Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NKD

Pastaĵa “religia” kapvesto por aŭstra ŝoforo

Aŭstria ateisto gajnis la rajton fotiĝi kun kribrilo surkape kiel “religia kapvesto” por la ŝofor-permesilo.

En 2008, la aŭstro Niko Alm, mem-proklamita ateisto, legis dekreton ke sur oficialaj fotoj, kiel tiu de la ŝofor-permesilo, homoj rajtas aperi kun kapvesto nur se pro religiaj kialoj. Niko deklaris sian apartenon al la Eklezio de Fluganta Spageti-Monstro, kies membroj nomas sin pastofaranoj, kaj informis la aŭtoritatojn ke surkapa pastaĵa kribrileto estas postulata por la kredantoj.

La FSM-Eklezio estis kreita en 2005 kiel protesto kontraŭ la intenco de la Eduko-administrejo de la ŝtato Kansaso, en Usono, enkonduki la teorion de la “inteligenta planado” alternative al la teorio de evoluo kaj natura selekto, en la lecionojn de biologio. La fondinto, Bobby Henderson, asertas ke la ideo ke la mondo estis kreita far la Fluganta Spageti-Monstro, estas same valida kiel la “inteligenta planado”, kaj postulas ke tiu ĉi teorio ricevu la saman statuson en klasĉambroj. Tamen, la retejo de la Eklezio informas ke “la sola dogmo de la FSM-Eklezio konsistas en malakcepto de dogmo”.

En la sama spirito, la intenco de Niko Alm estis ironie atentigi pri serioza afero, responde al la oficiala permeso de religiaj kapvestoj sur fotoj. La aŭstraj aŭtoritatoj, ricevinte la ne-kutiman peton, postulis medicinan ateston por certiĝi ĉu Niko estas “psiĥologie taŭga” por stiri aŭtomobilon. Post unu jaro, tamen, venis la oficiala aprobo kaj la ŝofor-permesilo, kun foto de Niko portanta tian neortodoksan kapveston, kia kribrileto, estis pretigita. La venonta paŝo laŭ Niko estus pledi ke Aŭstrio oficiale rekonu pastofarismon kiel religion.

Tradukis: Sergeo Tyrin, laŭ novaĵagentejoj.