Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Pli-ol-unu-monata intensa esperantumado en Francio

Alveninte la 24an de aprilo al Strasburgo, Francio, mi jam sciis ke mi havos multon por rakonti pri mia iom pli-ol-unu-monata restado en Francio. Ne nur ĉar mi havos la eblon tre diverse kaj intense esperantumi dum tiu tempo, renkontiĝante kun multegaj homoj — sed ankaŭ ĉar mi ekkonos multajn tre malsimilajn pensmanierojn rilate al Esperanto, kaj la kontrastoj spertitaj en mallonga tempo igos mian cerbon pli intense pensi kaj ideumi. Do, eble vi scivolemas kion mi faris.

Reprezentado de TEJO

Unue, inter la 24a kaj la 28a de aprilo kun Rogier Huurman mi reprezentis TEJO-on ĉe kunveno de diversaj eŭropaj junularaj neregistaraj organizoj kaj naciaj konsilioj. Tiaj eventoj estas gravaj por TEJO pro pluraj kialoj: kompreneble gravas partopreni kaj helpi bonajn iniciatojn, kiel tiu ĉi de AEGEE por krei varbkampanjon por junularaj rajtoj, sed aliflanke estas tre utile lerni de aliaj organizoj por povi uzi la konojn ene de TEJO kaj laste, sed eble plej grave, por krei kontaktojn.

Koncerto de KAJ okaze de la Ĵaz-tago de Unesko

Post la intensaj tagoj en Strasburgo mi alvenis al Parizo, kie la 30an de aprilo, okaze de la Ĵaz-tago de Unesko, ni povis ĝui la brilan multlingvan koncerton de la esperantista grupo KAJ en plen-plena kafejo. Mi sopiras ke okazu ĵaz-tago ne nur ĉiujare sed prefere ĉiumonate por ke ni povu pli ofte ĝui tian koncerton.

IFEF-UFE kongreso

Post la belegaj tagoj en Parizo kun la bonetosaj parizaj esperantistoj mi havis la bonŝancon partopreni la IFEF-UFE kongreson. Mi uzas la vorton “bonŝanco” ne nur ĉar pro la bonega organizado mi sentis min kvazaŭ dorlotata dum la kongreso, sed ankaŭ ĉar pro la kunorganizado mi havis la eblon sperti kiel aspektas la fervojista mondo, kaj partopreni tre altnivelajn kaj interesajn fakajn prelegojn, kiujn mi alikaze maltrafintus ĉar mi ja ne estas fervojisto. Por iom ekscii kia estis la kongreso krom spekti fotojn oni povas ekzemple aŭskulti elsendojn de Muzaiko ĉe muzaiko.info/programeroj/listo-de-la-programeroj kaj tie skribante en la serĉilon: “IFEF-UFE”.

Rondovojaĝo en Bretonio

Do en ege bona etoso komenciĝis la lasta parto de mia esperantumado en Francio, kiu estas rondovojaĝo en la fama regiono Bretonio. Kial mi raportas pri tio en tiu ĉi artikolo? Ĉar dum tiaj ebloj oni restas 2-3 tagojn en ĉiuj lokoj, kaj prelegas en Esperanto-kluboj kaj/aŭ en lernejoj, babilas kun la lokaj esperantistoj kaj donas intervjuojn al ĵurnalistoj. Krom la evidenta utileco de informado pri Esperanto, ankaŭ la lokaj kluboj multe profitas, samkiel estas unika sperto por la vojaĝanto, do ĉi-foje por mi. Mi tre ŝatus se pli da esperantistoj ekhavus tiajn spertojn, do se vi interesiĝas pri la ideo (por partopreni aŭ okazigi ilin), bonvolu skribi al veronika.poor@tejo.org. Pro manko de spaco mi ne povas raporti pri ĉiuj lokoj, kie senescepte mi travivis interesegajn momentojn, sed mi tamen parolu pri du spertoj certe gravegaj por la junulara movado en Bretonio: en Lannion mi havis la eblon babili kun inĝenierstudentoj kiuj elektis Esperanton kiel duan fremdlingvon, sed antaŭ tio, en Montfort-sur-Meu mi spektis mojosegan teatraĵon en Esperanto verkitan kaj prezentitan de ĉefe TEJO-aĝuloj.

Kaj mi ankoraŭ ne finis aventuri... Do multajn salutojn al vi, karaj legantoj el la belega kaj gastama Bretonio!

POÓR Veronika

(En aparta loko indus skribi ion tian kiel:)

“Kompreneble, kion mi raportas, ne estas kaj ne povus esti merito de nur unu homo - pli ol cent esperantistoj ludis gravan rolon por ke tio okazu.”