Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Natalja POLIKAŜINA - Rusio
Amuza historio pri mia 5-jara filino Polina:
- Kiu estos nia hejmbesto? Eblas kato aŭ hundo. Nur tigron ni ne havos. (kun grava mieno) Ja ni ne estas besto-instruistoj, ni estas programistoj! Do, kiu besto finfine ekloĝis en nia hejmo? Feliĉe, ne tigro!
Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis ĉiujn bestojn kaj tre forte deziris, ke iu ajn loĝu ĉe ni. Nia patrino estis tre severa, sed ni, infanoj, estis persistaj. Nia-hejme en diferenca tempo loĝis tri papagoj, testudo, erinaco, lacerto, kato kaj hundo.
Nun mi mem estas severa patrino. Sed mia filino obstinas same kiel mi.
Ŝi ŝategas ĉiujn bestojn de la tuta mondo: de blatoj kaj araneoj ĝis krokodiloj kaj serpentoj. Sed araneoj ne plaĉas al mi, kaj mi tute ne volas, ke ili loĝu en nia hejmo. Ni ankaŭ multe laboras kaj ŝatas vojaĝi, pro tio ni ne povas havi hejmbestojn, por kiuj necesas komplika prizorgo.
Tiel ĉe ni aperis kobajo. En la rusa (ankaŭ en la pola, kiel mi eksciis de mia pola amiko), kobajo nomiĝas “mara porketo” (морская свинка - marskaja svinka). Tio estas stranga afero, ĉar kobajoj tute ne estas maraj bestoj kaj ne estas porkoj. Ilin oni nomas “maraj” pro tio, ke oni alportis ĉi tiujn bestetojn de trans la maro (el Peruo) kaj tia nomo signifis “bizaraj, ekzotaj”.
Nian kobajon ni nomas Orfeo. Nun la filino Polina tre interesiĝis pri mitoj de la Antikva Grekio kaj ŝi proponis nomi lin Heraklo aŭ Apolono. Sed mi decidis, ke tio estus troe. Finfine ni decidis nomi lin Orfeo honore al la legenda kantisto, ĉar ĉi tiu komika besteto faras diversajn amuzajn sonojn: li fajfas, pepas kaj ronronas.
mieno: esprima aspekto de la vizaĝo
persisti: energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo
severa: rigide regula
obstini: sekvi nur iun opinion aŭ decidon, ne lasante sin konvinki de aliaj
blatoj: rapidkuraj kaj ĉiomanĝaj insektoj, kiuj ofte vivas en kuirejoj
bizara: stranga, ŝajne absurde, nekohere aŭ neharmonie impresa
ekzota: interesa, surpriza pro fremdeco kaj deveno el tre malproksima lando
legenda: tiu, kiu apartenas al malnova rakonto, en kiu intermiksiĝas historio kaj fabelo
komika: ridiga, amuza
fajfi: estigi akutan sonon
pepi: estigi mallaŭtajn ripetatajn krietojn (de besto)
ronroni: mallaŭte, ripete brui kiel kontenta kato