Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VOJAĜO

Mia malkovro de Japanio (parto 2/2)

Ĵenja (Yevgeniya) AMIS - Ukrainio/Kanado

Pli ol trionon de nia tri-semajna vojaĝo ni restis en Kioto, sed mi havas la impreson, ke plej ege mankis al ni tempo ĝuste en Kioto, ĉar tie preskaŭ ĉiutage ni ekskursis al la ĉirkaŭaj urboj. Sed eĉ kun kelkaj monatoj oni ne povas viziti ĉiujn vidindaĵojn de la malnova japana ĉefurbo, kie troviĝas kvinono de ĉiuj Naciaj Trezoroj de Japanio. Mia gvidlibro diras, ke ĝi havas tiom da temploj kaj sanktejoj, ke la vizitantoj post iom da tempo en Kioto sentas iuspecan “templan laciĝon” kiam oni ne plu povas distingi la templojn. Kaj vere, ene de kelkaj tagoj mi vidis tiom da Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, kiom mi vidis en mia tuta vivo ĝis tiam! Ni vidis la sanktejon kun miloj da torijoj, la brilantan oran templon, kiu respeguliĝas en trankvila lago, ni vidis la templon de 1001 Budhoj, kaj ni vidis gigantajn or-fiŝegojn “gardantajn” la kastelon Niĝo. Ni spektis sep tradiciajn artojn en la teatro en la historia distrikto Gion, kie (se oni bonŝancas) oni ĝis nun povas vidi veran gejŝon, preskaŭ endanĝerigitan specion.

Ukrainio... en Japanio!

Mi havis tre surrealisman sperton en la restoracio Kievo, kien ni iris kun niaj karaj gastigantoj, Minoru kaj Masako, en nia lasta vespero en Kioto. Mia naskiĝ-urbo Kievo kaj Kioto estas ĝemel-urboj, kaj por marki tion, Kievo havas Kioto-straton (kie mi, cetere, naskiĝis!) kaj parkon dediĉitan al Kioto, kun aleo de kelkcent sakura-arboj. En Kioto, aliflanke, troviĝas restoracio Kievo, kiu en 2011 festis sian 40-jariĝon. Ĝi situas en la festema kvartalo Gion, sur la sesa etaĝo de sufiĉe modesta konstruaĵo. Elirinte la lifton, oni tuj vidas la rusan kaj ukrainan flagojn, rusajn pupojn kaj ukrainajn brodaĵojn. La direktoro de la restoracio mem salutis nin kaj montris la pentraĵojn de Kievo — fakte, en 2011 li vizitis Kievon okaze de la 40-jara jubileo de ĝemeliĝo!

La restoracio estis fondita de lia patro, granda ŝatanto de la rusa kaj ukraina kuirarto. Mi ekparolis angle kun kelnero — juna japana viro en ukraina brodita ĉemizo, kaj lia reago surprize ĝojigis min: “Mi ne parolas la anglan, bonvolu paroli kun mi ruse”. Kiel evidentiĝis, li studis kelkajn jarojn en Moskvo (li rimarkigis, ke li studis trans la strato de Kremlo, kaj fiere nomis sin ruso). Post kelkaj frazoj en la rusa, li “saltas”... en la ukrainan lingvon! Mia kapo tute rifuzas akcepti tion kaj mi volas pinĉi min por certigi, ke mi ne dormas aŭ ne haluciniĝas: Mi neniam imagis aŭdi japanon, en Kioto, paroli kun mi en (bona, eĉ!) ukraina lingvo! La kelnero mem estas tre feliĉa, ĉar fakte li neniam antaŭe parolis en la ukraina kun homo el Ukrainio, krom kun sia instruisto, al kies lecionoj en alia urbo li devis veturi kelkajn horojn al alia urbo (ĉar, evidente, ukrainaj instruistoj ne abundas en Japanio). Manĝinte la “ekzotikaĵojn” el mia mondoparto kaj trinkinte la rusan bieron, ni ĝisrevidas la posedantojn. Minoru diras al niaj novaj amikoj “Ĝis la revido” en la ukraina (kion mi instruis al li antaŭ kelkaj minutoj). Li iomete misprononcas unu vorton... kaj nia “rusa” kelnero rapidas tuj korekti lin. Vere, mia kapo eksplodas!

