Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDO

La Napoleona Muzeo

Ariadna GARCÌA GUTIÈRREZ — Kubo

De antaŭ kelkaj monatoj mi volis verki pri la mirindaĵoj, kiujn mi ekkonis dum miaj vizitoj al tre specialaj ejoj, kiuj gardas kaj protektas nian kulturan heredaĵon, simbolon de identeco kaj nacieco. Mi parolas pri la kubaj muzeoj kaj ili graveco por Ameriko.

Ekde ĉiam la homaro bezonas havi lokojn, en kiuj iliaj posedaĵoj troviĝu kiel pruvo de la ekzisto en pasintaj tempoj aŭ kiel rimedoj por iel rakonti la historion al la nunaj generacioj. Alproprigi al si tiajn posedaĵojn en antikvaj tempoj estis valora tasko, precipe por riĉuloj, kiuj volis gajni prestiĝon ĉe la socio kaj siaj gekonatoj montrante siajn trofeojn.

En la anktiva Kubo ekzistis homoj, kiuj fieris pro siaj gravaj kolektoj akiritaj danke al kunigaj streboj tra la tuta mondo. Unu el tiuj kolektoj apartenas nun al la sola muzeo ekzistanta en Ameriko en sia ĝenro. Ĝi estas la Napoleona Muzeo, situanta en la okcidenta provinco Havano.

Ĝia enhavo plejparte devenas de la kolekto de la kuba farmisto Julio Lobo, al kiu aldoniĝis artaĵoj donacitaj, aĉetitaj de la institucio aŭ reakiritaj de la ŝtato. La internaĵoj de la domo estas ekzemplo de kombino de diversaj influoj, sed ĉefe de la empiro. Hodiaŭ la Napoleona muzeo prezentas pli ol 7 400 artaĵoj, trezoroj kiuj apartenis al Napoleono Bonaparte aŭ kiuj rilatas al lia epoko, kiel pentraĵoj, gravuraĵoj, skulptaĵoj, mebloj, vestoj, soldato-ekipaĵoj, same kiel eksterordinara kolekto de raraj kaj valoraj libroj en la angla, franca kaj hispana lingvoj.

Tiu ĉi institucio estas katalogita kiel unu el la kvin plej gravaj en la mondo, ĝiaj objektoj datiĝas de la 18ª ĝis la mezo de la 19ª jarcento. Orestes Ferrara, riĉega politikisto kaj heroo de la kuba sendependiĝo, estis la homo kiu kunigis la trezoron, kiun poste akiris la menciita Julio Lobo kaj kiu nun troviĝas en muzeo. Orestes naskiĝis en Italio, tamen fariĝis unu el la homoj plej influaj en la kreola socio de la insulo.

La nuna loko kie troviĝas la muzeo, antaŭe estis la domo de Ferrara. La Dolce Dimora (Eo: Dolĉa hejmo), kiel li nomis ĝin, havas arkitekturan stilon, kiu imitas renesancajn palacojn de la 16ª jarcento. La loĝejo estis konstruista inter la jaroj 1926 kaj 1929 kaj fondita kiel muzeo la 1an de decembro 1961.

Viziti la Napoleonan muzeon estas propono, ke vi aprezu la kombinon de eleganteco kaj tradicio, kiun ĝi gardas. Same pri ĝia centra ĝardeno, kiu estas inter la plej belaj kaj agrablaj vidindaĵoj de la ĉefurbo Havano.