Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mono ne odoras

Roxane ROMANN — Francio/Nederlando

De kie venas la esprimo “Mono ne odoras”? Oni trovos la respondon en la koro de Romio.

Ni estas en la jaro 68, la imperiestro Nerono tute freneziĝis kaj estis forigita de la trono fare de la generalo Galba. En tiu momento eksplodis terura posteula milito, kiu ege ŝancelis la povon. Post sep monatoj de regado, Galba estis mortigita de alia ĉefo de la militistaro — la generalo Vitellius — kiu mem estis anstataŭigita de tria generalo — Vespaziano. Iom post sia alveno al povo, li fondis novan dinastion.

Post la civilaj militoj kiuj ruinigis Romon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, Vespaziano volis restarigi la ordon. Li unue zorgis plibonigi la publikajn financojn, ĉar Nerono sukcese strebis malplenigi la ŝtatajn trezorujojn. Tiucele Vespaziano kreis novan imposton, imposton pri la urinkolektado. Ĝi ne celis privatulojn sed komercistojn, ĉar tiutempe urino estis utiligata de tinkturistoj. Ili uzis la likvon por prepari siajn ŝtofojn antaŭ la tinkturado kaj por degrasigo de lano.

La iniciato ne plaĉis al la filo de Vespaziano, Titus, kiu ne volis kolekti tiun monon pro abomeno de la urina odoro. Oni rakontas ke Vespaziano kaptis ormonerojn plenmane, etendis la manon sub la nazon de sia filo, post kio li diris: — pecunia non olet. Tio estas: Mono ne odoras.