Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mono, ĉu neŭtrala lingvo?

Guillaume Armide — Francio

La plej unuaranga kaj profunde politika civitana gesto estas tiu, per kiu ni interŝanĝas varojn kaj servojn. Tiun geston difinas la naturo de niaj rilatoj. Kaj sur tiu gesto baziĝas la ekonomio kaj la tuta funkcimaniero de iu socio. Nu, ni ĉiuj konstatas, ke pli kaj pli da interŝanĝoj en la mondo uzas la ilon nomatan mono. Ĉu tiu ilo neŭtrale servas nin? Ĉu ni sufiĉe bone konas la peranton al kiu ni konfidas la cirkuladon de niaj valoraĵoj?

Parto 1 - De kie, kien?

“Permesu, ke mi eldonu kaj regu la monon de iu nacio kaj mi ne zorgas pri tiu, kiu skribas la leĝojn.”

Mayer Amschel Rothschild

Du fabeloj pri la apero de mono

1. Mia pelto kontraŭ via spelto

La plej kutiman rakonton pri mono vi parkere konas. Pratempe la simplamensaj homoj interŝanĝadis varojn kaj servojn rekte. “Mia spelto kontraŭ via pelto”. Tio nomiĝas laŭ la Esperanta Vikipedio “natura interŝanĝo”. Iam ili komprenis, ke estus multe pli facile interŝanĝi kontraŭ ajna ŝajnvaloraĵo, ĉar ne ĉiam eblas trovi la homon, kiu deziras tion, kion mi povas doni, kaj havas la aferon, kiun mi volas ricevi. Komence oni uzis konkojn. Poste oni komprenis, ke pli indas uzi ian maloftaĵon ĉar tro da homoj kapablas facile trovi konkojn en la naturo. Oni do decidis uzi valoran metalon kiel oro. Notu, ke oni do kvalifikas ĝin valora nur pro ĝia malofteco. Poste oni komprenis, ke estus malpli peze lasi la oron en kofroj kaj uzi paperojn, sur kiuj oni skribas la kvanton da oro, kiun ili reprezentas. Fine, oni komprenis, ke estus eĉ pli facile rompi tiun matematikan kongruecon inter la skribaĵo kaj la orkvanto posedata: sufiĉas fidi la skribaĵon! Laŭ tiu rakonto, mono estas oportunaĵo utila por plifaciligi la interŝanĝojn kaj ĝia malofteco garantias ĝian funkciadon.

2. Ĉiu provizas ĉiun

Laŭ Tolstoj, en la verko L’argent et le travail [Mono kaj laboro], neniam ekzistis komunumoj en kiuj oni interŝanĝis varojn. En la unuaj komunumoj oni simple donacis. Ne ekzistis tiu nepreco ricevi ion kontraŭ tio, kion oni donis aŭ faris. Ekzistis nur la silenta kaj evidenta interkonsento ke “ĉiu provizas ĉiun”. Kaj tio funkciis tiom bone, ke neniu rimarkis bezonon de ilo kiel mono. Kaj iam venis iu imperiisto por alpreni vian teritorion al sia imperio. Subite, vi devis pagi lukotizon (nomatan tributo) por rajti loĝi ĉe vi. Por pagi ĝin, la imperiisto akceptis malsamajn varojn sed pli kaj pli postulis interalie aŭ nur monon. Kaj se via komunumo tute ne uzis monon, ĝi subite ekhavis ŝuldon, devis labori por krei la postulatan monon kaj uzi la valuton de la imperio en sia ĉiutaga funkcimaniero. Ekde tiam, ni neniam ĉesis uzi la valuton de iu institucio ĝenerale konsistanta el centra banko kaj ŝtato. Laŭ tiu rakonto mono estas enŝuldigo utila al iu aŭtoritato por sklavigi la popolon.

Kio estas mono kaj kiu kreas ĝin?