Uĵi: la tea urbo

La urbeto Uĵi situas inter la du malnovaj ĉefurboj: Nara kaj Kioto. En la malnova tempo ĝi servis kiel kampara ripozejo por nobeloj, kaj literaturemuloj konas ĝin kiel scenejon por la japana klasikaĵo de la 11a jarcento kaj la unua klasika “ psikologia ” romano — La Romano pri Genĵi. Plena je historio kaj temploj, Uĵi estas ankaŭ fama pro la produktado de la plej bonkvalita verda teo en la tuta Japanio. Fakte, Uĵi estas la lulilo de te-kultivado en Japanio, kaj nia gvidantino, s-ino Ajkaŭa, atentigas, ke eĉ kutimaj apudstrataj ornamaj arbustoj estas te-arboj! Ni trapasas la tean straton, kie oni vendas teon kaj manĝaĵojn faritajn el teo: verdteajn dolĉaĵojn, verdteajn nudelojn, verdteajn kosmetikaĵojn, kaj ni certe ne povas rezisti la tenton de la bongustega verdtea glaciaĵo! Kelkaj el la butikoj estas ege antikvaj — fakte, en Uĵi trovigas la plej malnova te-vendejo en Japanio, kaj eble en la mondo, servanta per la teo jam 850 jarojn!

La plej fama vidindaĵo de Uĵi estas la feniksa halo de la templo Bjodoin, konstruita en 1053. Ĝi estas tiom fama, ke ĝia bildo troviĝas sur la dek-ena monero! Spegulanta sin en la lageto kun lotusoj, ĝi estas vere majesta, kaj oni povas nur imagi, kiel ĝi aspektis, kiam ĝi estis farbita, en sia frua tempo. La templo reprezentas la paradizon, kiel oni imagis ĝin en la 10-11a jarcento. En la antikva tempo nur nobeloj povis eniri la halon por kontempli la tiean budhon: la ordinaruloj devis kontentiĝi rigardi ĝin de trans la lago (ni faris kiel ordinaruloj, sed pro valia kialo: la vico por eniri estis tro longa).

Osaka: la urbo de akvo [foto : Osaka — akvohorlogxo.jpg]

Osako estas la tria plej granda urbo en Japanio post Tokio kaj Jokohamo, kaj la “ eta ” Osako-gubernio havas tiom da loĝantoj, kiel la tuta Kebekio: ĉirkaŭ ok milionojn. Elirante, Nitta Takamiĉi, nia gvidanto, montras al ni la ĵus instalitan akvan (!) horloĝon. La falanta akvo montras ciferojn kaj la vortojn: “Osako-stacidomo”. Mi vidis sunhorloĝojn plurfoje, sed fontano, kiu montras tempon per falanta akvo — tion, verŝajne, oni povis elpensi nur en Japanio! La akva horloĝo, fakte, honoras unu el la neoficialaj nomoj de Osako: la urbo de akvo. Oni nomas ĝin tiel pro ĝia haveno, rivero kaj kanaloj, diras al ni nia ĉiĉerono, kiu aldonas, ke, ironie, la trinkakvo en la urbo mem venas de alia regiono, ĉar la akvo en Osako ne estas sufiĉe pura...

Ni rimarkas, ke Osako havas tute alian etoson ol la pli solena Kioto: eble, ĉar homoj portas pli gajajn kolorojn, aŭ eble ĉar estas stratmuzikistoj, kiujn ni ne vidis en iuj ajn aliaj urboj (Nitta rimarkas, ke ankaŭ en Osako oni malpermesas ilin, sed kiam la polico venas, ili rapide forkuras). En Osako oni promenas pli rapide ol en Kioto, kaj ni rapide kaptiĝas en la kaoso de la osaka homfluego. Tre amuzas nin, kiam, elirante el la restoracio, ni petas preterpasanton foti nian grupon, kelkaj homoj kun ĝojo salutas nin angle, farante “V”-signon kaj dirante “Cheese” (ndlr. Angla vorto [Eo : fromaĝo] por fotiĝi ridante)! Jes, la osakanoj ja estas amikemaj kaj ŝatas amuziĝi!

