia revo vojaĝi al IJK plenumiĝos! La novaĵo ek-ŝokis min kaj mi devis min trankviligi por povi plu-labori, poste mi tuje diskonigis la novaĵon inter mia familio kaj miaj samideanoj.

Sed la afero ne estis tre facila. 70% el la mono por la vojaĝo estis sendita kaj la cetero estos poste liverita al mi dum la IJK, mi do devis ekhavi la tuton el la mono por aĉeti fulgbiletojn, tio estis iomete malfacila ĉar mi estas studento kaj neniu volis pruntedoni monon al mi, sed finfine la afero iris glate kaj mi sukcesis havigi al mi la monon por la vojaĝo.

Mi decidis vojaĝi unu semajnon antaŭ la kongreso por iomete turismumi kaj koni Israelon, sed pro manko de mono mi decidis plani mian propran kaj tre malmultkostan antaŭkongreson. La unua paŝo estis kontakti la lokajn esperantistojn per Pasporta Servo kaj mi sukcesis. Adam el Tel-Avivo respondis mian mesaĝon kaj akceptis min gastigi dum kelkaj tagoj kaj eĉ kontaktigis min kun amikino lia por ke mi restu ankaŭ kelkajn tagojn en Jerusalemo. Se vi ambaŭ legas tiun ĉi artikolon, sciu ke mi estas tre danka pro ĉio, kion vi faris por mi, kaj ke vi ĉiam estos bonvenaj ĉe mi!

Tio okazis meze de majo, do nenio alia okazis ĝis aŭgusto. La 9-a de aŭgusto alvenis — la tago de la vojaĝo — tiun tagon mi estis tre maltrankvila, sed samtempe ekscitita. Nokte mi vojaĝis al Madrido kaj tiam, kun nur 200 dolaroj en mia poŝo, mia aventuro komenciĝis!

La aviadilo surteriĝis matene en Madrido kaj mi pasigis la tutan tagon en la flughaveno ĉar la flugo al Tel-Avivo estis nur je la 23h. Tiu tago estis terure enua, do mi piediris tien kaj reen tra la tuta flughaveno kaj tra la fenestroj mi rigardis Madridon kaj sopiris — ĉar mi ne havis vizon, mi ne rajtis eliri de la flughaveno, tion mi multe bedaŭris — de multaj jaroj mi volas koni Hispanion.

Mi atingis Tel-Avivon la 11-an de aŭgusto frumatene, la unua ekvido de Israelo estis la marbordo de Tel-Avivo el la ankoraŭ fluganta aviadilo; tiu ekvido restos ĉiam vivanta en miaj memoroj. Ankoraŭ ne plenlumis kaj eblis vidi nur etajn lumpunktojn tra la tuta marbordo, estis tre ĉarma vido.

Mi surteriĝis en la internacia flughaveno Ben Gurion kaj la unuan fojon en mia vivo mi troviĝis en lando, kies lingvon mi tute ne komprenis kaj eĉ ne kapablis legi! En la flughaveno mi suferis longan demandadon pri la kialo de mia vojaĝo (Kial vi venis al Israelo?, kie vi restos?, ĉu vi konas iun ĉi tie?), sed oni jam atentigis min pri tio en Kolombio, do ne estis surprizo, tamen la afero estis iom ĝena, ĉar oni retenis mian pasporton dum horo kaj duono!

Mi planis vojaĝi per “ŝerut-buso” (mezgranda taksio, en kiu pluraj personoj vojaĝas kune) al Tel-Avivo sed tre baldaŭ mi komprenis ke tio ne eblus, ĉar ne estis rektaj ŝerutoj al la urbo, do mi estis devigita ekŝanĝi miajn planojn kaj vojaĝi per trajno. Mi aĉetis la trajn-biletojn sen scii en kiu kajo entrajniĝi aŭ en kiu trajn-stacio eltrajniĝi, tamen je la unua fojo mi trovis ke la israelanoj estas tre afablaj personoj, ĉiam pretaj helpi al eksterlandanoj; baldaŭ ili klarigis al mi ĉion kaj mi sukcese eltrajniĝis en la ĝusta stacio, de kie mi devis preni buson por veturi ĝis la hejmo de mia gastiganto.

Post la elbusiĝo, mi serĉis la domon de mia gastiganto sensukcese kaj mi tute perdiĝis. Jes mi perdiĝis en lando kies lingvon mi ne komprenis! Post unu-hora promenado mi decidis haltigi taksion kaj feliĉe ĝi kondukis min al la ĝusta loko, kiu fakte ne estis tre for de la loko en kiu mi tiam troviĝis.

