Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NIA PLANEDO

La 5-an de aprilo premiere aperis ĉe Netflix la originala dokumenta serio Nia Planedo (Our Planet). De la samaj kreintoj de la fama serio Planedo Tero, la programo montros neniam antaŭe faritajn registraĵojn pri la besta sovaĝa vivo kaj kiel la kutimoj de moderna civilizacio negative influas iliajn habitatojn.

La projekto estis en produktado dum kvar jaroj, kun registradoj en dekoj da landoj kun la helpo de 600-homa teamo. Ĉi tiuj belaj rakontoj pri la natura diverseco kaj konservado estas rakontitaj de la fama figuro de la naturalisto Sir David Attenborough.

Dividita en ok partojn, la dokumenta serio esploras malsamajn habitatojn ĉirkaŭ la mondo. En la unua epizodo, ekzemple, la programo pritraktas la brazilan pluvarbaron kaj la norvegan insularon Svalbard, montrante, ke ambaŭ estas konektitaj kaj estas esencaj por ke la vivo prosperu sur la planedo.