Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Nanne Kalma: “Muziko estas ĉiam interne de mi”

Rogener PAVINSKI

Nanne Kalma muzikumas jam de 40 jaroj. La frisa kantisto kaj komponisto jam partoprenis en dekoj da muzikgrupoj kaj lanĉis aliajn dekojn da albumoj en multaj lingvoj. Lia Esperanta ensemblo Kajto estas unu, se ne la plej elstara muzikgrupo en la Internacia Lingvo. Pro ĝi, esperantistoj konas lin kiel folkloran muzikiston. Kantante pri la maro, ŝipoj kaj laste eĉ pri trajnoj, li tamen komencis frue kiel rokmuzikisto en la grupo “Pugh’s Place”, fine de la 60-aj jaroj.

Kajto estis 4-persona Esperanto-muzikgrupo, kiu ekestis en Frislando, provinco en la nord-orienta parto de Nederlando en januaro 1988. De sia komenco la grupo jam koncertis en multaj landoj, ne nur por Esperanto-publiko kaj ankoraŭ kvarope eldonis kvin kompaktdiskojn: “Kajto (Flugdrako)” en 1989, “Procesio Multkolora” en 1991, “Tohuvabohuo” en 1993, “Masko” en 1999, kaj “Lokomotivo rulu nun!” de 2004.

Nanne Kalma, Ankie van der Meer, Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse, krom Kajto, antaŭe kunludis ankaŭ en la frislingvaj “Kat yn ‘t Seil” kaj “Liereliet”. Sed tiuj grupoj finiĝis kaj nuntempe Kajto estas nur duopo. Post foriro de Marita kaj Marian, Nanne kaj Ankie daŭrigas Kajton kaj lanĉis antaŭnelonge la 6an albumon de la grupo: “Duope” de 2011.

Pri Kajto kaj lia muzika kariero, Kontakto intervjuis Nanne Kalma, kiu dum la lastaj 11 jaroj (2000-2011) lanĉis 12 albumojn. Ne hazarde li diras, ke muziko ĉiam estas en lia kapo — kaj feliĉe, en ĝi ankaŭ ne mankas ideoj por la estonto.

En kiom da grupoj vi partoprenis, kaj kiom da albumoj vi registris en via kariero?

En 1965 kun kelkaj amikoj mi komencis ludi en mia unua rokbando “The Example”. Post kelkaj jaroj ni ŝanĝis la nomon al “Pugh’s Place“. La bando ekzistis ĝis 1970 kaj ni faris 2 albumojn. Fakte nur unu albumo de la bando estis eldonita oficiale kaj la alia estis viva surbendigo. Ĝi estis farita sen nia scio, ne vere kontraŭleĝe sed tamen iomete strange. De 1970 ĝis 1972 mi ludis en folk-bando “Farmers Union”, ni faris unu albumon. En 1999 aperis skatoleto kun 2 KD-oj kun ĉiuj surbendigitaj kantoj de “F U”. De 1972 ĝis 1976 mi ludis en skifla* grupo “Plok” kaj ni ne surbendigis ion. Kun ĉiuj supre menciitaj grupoj ni kantis en la angla lingvo. En 1975 mi volis kanti en la frisa lingvo kaj kun kelkaj amikoj mi komencis la grupon “Irolt”. La grupo ekzistis ĝis 1987 kaj ni faris 7 albumojn. En 1980 mi invitis Ankie partopreni en la grupo. En 1994 ĉiuj kantoj de Irolt estis eldonitaj sur 4 KD-oj en skatolo kun kantlibro. En 1985 kun aliaj amikoj ni havis projektgrupon, “De Rju nommele Hearen”, por la Frisa Kultura Festivalo. Ni faris unu albumon.

En 1986 mi komencis ludi kun Ankie kaj Marita & Marian. Komence ni uzis la nomon “De Perelaar” de la malnova grupo de M & M. Poste ni ŝanĝis la nomon al “Kat yn ‘t Seil”. Uzante la nomon “De Perelaar”, ni faris du albumojn. De pli-malpli 1986 ni ankaŭ kantis en la mar-kanta grupo “Liereliet“ kaj kiel “Kat yn ‘t Seil / Liereliet” ni faris 3 albumojn. “Liereliet” ekzistis ĝis 2002 kaj “Kat yn ‘t Seil” ĝis 2007.