La greka filozofo Aristotelo, en la kvara jarcento a.k., difinis la monon laŭ la jenaj tri funkcioj:

  1. Interŝanĝilo: ĝi ebligas pli facile interŝanĝi varojn kaj servojn inter ni ĉar ĝi estas interŝanĝebla kontraŭ io ajn.

  2. Mezurilo: ĝi ebligas aldifini valoron al ĉio, kaj tiel ĝi ebligas kompari, adicii, subtrahi...

  3. Konservilo: ĝi ebligas konservi la valoron de io por uzi ĝin poste.

Tiuj tri funkcioj ankoraŭ plej ofte validas nun. Tamen ekzistas monsistemoj, kiuj flankelasas unu aŭ du el tiuj tri funkcioj. Kaj ĝenerale la mono plenumas pliajn rolojn ol tiuj tri. En nia kutima monsistemo, ekzemple, ni povas konstati ke la mono ankaŭ utilas kiel:

Nuntempe la plej uzata mono havas du formojn: materian (moneroj, biletoj) kaj skriban (ciferoj aperantaj en niaj bankokontoj, sur ĉekoj...), kiuj dispartiĝas jene:

La du ĉefaj monformoj en la mondo:

10% materia

90% skriba

Tamen se ni konsideras, ke la materia parto de la mono fakte aperas el la materiigo de skriba mono, ni vidas, ke baze la ĉiomo de la mono estas skriba. Dum iu periodo, tiuj skribaĵoj kongruis kun iu kvanto de oro en la ŝtataj kasoj. Tiu periodo finiĝis antaŭlonge. Mono havas nun neniun fizikan ekziston. Ĝi estas nur socia konvencio konkretigita per komputilaj datenoj. Antaŭe la demando estis: “Kiu stampas la monon?”. Nuntempe, ni povas demandi: “Kiu skribas la monon?” aŭ: “Kiu entajpas la ciferojn?”. Kaj la respondo estas: la bankoj.

Kiam iu iras al banko por pruntepreni monon por aĉeti domon, tiu diras al la bankisto: “Mi multe laboros por repagi vin”. Se la rakonto kred-itas de la bankisto, la bankokonton kredit-as la bankisto. Estas ne hazardo: kredito kaj kredi havas la saman etimologion. Do la bankisto entajpas la petitan monsumon en la komputilo. Tiu monsumo necese devenas de alia konto, ĉu ne? Se ĝi aperas ĉi tie, ĝi nepre devas esti malaperinta aliloke, ĉu ne? Nu... fakte ne! Ĝi estas kreita el nenio. La fonto de tiu mono estas la nura promeso, la engaĝiĝo de la kliento malaperigi iom post iom tiun skribitan nombron per la fruktoj de sia penado. Tiel mono kreiĝas. Tio signifas, ke ĉiu cendo, kiun vi povas havi enmane estas ies ŝuldo. Ĝi estas kapitalo ankoraŭ ne repagita de ies laborado plus la interezoj.

Rilate al tiu temo, menciindas la libro de David Graeber: Ŝuldo: La unuaj 5 000 jaroj (Debt: the first 5000 years). Furorlibro en Usono kaj Britujo, ĝi estas konsiderata kiel ekigilo de la movado Occupy Wall Street en Novjorko. Ĝi demontras ke la kredit-sistemo antaŭas la kreon de mono, kaj ke la ŝuldo ĉiam strukturis nian ekonomion kaj niajn sociajn rilatojn.

La CFA-Franko

En 1939, Francujo kreas la Frankan zonon en Afriko (la Franko estas la eksa franca monunuo). La celo estas, ke la krudmaterialoj restu plej malaltprezaj. En 1945, Francujo estigas la CFA-Frankon, t. e. le Franc des Colonies Françaises d’Afrique [la Franko de la francaj kolonioj de Afriko]. En 1958, tiu valuto ŝanĝas sian nomon al Franc de la Communauté Française d’Afrique [Franko de la franca Komunumo de Afriko]. Notu, ke la inicialoj plu estas CFA. En 1960 la kolonioj akiras sian sendependecon sed la CFA-Franko restas. Por la ekskolonioj de okcidenta Afriko, ĝi iĝas la Franc de la Communauté Financière Africaine [Franko de la Afrika Financa Komunumo], kiu daŭre mallongiĝas al CFA. Kaj por la ekskolonioj de centra Afriko la valuto iĝas la Franc de la Coopération Fininancière en Afrique centrale [Franko de la Financa Kunlaborantaro de Centra Afriko], konservante la inicialojn CFA.

Tiuj valutoj estas rekte konektitaj al la Eŭro ĉar Francujo decidis en 1999, ke 1€ ekvivalentu al 656 CFA-Frankoj, sendepende de ĉia ekonomia kunteksto. Tio signifas, ke la CFA-Franko evoluas ne laŭ la Afrika sed laŭ la Eŭropa ekonomia kunteksto. Ĝi do estas forta valuto kaj pro tio estas pli profite importi varojn el landoj kun malforta valuto (kiel Ĉinujo) ol mem produkti ilin surloke. En tiuj 14 landoj la monaj decidoj ĉiam estas farataj subrigarde de Parizo. Cetere, la biletoj kaj moneroj estas stampitaj en Francujo.

