Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Nutrado kaj malsato

Felipe de Oliveira Queiroz - BRAZILO

La fakto ke multe da homoj en malriĉaj landoj — inter ili Brazilo — suferas pro malsatoj tute ne estas novaĵo. La libro “Geografio de la malsato” [Geografia da Fome, portugale], verkita de la brazila kuracisto kaj geografiisto Josué de Castro [Ĵozue de Kastro] kaj publikigita en la jaro 1946, bone priskribas la malsaton en Brazilo. Tiu faro donis al li internacian aŭtoritatecon rilate al la procezo pri malsato kaj nutrado: eĉ ĉar tuj poste, en 1951, li publikigis la libron “Geopolitiko de la malsato” [Geopolítica da Fome, portugale], per kiu li priparolis la malsaton laŭ la kontinentoj (escepte de Oceanio). Temas do, pri inspiraj provoj solvi la problemon de la malsato tutmonde.

La homa malsato estas problemo tiel malnova, kiel la homa ekzisto mem. Se la pasintajn homgeneraciojn bezonis batali kontraŭ infektojn, vundojn, grandajn bestojn kaj akrajn veterojn, antaŭ ol ĉio estis necese nutriĝi. Do, sen manĝaĵo ne eblas vivi.

Laŭ Josué de Castro, en la riĉaj landoj la pasintuloj ŝajne preferis ne paroli pri la malsato, kvankam tra la Historio estis tempoj sendube plenaj je tiu serioza problemo. Pri tio, mi diru ke ekzistis du sentoj: La unua, ke de kelkaj malbonaĵoj — inter tiuj la malsato — ne eblas al ni fuĝi; la dua, ke la socia malegaleco estas natura afero ĉe la homaro, do oni ne bedaŭru (tial oni ne parolu) pri la malsato. Tamen, jam delonge oni ne povas plu elteni tiun sintenon, ĉar la kialoj de la malsato ne estas plu kaŝitaj; tute male, nuntempe oni jam bone konas tion, kio konsistigas la nutrad-bezonojn: nur eroj de kelkaj substancoj en la ĉiutaga manĝado povas difini ĉu oni sufiĉe manĝas aŭ ne.

La rezulto de tiu malkovro montris al ni ke la vorto “malsato” sola ne sufiĉas al la vortaro: tiu vorto taŭgas por esprimi nur malsufiĉan manĝo-kvanton. Tamen, oni ne estas minacata nur kiam la kvanto de manĝaĵo estas malmulta, sed precipe kiam la kvalito de la manĝaĵo estas malbona. Pro la manko de kvalito, iu ajn povas facile malsaniĝi pro la neĉeesto de nutreroj kaj/aŭ troa kvanto de specifaj substancoj. Tial, en la plejparto de la landoj ekzistas nutraĵ-tabeloj, kiuj akompanas ĉiujn industriajn manĝaĵojn. Pro la graveco de la kvalito — kaj ne nur de la kvanto — de la manĝajo, Josué de Castro kreis la terminon “relativa malsato” rilate al la kvalito, dum la “absoluta malsato” rilatas al la kvanto.

La malsato, ĉu monda, ĉu en specifaj lokoj, montriĝas per pluraj sociaj mankoj, kiuj influas ekde la nutradsituacio ĝis la biologiaj kaj demografiaj kondiĉoj. Kelkaj konsekvencoj estas la duminfaneca aŭ frua morto, la malkapablo al la laboro, la tuberkulozo, la manko de fero en la sango, blindiĝo pro manko de la vitamino A kaj aliaj malsanoj, kiuj estas fundamente ligitaj kun malbona nutrado. La aŭtoro mem asertas: “La kialo de la malsato estas la socia malegaleco, kaj tute ne rilatas al la nesufiĉa kvanto de manĝaĵo en la mondo”. Survoje al ĉi tiu konkludo, la procezoj de koloniado kaj ekonomia dependo estas rekte ligitaj al la ĉeesto aŭ ne de mizero kaj malriĉeco, aŭ simple: ĉu oni bone manĝas aŭ ne.

La venko kontraŭ la malsato estas — bedaŭrinde ankoraŭ — giganta defio al la nuna kaj estontaj generacioj. Ĉu oni ne gapas al tio ke en la 21-a jarcento, kiam eblas al ni havi teknologion, kiu multobligas la produktadon de manĝaĵoj, ekzistas personoj, kiuj malsatas? Kaj fine, ĉu eblas pensi pri “fina venko” en ĉi tiu tro konkurema socio, en kiu oni ankoraŭ malsatas kaj ne kapablas lerni ion ajn, des malpli idiomon?

Jen tikla temo esplorinda, kiu ne nur estas malnova sed ankaŭ supervivas ĉe ni ĝis nun.

Estas strange, ke malmultaj homoj pretas esplori pri tiu temo. Oni almenaŭ povas diri ke, feliĉe, la libro “Geografio de la malsato” estas tradukita al 25 lingvoj. Ĉu ne alvenis la tempo ĝin traduki en Esperanton?