Kun la projekt-grupo “De Heeren Zeventien” mi faris KD-on pri la historio de la ŝipo “Batavia” en 1990, kaj poste en 1995 ni denove surbendigis la saman projekton por nova KD, nun ankaŭ kun la membroj de “Kat yn ‘t Seil / Liereliet”. En 1987 “Kat yn ‘t Seil” elektis duan nomon por la grupo; por la Esperanto-repertuaro ni komencis uzi la nomon “Kajto”. Ankie kaj mi ankoraŭ uzas tiun nomon ĉi-momente. Mi pensas ke la lasta koncerto de Kajto-kvarope estis en 2007. Kvarope ni faris 5 KD-jn. En 1998 speciala KD estis eldonita kun kantoj de mi en diversaj lingvoj, luditaj per diversaj grupoj.

En 1999 “Kat yn ‘t Seil” faris specialan KD-on kun virĥoro, la sama ĥoro, kiu ankaŭ kantas kun ni en nia “Eŭropo Trilogio”. De pli-malpli 1999 Ankie kaj mi komencis ludi kune pli kaj pli kaj ni ankaŭ komencis surbendigi duope. De 2000 ĝis 2011 ni eldonis 12 KD-ojn: 4 en la frisa lingvo, 4 en la nederlanda, 3 en la angla kaj unu en Esperanto, uzante la nomojn “Nanne & Ankie”, “Nan’n Ankie”, “Ankie & Nanne” kaj “Kajto”. De la 90-aj jaroj ĝis nun, mi havas skiflan grupon - “Donnie Lonnie” - kun variantaj muzikistoj, kiu ludas de tempo al tempo. “Donnie Lonnie” neniam surbendigis ion sed sonas kiel “Ne permesas Panjo” sur nia “Kajto Duope”-KD.

Kial Kajto, post pli ol 20 jaroj kune kiel kvaropo, disiĝis?

Estis laŭgrada procezo. Marita kaj Marian ludis ankaŭ duope jam de la 80-aj jaroj. Ili devis vivi per muziko. Ankie kaj mi, ni instruas dum 3 tagoj semajne. Ni neniam estis tute dependaj de la koncertoj. Ankaŭ M & M volis fari alian repertuaron kiel Ankie kaj mi. Pli ol ni ili ŝatas tradiciajn kantojn kaj muzikaĵojn por dancigi la publikon. Ni prefere ŝatas fari novajn kantojn. Ni volis fari projektojn ankaŭ kiam ne estis sufiĉe da mono. Kompreneble M & M ne ĉiam povis partopreni en tiuj projektoj: multe da provludado dum longa periodo kaj malmulte da mono.

Do ankaŭ Ankie kaj mi komencis ludi kune kaj tial malpli da tempo restis por ludi kvarope. Post kelkaj jaroj, ni konstatis ke la kreskado de nia kuna repertuaro stagnas, dum la repertuaroj de kaj Nanne & Ankie kaj M & M sufiĉe kreskis. Do tiam venis la momento esti konsciaj kaj decidi ĉesigi nian kunlaboradon en “Kajto” kaj “Kat yn ‘t Seil”. Nia lasta kvaropa Kajto-koncerto kompreneble ne okazis en la sama momento de nia lasta Kat yn’t Seil-koncerto sed estis en la sama periodo.

Ĉu laŭ vi, la maloftaj koncertoj en Esperanto kontribuis por la disigo de Kajto?

Kompreneble jes. Ni ne nur kantas Esperant-lingve. Kiam ni estas invititaj fari koncertojn kun niaj aliaj repertuaroj en aliaj lingvoj, tiuj repertuaroj kreskas kaj ne la “Kajto”-repertuaro. Estas la sama por Ankie kaj mi. Jam dum kelkaj jaroj ni volis fari novan Kajto-KD-on, sed ni havis sufiĉe da aliaj projektoj. Ni atendis la ĝustan momenton. En 2010, Flo (Floreal Martorell, estro de la diskeldonejo Vinilkosmo) invitis nin por “FESTO” kaj ni ankaŭ estis invititaj por aliaj koncertoj en Francio kaj Belgio. Tiuj invitoj estis la instigaj okazoj por verki novajn kantojn por nia nova “Kajto”-repertuaro. Kaj kiam ni estis invititaj por la UK en Kopenhago, ni decidis eldoni nian novan KD-on.