Tokio kaj Jokohamo

La lasta parto de nia vojaĝo estas la Kantoo-regiono, kie troviĝas la plej grandaj urboj, Tokio kaj Jokohamo, kaj survoje oni preterpasas la monton Fuĵi. Niaj kiotaj gastigantoj — gesinjoroj Tahira — eĉ helpas al ni ŝanĝi la bileton por sidi ĉe la ĝusta flanko por vidi ĝin! Ni estas tre impresitaj, ke la konduktoroj kaj aliaj laborantoj de Ŝinkanseno portas uniformojn, kiel en aviadiloj, kaj ili riverencas ĉiam, enirante kaj forlasante la vagonon.

Niaj gastigantoj en la Kantoo-regiono estas fama Esperanto-paro — gesinjoroj Doi: Ĉieko kaj Hirokaz, ambaŭ tre aktivaj en Japana Esperanto-Instituto. De ilia bela domo en Jokohamo ni ĉiutage trajne veturas al Tokio, kiu situas ĉirkaŭ unu horon for de Jokohamo. Eĉ se mankas tempo vidi ĉiujn vidindaĵojn, kiuj abundas en Tokio kaj Jokohamo, ni spertas ion multe pli gravan por ni: babiladon kun la lokanoj, ĉar ni ĉiutage renkontiĝas kun malsamaj Esperanto-grupoj (ja Tokio havas dekon da Esperanto-kluboj)! Ni estis invititaj de tri kluboj, kaj ĉie la gastamo de ĉiuj klubanoj estas vere eksterordinara!

Jokohamo situas apud la maro, kaj mi rimarkas, ke tie malpli da homoj ol en Kioto portas sun-ombrelojn kaj oni estas pli sunbruniĝintaj ol en aliaj lokoj. Oni ĝuas la naĝadon en la varma maro, kaj la infanoj plene amuzas sin volvante sin per la amasoj da akvoplantoj kuŝantaj sur la bordo.

Nian lastan tagon en Tokio nin akompanas la junuloj de Rondo Korno. Originale ĝi estis klubo por blinduloj, sed ĝi aliiĝis por inkluzivi ĉiujn. La junuloj venigas nin al la kvartalo Haraĝuku — fama pro siaj neortodoksaj modo kaj hararanĝoj. Ĝi estas la loko, kie naskiĝis la fals-viktorinaj vestaĵoj. Ni vidas kelkajn lolitojn* kun pufaj pupecaj roboj, blondaj perukoj kaj eĉ kelkajn punkajn lolitojn: kun same pupecaj roboj kaj altegaj ŝuoj. Kaptitaj en la multkolora homamaso, ni trairas la svarmon de tiu junuleca kvartalo por atingi la trankvilecon de artistaj kafejoj kaj galerioj tuj apud ĝi. Tie ni ĝuas bongustegan malvarman kafon sur malferma teraso kaj modernajn artaĵojn.

* Lolito estas japana vestaĵara stilo, kiu aperis fine de la 1970aj kaj komence de la 1980aj jaroj. Ĝi inspiriĝas parte el la japana “kawaii”(ĉarma)-kulturo kaj parte el la nostalgieco de pasintaj epokoj, kiel la viktorina.

Nian Esperanto-plenan tokiumadon finas vizito al JEI — la fama Japana Esperanto-Instituto fondita en 1919, en la akompanado de ĝia laborema direktoro, s-ro Iŝino. Tiu bela kvin-etaĝa konstruaĵo kun belaj malhelverdaj brikoj situas en la komerca kvartalo Ŝinĝuku, kie loĝas po 17 140 personoj sur unu kvadrata kilometro, kaj kie troviĝas la plej uzata trajnstacio en la mondo. Ni vidas la “ trezorejon” de JEI: ĝian bibliotekon kun dekmilo da libroj, multaj tre raraj kaj ne troveblaj aliloke (ni vidis la eldonon de Amerika Esperantisto de 1912)!

