Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Morto ne estingas ĉion

Marina naskiĝas en Padova, Italio, 1966; edukita kiel denaska esperantistino. Kiam trijara: febro, flaviĝo de la haŭto; diagnozo: atrezio (manko de truo) de la hepataj duktoj, ŝajne jam ekde la naskiĝo, kvankam tio ne montriĝis antaŭe. La galo restas en la hepato, de kie ĝi estas forlavata de la sango, kiu ĝin cirkuligas tra la korpo. Konsultado ĉe famaj specialistoj: neniu solvo. Unua operacio: nesukcesa, la galdukto ne estas rekonstruebla; vivo laŭ alternaj ondoj de preskaŭa normaleco, sed ĉiam kun flava vizaĝo (kio kreas malfacilojn ĉe akceptiĝo en lernejoj kaj amikaj rondoj) kaj kun detempaltempa irrevenado de hospitaloj en Italio, Svislando, Britio. Dekkvin-jara: ŝia patrino mortas pro kancero, la situacio plimalboniĝas; la patro plu tenas sola la situacion kun du pli malgrandaj fratoj intertempe naskiĝintaj. Deksep-jara: dua operacio, same sensukcesa, la galo plu restas en la hepato, produktante cirozon pli kaj pli korodan de la histoj. Dekok-jara: flugo al Usono por hepatotransplanto, tiam praktikata nur tie. Unua transplanto: nova hepato rifuzita de la organismo. Dua transplanto, ŝajne sukcesa; reveno hejmen, sed preskaŭ tuja infektiĝo. Enhospitaliĝo en Aŭstrio, kie oni sekvas tiajn pacientojn: rapidega plimalboniĝo, haŭto flava ĝis malhelo, akcepto en la fakon de intensa terapio. Je la 4-a de oktobro 1986 la lasta kuracista raporto diras: “la koro haltis, kaj estis restartigita du fojojn; la tria halto estis neinversigebla”.

Kio restas de ĉio tio? La grandioza helpo kaj solidaro fare de la kunlernantoj, de la doktoroj, de la tuta civitanaro stimulita de kampanjo en la ĵurnaloj, de la studentoj kaj gekolegoj de la patro kaj de la patrino; restas ŝia nomo ĉe stipendio en ŝia liceo kaj ĉe fondaĵo ĉe la padova hospitalo, kie nun ĉiujare estas farataj pluraj hepatotransplantoj kun altprocenta sukceso kaj kiu ĉiujare memorigas ŝin per sporta trofeo; restas la konstato, ke morto ne estingas ĉion, sed el ĝi povas renaskiĝi vivo pere de transplanto de organoj, restas la kampanjo, kiu kuraĝigas al antaŭmorta decido pri transplanto de la propraj organoj, por ne doni al la geparencoj la respondecon pri decido en tiom doloraj momentoj. El ridetanta foto sur tombeja slabo restas la danka memoro pri Marina, kiu instruis al ni kiel suferi kaj kiel vivi, neniam rezignante pri espero.

Kun amo, Paĉjo