Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nova estrara teamo elektita!

Marcionilo Vasconcelos

Dum la lasta IJK, kiu okazis en Slovakio, oni elektis la novan estraran teamon de TEJO por la jaro 2019-2020. Tiu nova estraro aperas surscenejen kun defioj kaj bonaj perspektivoj por la junulara movado. La nunaj estraraj teamanoj prenas taskon kiu de antaŭ kelkaj monatoj estis trafita de kelkaj problemoj, kiel akuzo de ne-aktivado, farita de kelkaj homoj, rapida teama ŝanĝiĝo kiu povus videbligi seninteresiĝon de la homoj pri tiu estraro.

Almenaŭ tiun duan problemon ni jam povas konsideri kiel solvitan, ĉar dum la intervjuo kiun partoprenis la elektotoj dum la komitata kunsido de TEJO dum la IJK, kaj kiu videbliĝis rete, oni povis konstati la entuziasmon, inteligentajn kaj boncelajn respondojn diritajn de la homoj kiuj estis demanditaj.

Menciindas ankaŭ la fakto ke tiu nova teamo enhavas grandan kvanton da virinoj, kiu asignas por nia komunumo aspekton inkludan rilate al genro, same kiel rilate al loko, ĉar ĝi enhavas membrojn el ĉiuj kontinentoj.

Sube vi vidas la ĵus elektitajn teamanojn, kiuj dum unu jaro estos respondecaj por la venontaj agoj de nia organizo!