Ekster la ĉefurboj en tiuj afrikaj landoj la homoj ne povas uzi tiel fortan monunuon. Do ili ne havas bankokonton kaj neniu formala mono cirkulas tie. Tamen la CFA-Francko persistas nur danke al la laboro de tiuj terkultivistoj, kiuj produktas la kotonon, la kakaon kaj la kafon konsistigantajn la plejparton de la eksportado. Kaj ili ricevas neniun kompenson forme de sano, edukado aŭ kredito por entreprenoj.

La Togolanda makroekonomiisto Kako Nubukpo batalas por ke tiuj landoj eliĝu el tio, kion li nomas volonta sklaveco. Li kunverkis libron “Eligi Afrikon el mona sklaveco: Kiu profitas de la CFA-Franko?” [Sortir l’Afrique de la servitude monétaire, à qui profite le Franc-CFA?]

Spekulacio

Spekulacio estas kvazaŭ monludo konsistanta el la veto pri la evoluo de la prezoj. Se vi aĉetas pomon hodiaŭ kontraŭ unu Stelo kaj se tiu pomo morgaŭ valoros du Stelojn, vi povos revendi ĝin. Tiel vi estos konservinta unu Stelon kaj gajninta duan. Se vi bone atentis la logikon de la afero, vi nun demandos: “Al kio utilas ke mi gajnis unu Stelon, konsiderante, ke nun per tiuj du Steloj kiujn mi havas, mi daŭre povas aĉeti nur unu pomon?!” Bona rimarko! Do vi nun preĝu por ke postmorgaŭ la prezo de la pomoj malaltiĝu kaj vi tiam povu aĉeti pli da pomoj per la sama sumo. Dumatende mi rekomendas, ke vi trinku urtikan supon, ĝi estas senpaga kaj tre bonsaniga laŭdire! Kial gravas paroli pri spekulacio? Tial:

Utiligado de mono en la mondo:

2% por interŝanĝi varojn kaj servojn

98% por spekulacii

Videble nia nuntempa ekonomio estas giganta kazino en kiu malgrandega parto de la mono utilas al la tiel nomata “reala ekonomio”, tio estas la produktado, la disdonado, la interŝanĝado kaj la konsumado de varoj kaj servoj.

Resume, ĉu pro sia deveno (ŝuldo) aŭ pro sia celo (spekulacio) nia nuntempa mono estas administrata malpli por favori egalecan dispartigon de riĉaĵoj ol por amuzi monludemulojn kaj pliriĉigi bankistojn. En tia mondo okazas kaj plu okazos financaj krizoj, kiuj spertigas grandajn malfacilaĵojn al la plej malriĉaj el ni, kvankam la naturaj riĉofontoj kaj la homa laboremo neniam ŝanĝiĝas kaj amplekse sufiĉas por ke ĉiuj ricevu decan pecon de la kuko.

Valuto kiel lingvo!

Ĉu estas problemo, ke la bankoj, t. e. privataj entreprenoj, eldonas, regas monon kaj ludas per ĝi por amasigi riĉaĵojn malprofite al multaj homoj kaj al la bonfarto de la planedo? Laŭ mi, en si mem, tute ne estas problemo. Bankistoj amuziĝu laŭplaĉe! La problemo aperas, kiam ni preskaŭ ĉiuj uzas preskaŭ nur la bankan monon. Se morgaŭ ni ĉiuj iras al nia banko por elpreni nian tutan monon kaj fermi niajn bankokontojn, ĉiuj problemoj de la mondo estas subite solvitaj! Tiu aserto estas ne science pruvita, sed ĝi estas tre pripensiga, ĉu ne? Ĉiuokaze estas tiel, ke kiam ni uzas bankan monon, ni donas al la bankoj grandan povon. Valuto estas kiel lingvo: Multaj el ni ne scias, ke ni rajtas krei novan kaj elekti tiun, kiu plej taŭgas. Multaj el ni ne scias, ke la valuto, kiun ni uzas, konsistigas la plej grandan parton de nia civitana povo.

Mono havas nun neniun fizikan ekziston. Ĝi estas nur socia konvencio konkretigita per komputilaj datenoj