Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eksa redaktoro de TEJO Tutmonde Nicola Ruggiero: Mi estas anarĥiista verdulo kaj epikurano

TT: Nicola, unue mi dankas al vi por via ĝisnuna laboro. Kiel vi taksas vian redaktoradon de TT?

NR: Ĝi estis la plej malbona de la lastaj dek jaroj. Bedaŭrinde dum mia redaktorado mi mem havis personajn malfacilaĵojn, kiuj aldoniĝis al la kutimaj problemoj de la revuo: manko de kontribuaĵoj, ofta miskvalito de kelkaj artikoloj, tro hazarda kompilado de la tuto, ktp. Do ankaŭ kompili simplan numeron foje montriĝis montgrimpado dum neĝa ŝtormo.

Tamen certe ekzistas io, pri kio vi fieras.

Miaj etaj atingoj tamen konsistis je la serĉado kaj trovado de kontribuaĵoj ekstereŭropaj, pri tio mi jes ja fieretas.

Ĉu vi ekhavis geamikojn danke al via redaktorado de TT?

Mi certe kontaktis nekonatojn, kiuj kontribuis ne nur artikole; foje ja okazis ret-babiladoj kun ili kaj tio naskis interesajn diskutojn pro malsamaj vidpunktoj kulturaj.

Do tamen via redaktorado estis riĉiga!

Samkiel ĉiuj homaj spertoj, ja eblas trovi la riĉigan flankon de la afero. :-)

Kiu redaktora laboro estis por vi la plej malfacila (kaj kiu estis male ege facila)?

Sendube, plej malfacile estis trovi freŝajn artikolojn kiuj ankaŭ post monatoj montriĝu plu freŝaj kaj aktualaj... Mi ja ofte fiaskis en tio. Ege facile ja estis trovi iom banalajn artikolojn pri kunsidoj de E-klubo en vilaĝo de Foralando, sed ilin mi provis ignori. :-)

Sed ili plenigus lokon. :-)

Jes, sed la tasko ne estas iamaniere plenigi, estas TAŬGE plenigi la revuon!

Do plia argumento, ke vi ne estis malbona redaktoro. Vi pensis pri kvalito.

Mi ja estis malbona redaktoro, ĉar ofte mi ne sukcesis kvalitigi la revuon kaj oftege ĝi aperis terure malfrue.

Kiuj estis viaj revoj kaj imagoj, kiam vi redaktoriĝis?

Mi volis plibonigi la grafikan aspekton, igi ĝin iom pli moderna, uzi taŭgajn fotojn, mi revis pri konstantaj kontribuaĵoj ekstereŭropaj. Mi esperis ankaŭ, ke tra la revuo iuj stimuliĝus por proponi modernigadon de TEJO, kiu multflanke ja estas moderna organizo sed je aliaj flankoj stagnas (mi pensas kaj pri membrokvanto kaj pri agadoj). La aktivuloj ĉirkaŭ TEJO estas eksterordinaraj homoj, tre energiaj kaj fortaj. Sed ili tamen, laŭ mi, bezonas novan strukturon sine de TEJO mem; oni devus, ekzemple, laborigi la komitatanojn!

Pri kio vi avertas min kiel novan redaktoron? :-)

Vi devas laborigi la komitatanojn kaj “ĝeni” ilin ofte. :-) Ofte demandu ilin pri la lastaj novaĵoj en propra landa sekcio kaj el frazo konstruu tutan paragrafon kaj, surbaze de ĝi, artikolon. Ne atendu, ke aliaj sendu artikolojn, vi mem serĉu kaj verku.

Kiun ĵurnalistan stilon vi ŝatas plej multe?

Mi ŝatas intervjui la homojn, verki raportojn pri eventoj, recenzi librojn aŭ KDjn. Legantoj ja ŝatas legi intervjuojn, se ili kapablas (a) naski konstruajn diskutojn, (b) forigi dubojn, (c) stimuli partoprenadon en agado. Kompreneble tuta numero da intervjuoj estus tre peza, oni devas iom alternigi intervjuojn kaj pli prozajn artikolojn. Multaj homoj tamen ne ŝatas esti intervjuataj. Ofte temas pri tre modestaj homoj, kiuj laboregas senĉese kaj malgrandigas la monton, kiun ili ĵus grimpis; tasko de la redaktoro estas vidi laŭ oportuna lumo la tuton!

