Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Respondis:
Albert Stalin T. Garrido
Prezidanto, UP Esperanto-Societo
Komitatano A (Filipinoj), TEJO
Komisiito pri Landa Agado (Azio), TEJO
Dum ĉi tiu eldono de la Movada Rubriko, ni intervjuis la nunan prezidanton de UP-Esperas (Unibersidad ng Pilipinas - Universitato de Filipinoj) , Albert Stalin. Celante la diskonigon de esperantaj junulaj agadoj, ĉirkaŭ la mondo, vi trovos en la suba teksto la ĉefajn karakterojn kaj agojn de Esperanta organizo el Azio. Ĝuu la legadon!
Ĉu vi povas prezenti resume la Organizon?
UP Esperanto-Societo, mallonge konata kiel “UP Esperas”, estas la esperantista klubo de la Universitato de Filipinoj, la ĉefa publika universitato de la lando. Ĝi estis fondita je la 26a de julio en la urbo Quezon en Manila, okaze de la Esperanto-Tago. Ĝi estas la unua studenta Esperanto-klubo fondita en la lando, kaj ĝis nun la sola. Nuntempe, ĝi havas 21 membrojn kaj estas oficiale agnoskita de la universitato.
Pri alekstera agado, danke al la laboro de ĝiaj aktivuloj, la lingvo iĝas iom post iom pli vaste konata inter universitataj studentoj. Ni kutime aktivas pere de sociaj retejoj, sed ni foje okazigis publikajn eventojn. Interalie, la klubo organizis specialan seminarion en oktobro 2018 pri la personaj kaj sociaj utiloj de Esperanto, kaj en marto 2019 pri enkonduko al artefaritaj lingvoj.
Frue en aprilo, UP Esperas okazigis specialan “Esperanto-Semajnon”, kun la temo “Ekflori en diverseco.” Kadre de la festo, okazis serio de aktivaĵoj: 1) ekspozicio, la lingvo, la organizo, kaj lingva diverseco, 2) kvizo pri lingvoj, kaj fine 3) unutaga publika enkonduka Esperanto-kurso.
Interalie, ni fieras ankaŭ pri tio, ke frue en 2019, ĝi ankaŭ komencis elsendi esperantlingvajn podkastojn, unuafoje en la historio de la filipina movado. Ni esperas, ke ni baldaŭ povos aldoni pli da elsendoj por disvastigi al la esperantista komunumo, kion la klubo ĝis nun atingis kaj iom pli prezenti nian landon kaj ĝian kulturon.
Kiom grava estas tiu E-organizo por la Esperanta junularo en Filipinoj? (kiuj estas ĝiaj ĉefaj roloj, atingoj kaj celoj)
Laŭ ni, la fondiĝo de tiu klubo en la ĉefa ŝtata universitato, interalie, estas grava paŝo, per kiu la esperantista movado antaŭenpuŝas sin al novaj horizontoj.
La Universitato de Filipinoj mem havas ĉirkaŭ 20 000 studentojn, kiuj devenas de diversaj fakoj kaj havas multajn interesojn. La universitato fieras pri si mem kiel la bastiono de akademia libereco, en kiu oni rajtas libere praktiki kaj disvastigi siajn interesojn, lertojn, kaj kredojn. Ni pensas, ke inter tiuj miloj da studentoj oni povas relative pli facile trovi junulojn, kiujn interesos la unika ideo kaj la personaj kaj sociaj utiloj de Esperanto, kaj sin eventuale dediĉos por agadi por la disvastigo de la lingvo. Kaj ĉar temas pri unu el la plej prestiĝaj universitatoj en la lando, ni povas pli-malpli certigi, ke membroj en si mem estas en diversaj lertoj kompetentaj. Tamen, kompreneble, ni ankoraŭ devas multon fari por disvastigi la lingvon al pli granda publiko kaj daŭre pligrandigi nian klubon.
Kompreneble, la modelo de loka Esperanta klubo estas bona, ĉar en multaj aspektoj ĝi estas pli facile gvidebla ol landa organizo. Ene de klasĉambroj aŭ aliaj taŭgaj ejoj povas okazi regule lecionoj, asembleoj aŭ eĉ ordinaraj rendevuoj kiuj ebligas daŭran interagadon, sanan interŝanĝadon de pensoj kaj opinioj, kaj plifortiĝon de amikecoj cele al pli forta kunlaboro.
Ni ankaŭ kredas, ke la fondiĝo de tiu ĉi klubo inspiros al aliaj junaj esperantistoj eventuale organizi siajn proprajn Esperanto-klubojn aŭ studgrupojn ĉe siaj respektivaj universitatoj. Kvankam ĝis nun neniu alia faris tion, ni esperas ke, kiam ni estos stabiligintaj nian organizon, tiam ni mem iniciatos por helpi aliajn samideanojn organizi kaj plimultigi similajn klubojn en aliaj edukaj institucioj.
