Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
ZHANG Shuang - Ĉinio
La 11-an de la pasintajara oktobro, la ĉina verkisto Mo Yan ricevis la Nobel-Premion pri Literaturo 2012. De tiam, liaj libroj populariĝis tra la tuta mondo kaj diverslingvaj versioj de liaj verkoj estis urĝe eldonitaj.
Mo Yan naskiĝis en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, la 7-an de februaro 1955 kaj estas unu el la plej produktemaj ĉinaj verkistoj. 20-jara, en 1976 li aliĝis al la armeo kaj tiam li komencis verki. En la jaro 1985 li membriĝis al la Ĉina Asocio de Verkistoj kaj en 2011 li estis elektita kiel ĝia vicprezidanto.
Mo Yan verkis 11 romanojn, inter kiuj: Grandaj Mamoj kaj Larĝaj Koksoj, Vivo kaj Morto Lacigas Min, Dek Tri Paŝoj kaj La Respubliko de Vino; pli ol 20 novelojn, kiel Bovo kaj Rano; 80 mallongajn rakontojn, kiel Blanka Hundo kaj Svingilo kaj Travidebla Karoto.
Mikso de folkloro, historio kaj aktualaĵoj per fantazia realismo.
Mo Yan ricevis la premion pro uzado de fantazia realismo, kiu miksas folkloraĵojn, historion kaj aktualaĵojn. Tio precize resumas lian verkan stilon, kiu ŝajnas simpla, sed fakte estas komplika.
Parolante pri la fantazia realismo, oni pensas pri Gabriel García Márquez, kolombia verkisto, kiu same kiel Mo Yan verkis rakontojn pri la vivo en vilaĝoj, sed post detala analizo oni konstatas ke ili havas tute malsaman stilon. Cent Jaroj da Soleco, romano de Gabriel García Márquez, estas tute tragedia; sed la romano Dek Tri Paŝoj de Mo Yan estas plena de humuraĵoj. La ricevo de la Nobel-Premio signifas, ke ankaŭ la kultura progreso de Ĉinio estas certigita de la internacia socio. Laŭ Tie Ning, prezidanto de la Ĉina Asocio de Verkistoj, verkoj de Mo Yan grandigas la imagan spacon kaj la artan horizonton de la ĉina literaturo, kaj liaj rakontoj pri Ĉinio havas specialan senton de kompato.
Mo Yan pasigis sian infanecon plejparte en vilaĝo, kaj la tieaj folkloraĵoj kaj legendoj multe inspiris lin en lia verkado. Multaj rakontoj pri fantomoj kaj monstroj estis la originalaj materialoj por liaj verkoj. Esplorante ĉiam la metodon de transfomo de spaco kaj tempo en la romanon, Mo Yan kreis unikan spacon de subjektiva sento, liberan skribon kaj nekutiman traktadon.
“Mi neniam verkas por premio”
Mo Yan jam ricevis multajn premiojn en- kaj eksterlandajn, el kiuj unu el la plej grava estis la Literatura Premio Mao Dun, kiun li gajnis per la romano Rano en la jaro 2011. La romano Rano rakontis pri la spertoj de iu vilaĝa kuracistino. Per tiuj spertoj Mo Yan priskribis ĉinajn rimedojn por bridi la kreskadon de la loĝantaro. Mo Yan diris post ricevo de la premio: “Oni demandis min pri tio, kion mi skribis en la romano Rano. Mi al ili respondis, ke la romano rakontas pri homoj. La heroo de la romano estas vilaĝa kuracistino, kiu jam laboris 50 jarojn. Mi skribis pri ŝiaj emocioj, kontraŭdiroj, pento, toleremo kaj mallarĝa spirito; mi skribis pri la kontraŭo kaj unuiĝo de ŝia profesia moralo kaj pri la periodoj, en kiuj ŝi vivas. Mi skribis ŝajne pri unu persono, sed fakte temis pri grupo da homoj...”
Mo Yan diris, ke li neniam verkas por premio, tamen ĉiam strebas sin puŝi antaŭen. Liaj verkoj jam estis multe premiitaj. Ĉefe Grandaj Mamoj kaj Larĝaj Koksoj, Santala Punilo kaj Vivo kaj Morto Lacigas Min. Li ricevis ankaŭ la francan premion “Ordre des Arts kaj des Lettres” (Eo: Ordeno de artoj kaj beletro), la italan internacian premion Noninon kaj la Fukuokan premion pri azia kulturo.
Liaj verkoj estis adaptitaj al filmoj
La alia proponita verkisto, la japano Haruki Murakami skribis la libron Norvega Arbaro, kiu popularis en la tuta mondo kaj estis adaptita al filmo. Ĝis nun, jam 3 romanoj de Mo Yan estis adaptitaj al filmoj, ekzemple Ruĝa Sorgo, kiu gajnis la premion “Ora Urso” en la Berlina Internacia Filma Festivalo en la jaro 1988; Shifu: Vi Faros Ĉion por Rido, adaptita al la filmo Feliĉaj Tempoj kaj Blanka Hundo kaj Svingilo, adaptita al la filmo Nuan, kiu gajnis la plej grandan premion en la 16-a Tokia Internacia Filma Festivalo. La direktoro de la filmo Nuan diris, ke li adaptis la novelon ĉar Mo Yan bone esprimis per vortoj sian senton al la hejmlando. “Mo Yan donis liberecon al la adaptado de sia verko. Li estas tre bona verkisto”, diris la reĝisoro.