Kion vi male ne ŝatas, sed devis fari?

Mi ofte malŝatis aperigi burokratajn aŭ pufvortajn artikolojn, kiuj diris multegon sed rakontis nenion.

Vi estis la lasta redaktoro de TT kiel memstara bulteno. Ĉu ĝia nuna formo kiel TEJO-movadaĵoj plaĉas al vi?

Jes, ĉar tiel oni ja povas koncentriĝi pli ĉirkaŭ la kvalito ol la kvanto.

Nun iom pri vi — vi ŝatas verkadon. Pri kio vi verkis lastatempe?

Lastatempe mi verkis kelkajn poemojn sufiĉe strangajn, eĉ laŭ mia propra stilo, kaj de temp’ al tempo mi provas verki prozaĵojn, kiuj temas pri simplaj priskriboj de la realo kiu ĉirkaŭas min.

Kiam vi eldonos plian libron?

Kiam mi estos skribinta sufiĉon por eldoni libron. :-) Nuntempe mi havas manplenon da poemoj, kaj tio ja ne sufiĉas.

Kion vi bezonas por verki?

Tempon kaj klarmensecon.

Vi estas italo loĝanta en Islando. Ĉu vi ne malvarmas? :-)

Ne, tute ne! :-)

Ĉu vi planas resti tie por ĉiam?

Ne, sed nun mi ŝatas resti ĉi tie.

Kie vi volas loĝi?

Mia revo estas loĝi en Berlino. :-) Ĉiam, kiam mi estis en tiu urbego, ĝi ravis kaj revigis min.

Do venas eble la plej disvastiĝinta demando inter esperantistoj: Kiel vi esperantistiĝis? ;-)

Mi esperantistiĝis, kiam mi estis infano (ĉirkaŭ 11-jara) kaj en infanlibro mi trovis priskribon pri Esperanto, kun vortareto kaj gramatiko. Mi interesiĝis, legis, lernis, amis. :-)

Kial vi estas esperantisto? Ĉu vi kredas je fina venko aŭ vi simple volas amikiĝi kun homoj en diversaj landoj?

Mi ne kredas je la fina venko, sed mi ja esperas pri ĝi. :-) Kompreneble mi ŝatus, ke pli da homoj lernu kaj uzu Esperanton. Mi mem ŝatas amikiĝi kaj babili kun homoj, kiuj havas malsamajn vidpunktojn.

Kion donis al vi Esperanto?

Ĝi plene riĉigis mian vivon, kulture kaj anime.

Kiu estas via viv-filozofio?

Mi estas anarĥiista verdulo kaj epikurano.

Kiuj estas la esprimoj pri tio? :-)

Nu, slogane? “Nul ŝtatoj, nul poluo, nul malfeliĉo!”

Kaj la lasta demando: Italoj ŝatas kuiri — diru al ni iun receptaĵon.

Mi povas rakonti kion mi planas manĝi ĉi vespere. :-)

Lento-supo

100gr da lentoj (“ripozigu” ilin en akvo dum almenaŭ du horoj)

1 malgranda cepo

1 bulbero de ajlo

olivoleo

1 celerio

1 karoto

1-2 laŭrfolioj

Haketi ĉiujn ingrediencojn (escepte de la lentoj kaj laŭrfolioj) kaj friteti en granda poto dum ĉirkaŭ 10 minutoj. En aparta poto pretigu ĉirkaŭ unu litron da varma akvo (simpla akvo aŭ buljono, elektu vi). Kiam la ingrediencoj estos pretaj (ili devas iom moliĝi) aldonu la lentojn, la laŭrfoliojn kaj la varman akvon, kirlu iomete kaj lasu ĝin boletadi. Ĝi bezonos ĉirkaŭ 1 horon kaj duonon por pretiĝi. Intertempe, gustumu kaj laŭplaĉe aldonu salon kaj pipron. (Aldono: kiam ĝi pretas, prenu aparte unu trionon, miksu ĝin ĝis kremigo kaj aldonu al la lentoj, la supo iĝos malpli likva kaj iom pli interesa). Mi mem ŝatas aldoni ion pikan ĝuste je la fino kaj manĝi la supon kun bona branpano. :-)

Bonan apetiton!

Elkoran dankegon! Ne nur por la receptaĵo, sed ankaŭ por la tuta intervjuo!

Dankon al vi. :-)