Ĉu ekzistis komuna repertuaro inter Kajto kaj “Kat yn`t Seil”?

Jes, certe. Kompreneble, la instrumentaj bazoj. Kaj ĉiam en la koncertoj de “Kat yn’t Seil” ni ludis 1 aŭ 2 kantojn Esperantlingve kaj ofte en “Kajto”-koncertoj ni kantis kelkajn kantojn frise aŭ nederlandlingve.

Marita kaj Marian kuniĝis kun du aliaj muzikistoj en nova ensemblo “Kapriol’”. Ĉu vi pensis ankaŭ aliĝi al aliaj muzikistoj?

Ankie kaj mi, ni ŝategas koncerti duope. Do ĉi-momente ni ne pensas formi novan grupon. Sed por projektoj: Jes, ni povus aliĝi al aliaj muzikistoj.

Ĉu la kanzonoj el “Duope” estis ĉerpitaj el albumoj, kiujn vi registris kiel “Nanne & Ankie” en aliaj lingvoj? Kiel vi elektas vian repertuaron?

Jes, por kelkaj kantoj el “Duope” mi tradukis la tekstojn el la frisa lingvo. Antaŭe mi neniam volis traduki. Mi nur volis kanti kantojn en iliaj originalaj lingvoj. La unuan fojon, kiam mi tradukis tekston, estis antaŭ dek jaroj, kiam mi tradukis “Pupoj” en la frisan lingvon. Ankie kaj mi ĉiam ludis “Pupoj” en niaj ne-Esperantaj koncertoj kaj multaj homoj volis scii pri la kanto kaj la teksto. Do, mi tradukis ĝin kaj elektis novan Esperanto-kanton por niaj koncertoj. Nun mia sento pri tradukado estas ŝanĝita. Niaj frisa kaj Esperanta repertuaroj estas por malgranda publiko kaj tiuj publikoj ne estas la samaj. Do mi pensas ke en futuro mi pli ofte volas fari tradukojn, ankaŭ el nia propra Esperanto-repertuaro en la frisan.

Kial vi ne lanĉis “Duope” kiel “Nanne & Ankie” anstataŭ kiel “Kajto”?

“Kajto” estas nia nomo por nia Esperanto-repertuaro. Marian kaj Marita diris al ni ke la nomo estas nia kaj ili ne havas problemon se ni uzas ĝin; Ankie kaj mi decidis daŭre uzi la nomon “Kajto”. Por mi la nomo “Kajto” estas grava simbola nomo.

Ekde kiam vi kaj Ankie van der Meer estas kune? Ĉu tio helpas aŭ malhelpas la muzikan karieron?

Ni kune ludas de la jaro 1980, kiam Ankie komencis kanti en la grupo “Irolt”. Duope ni ludas pli-malpli de la jaro 1999. Ni estas geamantoj de la jaro 2002 kaj ni loĝas kune de decembro 2006. Ni ne geedziĝis, sed ni multe amas unu la alian. En nia kazo, esti kune ege helpas nian muzikan karieron.

En la komenco de la kariero, vi partoprenis en rokmuzika progresiva grupo, “Pugh’s Place”. Kiel okazis la migrado tra la muzikstiloj ĝis la etna kaj folklora muzikstilo? Ĉu vi ankoraŭ ŝatas rokmuzikon? Kian muzikon vi aŭskultas hejme?

La periodo de “PP” estis fantazia. Kompreneble, ni ludis kelkajn fojojn semajne en la tuta Nederlando. Fakte ni ludis tro multe por ne-profesia bando. Do la momento alvenis ke pro la studadoj de la band-membroj ni devis ĉesi. Post la koncertoj, mi ofte havis zumadon en miaj oreloj dum la tuta nokto. Do kiam ni ĉesis, mi sciis ke mi ne volas fari denove muzikon kun tia son-forteco. Dum festivaloj en Anglujo, mi ĉeestis koncertojn de Cat Stevens, “Fotheringay” kaj “Incredible Stringband”, kaj tiam mi sciis ke mi volas fari akustikan muzikon. En mia urbo Leeuwarden, mi renkontis kelkajn “folk”-muzikistojn kaj mi komencis ludi kun ili en la folk-bando “Farmers Union”. Mi komencis kompreni kaj ŝati tiun muzik-stilon. Kaj tio estis inspiro kaj deirpunkto por fari kantojn en nova stilo.

