Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Malbonŝanca sorto, tiu de junulo kiu esperantistiĝis en Danio. Estas eble la sola negativaĵo de tio loĝi ĉi tie; ĉar, en ĉi tiu belega lando, ĉio ridetas al loĝanto. Se oni petas de la enmigrintoj opinion pri la lando, ilia respondo estas preskaŭ ĉiam la sama: ke la vivo estas nezorgiga, la homoj ridetas al vi en la stratoj, la aero estas pura.

Tamen, koncerne la situacion de la Esperanta junularo, la situacio nuna tute ne bonas. En V por venĝo, “Anglio superas”; ĉi tie, la angla superas, tiom kiom en preskaŭ neniu alia lando en la mondo. Ĉiuj ĝin parolas bone kaj sen peno, precipe la lastaj generacioj; klare, ne la plej favora situacio por ke junuloj interesiĝu pri Esperanto.

Ne estis ĉiam tiel, kompreneble; mi parolas nur pri la nuna situacio, la nura kiun mi konas rekte. Estis dirite al mi de esperantistoj pli longatempaj ke ne multe da jaroj antaŭe DEJO (Dana Esperanta Junulara Organizo) havis kelkajn anojn, sed bedaŭrinde ili maljuniĝis, sen ke samtempe aliaj esperantiĝis. Do, eble la aktivuloj ne senhavas por trajtoj apartaj de la lando, sed simple por malbonŝanco; ĉiaokaze, nune la anoj de la DEJO povas esti nombrataj sur la fingroj de unu mano, laŭvorte. De tiuj, ĉiuj krom unu loĝas en la ĉefurbo Kopenhago.

Tamen al la lando ne mankas junaj esperantistoj. Estas ekzemple plenkreskaj esperantistoj kun gefiloj, kaj ĉi tiuj jam parolas la internacian. Krome, mi ekkonis, dum iu ludema renkontiĝo, iujn aliajn Esperanto-parolantojn; ili tamen ne eniras en la DEJO. Kial ili devus? Nenio tie okazas.

Estas, finfine, aliaj kiuj studis Esperanton solaj, per la reto kaj danke al amiko esperantisto.

Se ĉi ĉiuj ekrenkontiĝus, ni jam havus ian organizon. Ni devas do komenci kontakti unu la alian.

Poste kiam ion mojosan ni starigos, certe aliuloj interesiĝos kaj esperantistiĝos.

La tubero estas tial doni al ili kialon por renkontiĝo, ion de la Esperanto-movado kion ne eblas frandi kiam sola. Ekzemple, organizi en Danio junularan renkontiĝon: en la organizo de tia estonta evento kuŝas, mia-opinie, la solvo. Kaj estas jam tia evento, kiu altiras ankaŭ multajn junajn esperantistajn eksterlandanojn: la Roskilde-Festivalo, inter la plej malnovaj kaj grandaj festivaloj muzikaj en la mondo. Dum multaj jaroj la dana junularo havis sian budon por gastigi aliajn esperantistojn, kaj ĝi ankoraŭ okazas — sed ne pro DEJO. Do, ni havas ĉi tie ŝancon por organizi ion similan, gastigi eksterlandanojn, altiri aliajn junulojn. La sekvonta okazos komence de julio 2015 post sufiĉe da tempo por ke DEJO restariĝu, eĉ se eta.

Alia afero kiun ni povos fari: kutimas ke la junularoj de najbaraj landoj organizas eventojn kune. Estas, ekzemple eventoj faritaj de la germanoj kaj francoj. Ni danoj havas du flankojn kien rigardi por trovi najbarojn. Se suden, ni havas germanojn kaj polojn, kiuj havas sufiĉe fortajn organizaĵojn; ni povos helpi ilin por la venontaj eventoj. Se norden, ni havas eĉ pli interesan situacion, ĉar ia skandinavia junulara Esperanta renkontiĝo aŭ evento, laŭ mia scio, ankoraŭ ne ekzistas, do indus provi ekigi ion en ĉi tiu regiono eŭropa.

Ĉi ĉio estas nur paroladoj kaj revoj, sed ni certe provos komenci ion. Ni ne havas iun ajn etan ideon kiel organizi landan sekcion, ĉar ni esperantistiĝis solaj, kiam la sekcio jam estis mortanta, do neniu lernigis nin. TEJO povos tial helpi nin per instruado, kiel starigi sekcion, kaj, kompreneble, per partopreno en la estontaj eventoj kiujn ni espereble faros. Pri ili, ni tenos vin informitaj.