Fine, ni ankaŭ esperas, ke, kiam ĉiu membro estos diplomiĝinta, ili daŭrigos sian intereson kaj agadon poresperantan aŭ peresperantan sur la landa kaj la internacia niveloj kiel pli kompetentaj junaj esperantistoj, sub la gvido de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj eventuale de UEA/TEJO.
Kiuj estas la ĉefaj defioj trovataj de vi, en Azio, rilate al Esperantaj agadoj? (Ĉu vi havas bonan kvanton da alliĝintoj?, ĉu la organizo havas bonan kontakton kun TEJO kaj aliaj esperantaj organizoj ĉirkaŭ la mondo? Se ne, kio mankas por atingi tion?)
De la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, okazis la 37-a Komuna Seminario de Orientaziaj Esperantistoj (KS) en Da Nang, Vjetnamio. Interalie menciindas, ke en KS partoprenis kvar filipinaj esperantistoj, rekorde plej granda delegacio ĝis nun. Krom Vjetnamio kaj Filipinoj, en la evento partoprenis homoj ankaŭ de Tajlando, Ĉinio, Sud-koreio, Japanio, Irano, Hispanio, Singapuro, Rusio kaj Kongo. Estis averaĝe malgranda partoprenantaro kompare kun la multe pli granda Azia Esperanto-Kongreso kiu okazis ĝuste antaŭe en la sama urbo. Tie, kiel la nova komisiito pri landa agado en Azio de TEJO, mi havis la oportunojn aŭskulti la raportojn de landaj reprezentantoj kaj krome mem paroli kun ili.
La ĉefaj defioj kiujn alfrontas junulara esperantista movado en Azio, estas mikso de internaj kaj eksteraj faktoroj. Gvidantoj de landaj movadoj samopinias ke interalie multaj junuloj, aŭ universitatanoj aŭ junaj profesiuloj, kutime la celgrupo de la junulara movado kaj supozeble la plej kompetentaj por gvidi ĝin, emas unuavice koncentriĝi pri siaj studfakoj aŭ laboroj, lasante preskaŭ neniom da tempo por “flankaj aferoj” — tiaj, kia multaj konsideras Esperanton, ĉar ĝi ne enspezigas monon. Aliflanke, multaj novuloj komencas lerni la lingvon danke al popularaj retejoj kaj aplikaĵoj, sed trovas sin en sakstrato malsukcesante trovi organizojn aŭ aktivaĵojn por praktiki siajn konojn, kaj eventuale rezignas. Junuloj estas aktivaj pri tio kaj tio, kaj multe da aferoj dividas la junulajn tempon kaj atenton, ĉu laboro aŭ studoj, ĉu aliaj movadoj kaj intereskampoj. Inter ĉiuj tiuj aferoj, Esperanto devas daŭre pruvi sian meriton je aparta atento, aŭ alie ĝi estus flankenpuŝita kaj forgesita.
Pro la samaj kialoj menciitaj supre membronombroj ŝrumpas interalie en progesintaj ekonomioj kiel Japanio kaj Sud-koreio. Iliaj ĝeneralaj movadoj pozitive progresas, sed la junulara ne nepre same bone iras. En Filipinoj oni suferas de la samaj kialoj, sed feliĉe iomete kreskas la movado pro aktivulaj klopodoj. Kun la ĉina movado daŭre apenaŭ ekzistas kontakto pro la interreta blokado kontraŭ sociaj retejoj fare de la registaro. En Nepalo kaj Pakistano la nuntempa stato estas neklara. Plej rapida kaj videbla lastatempa kresko apartenas al Indonezio, kiun sekvas Tajlando kaj Vjetnamio. Ĝenerale, kompare kun pli riĉaj maljunuloj en Azio, eksterlanda vojaĝo por junuloj ĝenerale ne facile haveblas, do oportunoj por partopreni en internaciaj aranĝoj ne tiom abundas. Multaj organizoj sin sentas izolitaj de la cetero de Esperantujo. En Eŭropo, interregistaraj instancoj ligitaj al Eŭropa Unio havebligas financan kaj alispecan subtenojn al junularaj organizoj, sed en Azio ne ekzistas simila instanco sur la kontinenta nivelo. Foje landaj E-organizoj eĉ ne havas sufiĉe en la kaso por financi sin.
La diskutoj kaj esplorado kiun mi faris, helpis al mi verki 78-paĝan diplomlaboraĵon, titolitan “Analizo pri la Geografiaj kaj Sociaj Aspektoj de la Lernado kaj Uzado de Esperanto kaj la Disvolviĝo de Esperanto-Movado en Azio”, kiu prezentas pli da problemoj de la azia esperantista movado. Bedaŭrinde, nuntempe ĝi haveblas nur en la angla lingvo.