Kiel mi fariĝis japanino

“Mia edzo estas freneza ” — tion mi notas en la notlibro pri la komenco de la sekva tago. Ankoraŭ antaŭ la vojaĝo li tre volis fari japanstilan geedzigan ceremonion — tamen, pro la ekstrema varmeco li forlasis tiun ideon, sed li ne forlasis la ideon fotiĝi en tradiciaj japanaj geedziĝaj vestaĵoj. La kosto de la vestado, ŝminkado kaj unu foto estis tute akceptebla, kaj do matene ni iris al la fotejo. Oni ŝminkas min dum preskaŭ horo, kaj vestas dum plia duonhoro: komence oni striktigas mian bruston per kaŭĉuka rubando (la brusto devas esti nerimarkebla en tradiciaj japanaj vestaĵoj), kaj poste surmetis kvar tavolojn da kimonoj, kaj plurajn zonojn kaj ornamaĵojn. Fine, oni kronas min per belega (sed ekstreme peza) peruko, kaj kiam mi finfine rigardas en la spegulo, mi vere ne plu povas rekoni min. “Vi aspektas kiel japana pupo”, diras la stilistino, kiu ŝajne mem ne atendis tian rezulton!

Mi estas tute ravita! Tamen, mi preskaŭ ne povas spiri kaj malfacile staras rekte, sub la pezeco de la peruko: mi ne povas imagi, kiel iu ajn povas travivi la tradician japanan geedziĝon en ejo neklimatizita? Kiel poste rakontis al ni s-ino Tahira, unu ŝia konatino svenis dum la geedziĝo, pro la varmeco kaj la peruko. Mi envias al Joel, kies tuta vestado daŭris nur dek minutojn, kaj mi kompatas la nobelinojn de antaŭ mil jaroj, kiuj devis porti 12 tavolojn da kimonoj, kaj same gejŝojn kaj majkojn (la lernantajn gejŝojn), kiuj malgraŭ la peruka suferado, devis ankaŭ muziki kaj danci! Mi esperas, ke oni rapide faros tiun unu foton, por kiu mi devas tiom suferi — sed oni faras centon! Mia kapo doloregas. Finfine, oni forprenas la perukon — jen venas fino de la torturoj. Sed ne! Jen komenciĝas la vera torturo: nun ni devas elekti la foton. La foton, ĉar ĉiu aldona foto venas kun aldona kosto! Tiom suferi por nur unu foto?! Nu, kun iom da negoco, ni tamen aĉetas la plejparton de ili, eĉ se tio kostis muuulte plie ol ni planis. Nun vi komprenas, kial mia edzo estas “freneza”

Dank’ al vi

En la japana lingvo, kiam oni demandas, kiel vi fartas, oni ofte respondas “Mi fartas bone, dank’ al vi”. Ĝuste ĉi tiu esprimo tre impresis min... Preskaŭ unu jaron post nia vizito al Japanio mi ne povas ne pensi pri niaj amikoj, gastigantoj, ĉiĉeronoj kaj klubanoj, kiuj igis nian viziton tiom agrabla kaj neforgesebla. Dum la vizitoj al kelkaj kluboj oni kantis por ni belan japanan kanton, kiu nomiĝas “Ruĝlibelo”. Mi trovis ĝin en la reto kaj mi ŝatas foje reaŭskulti ĝin, mense reveni al Japanio kaj rememori la karajn vizaĝojn de ĉiuj niaj amikoj... Vere, nia restado en Japanio estis perfekta... dank’ al la japanaj esperantistoj!

**

http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego

Por ankoraŭ pli detala raporto kaj ĝia daŭrigo, serĉu ĝin en “La Riverego”, la oficiala gazeto de Esperanto-societo kebekia.