Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEZIO

Nokto

Evgenij GEORGIEV — Kazaĥio

Surdigas ĉi silka silento,
Sur urbon falas obskur’.
En nokta sufoka arĝento
La lumoj konkuras en kur’.

Ludante, facile altrudas
Mallumon stela vual’.
Sitelon de Tero tratruas
Ĉiela ĉerpil’ je fatal’.

Kaj labirintoj de l’ stratoj
Ascendas obskuren sen help’,
Al la monumentoj kun datoj
Perdataj en kirloj de l’ temp’.

Leviĝas la polvo de l’ ombroj
Pro blovoj de ĉi nokta sent’;
Makabre tenebras la formoj
De ajno sub luna krescent’.