Kiun faritaĵon vi povas prezenti al ni kiun vi konsideras suckesa kaj sekvinda ekzemplo?
Verŝajne, unuavice menciindas la Kunveno de Sudorientazia Junularo (KUŜEJO), kiu unuafoje okazis en Tajlando de la 27-a ĝis la 29-a de aprilo, 2018. La eventon sukcese organizis Esperanto-klubo en Bangkok, malgraŭ relative malgranda laŭ nombro. La okazigo de la kunveno interalie markis la plifortiĝon kaj integriĝon de la Esperanto-movado en Sudorienta Azio.
Bonan ekzemplon montris ankaŭ la indonezia Esperanto-movado, kiu sukcese okazigis la unuan kaj la duan Trilanda Esperanto-Kongreso (Indonezio, Aŭstralio, kaj Novzelando) en 2016 kaj 2018, danke al la helpo de multaj junuloj, kiuj kvankam ankoraŭ ne bone regas la lingvon, kuraĝe volontulis. Ilin helpas membroj de Fakta Bahasa, tutlanda komunumo de junaj lingvolernantoj, kiu havas Esperanton kiel unu el siaj lingvofakoj. Fakte, inter ĝiaj gvidantoj estas aktiva junulara E-movadano.
Fine, mi ŝatus mencii la modelon de UP Esperas, per kiu ĝi varbas membrojn. La klubo havas modelon, per kiu ĝi varbas novulojn kaj aktive trejnas ilin por iĝi kompetentaj membroj. La Universitato de Filipinoj havas unikan kulturon, laŭ kiu studentaj organizoj varbas novulojn, sed varbitoj ne tuj fariĝas plenrajtaj membroj -- sed unue traspertas “kandidatiĝan procezon” dum difinita daŭro, dum kiu ili devas plenumi kelkajn postulaĵojn, kiuj samtempe trejnas ilin kiel potencialajn membrojn. La procezo kutime daŭras 2 monatojn kaj enhavas lecionojn, specialajn diskutojn, laborkampajn taskojn, lingvoaplikajn taskojn, kaj finan ekzamenon. Tiu procezo naskas dediĉemajn membrojn kiuj komprenas la idealojn kaj celojn de la organizo antaŭ ol plene integriĝi en la membraron.
Ĉu povas paroli resume pri la agado de TEJO en Azio?
Verdire, mi opinias, ke TEJO apenaŭ havas ajnaspecan agadon specife por Azio. Komence, mi persone pensis, ke la elektiĝo de prezidanto kaj kasisto devenantaj de Azio alportos freŝan venton kaj per ilia gvido Azio altiros pli da atento, sed verŝajne tio estis simple iluzio.
Ĝenerale, aziaj junularaj organizoj ne multe sentas la subtenon de TEJO. Ni ja menciu ke feliĉe, UP Esperas sukcese ricevis iom da subvencio por financi la okazigon de la “Esperanto-Semajno” pere de Fonduso Trampolino, kaj ke Filipinoj havas sian propran reprezentanton ĉe la Komitato de TEJO samkiel kelkaj aliaj aziaj Landaj Sekcioj, sed vere, kion alian mencii? Landaj organizoj ankoraŭ plejparte laboras per siaj propraj lertoj kaj rimedoj kaj sen sufiĉe da ekstera subteno. En IJK, kiu jam de pluraj jaroj okazas ekster Azio, nur manpleno da azianoj aliĝas kaj ĉeestas. En la komitataj kunsidoj de TEJO seĝoj por aziaj komitatanoj estas malplenaj (aŭ ne estas pretigitaj seĝoj entute). Mi mem neniam partoprenis ĝin en miaj ses jaroj da aktiveco, kaj sopiras iam ĉeesti. Mi komprenas, ke nuntempe neniu azia movado taksas sin preta por gastigi IJK, tial la kongreso ankoraŭ ne revenas ĉi tien. Entute, TEJO do sentiĝas kiel tre fora afero, anstataŭ esti kun ni. Aliflanke do, mi proponas ke iam la estraranoj kaj aliaj funkciuloj de TEJO vizitu Azion por mem kontroli, kiel statas la movadoj ĉi tie. Eble nur tiam ni azianoj komencos senti ion.
Kompreneble, ne ĉiam indas kulpigi TEJO mem pri tio, ĉar tio estas unu el la ŝajne eternaj problemoj de internacia organizo kiu ne tre grandas finance kaj homrimede. Estus ĉiam malfacile trovi la ekvilibron kiam oni devas pritrakti la bezonojn de multaj direktoj. Kompreneble, pro multaj evidentaj kialoj, TEJO devas resti en Eŭropo.