Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Monbiletoj de la mondo

laŭ sprita vidpunkto

0. Tiu el Ĉinio eble similas al tio, kion vi imagas.

  1. La homoj tie en Tajvano ŝajne amas satelittelerajn antenojn.

  2. La monbiletoj el Honkongo similas al biletoj por la spektaklo de via preferata muzikgrupo.

  3. Sed la uloj el Maŭritanio preferas aĵojn necesajn por la vivo.

  4. La ĉilia monbileto aspektas kiel tiu via onklino, kiu juĝas vin ĉar vi ne edz(in)iĝis, ne havas filojn nek domon ĉe la plaĝo...

  5. Kaj tiu sinjoro sur la urugvaja monbileto, kiu tiom malgaje aspektas?

  6. La mono el Tunizio havas eĉ simbolon de la senfino.

  7. La halucina mono el Kostariko havas fungojn kaj papilion pli grandajn ol arbo.

  8. Kaj en Makedonio la popolo vere ŝatas la sociajn retojn

  9. Ŝajne troviĝas “Pokémon” en la monbileto de la CFA-franko, uzata en dek unu landoj de la Okcidenta Afriko.

  10. Ĉu vi jam imagis mil miliardojn da dolaroj en via poŝo? En Zimbabvo, vi povas.

  11. Kion diri pri tiu sinjorino kun tia mirinda ĉapelo sur la islandaj monbiletoj?

  12. Ĉi tiu monbileto el Israelo ŝajne estis kapturne misprintita kaj oni lasis tiel.

  13. En Kartvelio tiu ĉi viro realigas la revon teni kastelon surmane.

  14. Laŭ la mono, la loĝantoj de la Cook-Insuloj estas vere sentimaj.

  15. En Seyŝeloj noktuoj kaj fiŝoj estas reliefigitaj.

  16. Same bovinoj en Sudano.

  17. La tuta mondo tre ŝatas la birdojn. Ĉu en Srilanko...

  18. En la realoj de Brazilo...

  19. En la bolivaroj de Venezuelo.

  20. En Nov-Zelando impresas la belaj koloroj.