Unua tago: Nova mondo malkovrita

Tiamaniere mi alvenis al la hejmo de mia kara amiko Adam, bedaŭrinde li devis labori dumtage, sed li multe konsilis min kaj helpis trovi la plej bonan bus-linion por veturi tien kien mi volis iri. Mia impreso pri la publika bus-servo de Tel-Avivo estas ke ĝi estas elstara, bona, rapida kaj facile uzebla eĉ por eksterlandanoj; la busoj avertas pri la venontaj haltejoj kaj ankaŭ montras ilin en tri alfabetoj: la hebrea, la araba kaj la latina. Do mi facile elbusiĝis en la ĝusta loko, tre proksime al Jafo.

La unua afero, kiun mi vidis tie, estis la marbordo — tiu sama marbordo, kiun mi vidis de la aviadilo, kaj tiumomente ĝi troviĝis tuj antaŭ mi! Kia maro! Belega! Blua kiel la ĉielo, la unua ekrigardo de la Mediteranea maro mirigis min kaj mi sentis min kvazaŭ en Kolombio, ĉar la maro tie estas tre simila. Tamen la marbordo tuj memorigis ke mi forgesis mian kontraŭ-sunan kremon en Kolombio kaj mia naĝkostumo ene de la valizo en la hejmo de mia gastiganto.

Mi do piediris ĝis Jafo, post kelkaj minutoj mi estis tie. Jafo estas tre antikva loko, ĝi estas urbo fakte, kaj multe pli antikva ol Tel-Avivo, sed post la sendependa milito ĝi kuniĝis kun Tel-Avivo. Jafo estas plenplena de historiaj lokoj kaj la malnova urbo estas tre alloga kaj interesa. Muzeoj, preĝejoj kaj ankaŭ granda aro da artaj vendejoj troviĝas tie. Mi trairis la tutan malnovan urbon plurfoje, ĉar ĝi estas tre malgranda, do post kelkaj horoj mi vidis preskaŭ ĉion videndan tie.

Tiu tago, post la piedirado tra Jafo, estis iomete enua por mi, ĉar mi estis tute sola, preskaŭ sen mono, kaj ĉefe ĉar mi forgesis mian vestaĵon por naĝi! Do mi pasigis la reston de la tago apud la maro sed mi nur iomete subakvigis miajn piedojn. Tamen tiu tago ebligis al mi iomete vidi la kutiman vivon de la tieaj israelanoj. Estis dimanĉo, kaj malgraŭ ke laŭ la juda kalendaro tiu tago estas laborinda, mi trovis multajn familiojn pasigantaj la tagon apud la maro. La unua afero, kiun mi rigardis, estis la arabaj virinoj, kompreneble mi jam sciis ke ili kovras preskaŭ sian tutan korpon per vestaĵoj, tamen multe mirigis min, ke ili ne ŝanĝas sian vestaĵon eĉ por eniri en la maron.

Unu aferon mi lernis pri Israelo dum tiu tago, ĝi estas ege varma loko kaj oni bezonas trinki multe da akvo!

Dua tago: bestoj kaj falafloj

Mi planis multe pli bone la aferon por la dua tago, do mi decidis, danke al la konsiloj de Adam, viziti safarion kiu troviĝas en Ramat Gan. Komence mi pensis ke Ramat Gan estas kvartalo kie situas la safario, sed ĝi estas tute aparta urbo! Tio estis nekredebla afero por mi, ĉar Tel-Avivo kaj Ramat Gan estas kunigitaj, la limo inter ili estas simpla strato, do se vi transpasas la straton vi iras de unu urbo al la alia!

Atingis mi la safarion sufiĉe facile sed bedaŭrinde la bestoj troviĝis tro for de la vojoj, tra kiuj pasis la buso, kiu kunportis nin. Do ne eblis vidi ilin bone kaj des malpli foti. Post rapida veturado mi elbusiĝis en best-ĝardeno, kiu troviĝas ene de la safario (kiu troviĝas ene de parko!). Ene de la best-ĝardeno evidentiĝis la plur-lingveco de Israelo — oni povas trovi afiŝojn en la hebrea, araba, angla kaj eĉ rusa.

Mi pasigis grandan parton de la tago tie, do proksimume je la 16-a, mi eliris kaj piediris tra la parko por serĉi ion manĝeblan. Mi trovis falaflejon (loko kie oni vendas falaflojn [kikerbuloj], kutima israela manĝaĵo) kaj mi aĉetis mian unuan falaflon en Israelo, de tiam mi preskaŭ ĉiam manĝis tion, ĉar ĝi estas tre malmultkosta.

Kiam la noktiĝo estis proksima, mi foriris de la parko kaj iomete vagis tra la stratoj de Ramat Gan, jen kiel mi perdiĝis denove kaj ree dependis de la afableco de la israelanoj. Kaj kian afablecon mi trovis! Ĉi-foje mi demandis al sinjorino en veturilo pri la ĝusta direkto kien iri, sed ŝi tre afable invitis min eniri en la aŭton kaj veturigis min ĝis loko proksima de la hejmo de mia gastiganto. Dankon, karulin’!