Mi ankoraŭ ŝatas rokmuzikon. Sed ofte mi ŝatas la energion de tiu muziko pli ol la muzikon mem. Hejme mi ne ofte aŭskultas muzikon. Mi ĉiam havas muzikon en mia kapo kaj mi sentas min ege feliĉa pro tio. Mi kantas laŭte aŭ interne dum la tuta tago. Kiam mi aŭdas alian muzikon, la muziko en mia kapo malaperas kaj plej ofte mi ne volas tion. Nur kiam mi devas fari stultajn laboretojn kiel plenigi formularojn, kiujn mi ne komprenas, ordigi, respondi al ret-mesaĝoj, serĉi miajn okulvitrojn ktp, tiam kelkfoje mi ek-funkciigas la KD-ludilon. Tiam mi aŭskultas ĉiujn stilojn de muziko kaj ofte estas muziko de artistoj, kiujn mi renkontis ĉe festivaloj aŭ aliaj koncertoj.

Ĉu vi trovas tempon por fari ion krom muziko?

De la momento kiam mi vekiĝas ĝis la momento kiam mi endormiĝas, mi kantas. Mi kantas dum la tuta tago; eĉ kiam mi instruas aŭ legas libron, diskutas aŭ manĝas. Muziko ĉiam estas interne de mi. Muziko ŝajnas ĉio por mi sed ne vere estas. Homoj kaj mia interrilato kun ili estas la plej grava afero en mia vivo. Mi konscias, kaj mi ŝategas tion, ke muziko estas mia maniero por interrilati kun aliaj homoj.

Kiuj estas la projektoj, al kiuj vi dediĉiĝas nuntempe kaj kion vi planas por la estonto?

En 2011 ni eldonis 2 albumojn kaj faris la muzikon por subĉiela teatraĵo en septembro. Nun ni devas elekti novajn projektojn el 6 aŭ eĉ 7 ideoj. Ni certe volas fari novan kant-ciklon pri la rilato inter Nov-Jorko kaj Nederlando, la periodo de Nova Nederlando kaj Nova Amsterdamo. Ni jam komencis studi la historion. Pri la aliaj projektoj, hazardo ludas rolon.

Ni volas fari novan albumon en la frisa lingvo sed ankaŭ du en la nederlanda: unu pri la Suda Maro kaj alia kun ĝeneralaj mar-kantoj. Ni ankaŭ volas finpretigi kompaktdiskon pri la haringo*. Sed se hazarde ni ricevos invitojn por Esperanto-koncertoj, ni povus decidi fari novan Esperantan albumon. Estas sufiĉe da ideoj en mia kapo. Mi ne scias ĉu mi povos realigi ilin ĉiujn, sed se ne, ne gravas.

Kunlaboris:

Ricardo Dias Almeida

Rimarkoj:

* Skiflo estas folklora muzikstilo kun influoj de ĵazo, bluso kaj kontreo.
* En la historio de Nederlando, kaj ankoraŭ nun, la haringo estis kaj estas la plej grava fiŝo.

Informoj

Retejo de Kajto:

http://www.kajto.co.nl/

Retejo de Nanne kaj Ankie:

www.nanne-ankie.nl

YouTube

http://youtu.be/NOmd69TNcjY

Intervjuo kun Ankie kaj Nanne, kun interesaj informoj, interalie pri la komenco de la grupo.

Kat yn’t Seil - De Lizere Man

http://youtu.be/qHZ1y2LJ6KE

“Post kelkaj jaroj, ni konstatis ke la kreskado de nia kuna repertuaro stagnas”

“Mi konscias, kaj mi ŝategas tion, ke muziko estas mia maniero por interrilati kun aliaj homoj.”

Ankie kaj mi decidis daŭre uzi la nomon ‘Kajto’. Por mi la nomo ‘Kajto’ estas grava simbola nomo.”