Kurioza afero pri la dua tago: Mi devis fuĝi de la suno dum la tuta tago, ĉar la pasintan tagon mi terure sun-bruniĝis kaj eĉ la minimuma kvanto da sunbriloo, kiu tuŝis mian haŭton, kaŭzis teruran doloron.

Tria tago: Maro kaj laciga promenado

Mi decidis pasigi mian trian tagon en Israelo apud la maro, sed ĉi-foje mi memoris kunporti kontraŭ-sunan kremon kaj mian vestaĵon por naĝi! Mi luis seĝon kaj ombrelon. Post la baniĝo en la maro, sub plaĉa ombro kaj ĝuante freŝigan maran brizon, mi ekdormis sur la seĝo. Mi ankoraŭ ne scias kiamaniere la sunlumo sukcese trapasis la ombrelon kaj sunbrunigis mian bruston en eta kaj mallarĝa linio.

Post la tagmanĝo mi decidis piediri sencele tra la Tel-Avivaj stratoj kaj tiel mi trovis la “Blankan urbon”, tre ĉarman parton de Tel-Avivo, kiu elstaras pro sia arĥitekturo. De tie mi promenis laŭ la marbordo ĝis la parko HaYarkon, kaj tra la vojo mi trovis multegajn mez-grandajn parketojn, kaj denove mi miris: Tel-Avivo estas tre verda urbo, en ĝi troviĝas amaso da parkoj donacitaj de la judoj, oni ne povas piediri tra la urbo sen trovi kelkajn el tiuj parkoj.

Post longega promenado mi atingis la celitan parkon, kaj tiu estis almenaŭ tri- aŭ kvaroble pli granda ol tiu, kiun mi vizitis la pasintan tagon. La rivero Yarkon trapasas la tutan parkon kaj eĉ oni povas lui ŝipetojn kaj navigi laŭ la rivero. Mi decidis resti tie kaj legi libron (La Hobito, rekomendindas legi ĝin), ĉar la promenado multe lacigis min. Kiam noktiĝis mi revenis hejmen.

Kurioza afero pri la tria tago: Jes, mi perdiĝis, sed ĉi-foje mia poŝtelefono kaj ĝia GPS-o (tuttera bira sistemo) savis min.

Kvara tago: Internacia renkontiĝo kaj ek al Jerusalemo.

Frumatene mi vekiĝis kaj dankis al Adamo pro lia gastigemo kaj helpemo, tiu estis mia lasta tago en Tel-Avivo. Mi prenis miajn valizojn kaj iris ĝis la gastejo kie troviĝis Alvaro, la brazila esperantisto, kiu alvenis al Tel-Avivo la pasintan tagon.

Tie mi renkontiĝis kun Alvaro kaj kun la itala samideano Fabio. Finfine mi povis pasigi la tagon kune kun esperantistoj! Ni kune piediris tra la urbo kaj vizitis muzeojn kaj kelkajn monumentojn. Ni finis la turismumadon post vizito al la aĉet-centro Azrieli, ni supreniris ĝis la etaĝo 49 kaj de tie ni povis vidi la tutan urbon kaj eĉ la urban havenon.

Post tio, ni revenis al la gastejo, kie ni renkontis la francinon Véronique, tiamaniere kaj sen multe da antaŭplano okazis internacia renkontiĝo en Tel-Avivo. Fabio invitis nin manĝi falaflojn kaj post tio ni promenis al proksima parko kaj tie ni multe babiladis. Bedaŭrinde nia babilado ne daŭris tiom longe kiom mi volis, ĉar en la nokto mi devis adiaŭi ĉiujn kaj forveturi al loko kie mi renkontos mian jerusaleman gastiganton, Valentina (Valla).

Post renkontiĝo kun ŝi, ni ne vojaĝis longe — la vojaĝo daŭris unu horon pli-malpli. Israelo estas tre malgranda lando kaj ĉiuj urboj estas tre proksimaj unu de la aliaj (almenaŭ laŭ la kolombia vidpunkto). Ni alvenis al la Centra Bus-Stacio (CBS), poste ni promenis ĝis la tramstacio. Tiu estis la unua fojo en mia vivo en kiu mi vidis tramon. La sperto vojaĝi per tramo tre plaĉis al mi, ĝi marŝas glate kaj senbrue sur la relvojoj. Vojaĝi per tramo estas tre facile, kaj pro tio, malkiel en Tel-Avivo, mi neniam perdiĝis en Jerusalemo.

Kuriozaĵo pri tiu tago: Valla instruis al mi ke foje la maŝinoj por aĉeti tram-biletojn erare ne akceptas monerojn, do oni devas skrapi la surfacon de la neakceptita monero kontraŭ la flanko de la maŝino kaj poste reprovi enmeti la moneron, tiamaniere la maŝino akceptas ĝin. Tiu konsilo evidentiĝis utila post la IJK, kiam amikino provis aĉeti trajn-bileton en Tel-Avivo.

**

Daŭrigo en la venonta numero