Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Odo al Samarkando Unuigas la Mondon

Anatoli Ionesov - Uzbekio

Jam dum multaj jarcentoj, la 2750-jara urbo Samarkando estas fonto de inspiro por poetoj, verkistoj, muzikistoj, pentristoj ktp. Ne hazarde la urbo estas listigita kiel vojkruciĝo de kulturoj en la Registro de Monda Heredaĵo de UNESKO. Ĉi tie kunvenadis karavanoj, popoloj, kulturoj kaj religioj. La plej konata urbo de Uzbekio inspiris ankaŭ la konatan rusan poetinon Irina Aleksejeva, kiu verkis en la rusa lingvo la poemon Odo al Samarkando, kiun ŝi donacis al la Muzeo de Paco kaj Solidaro, kies aktivuloj cirkuligis la Odon kadre de sia internacia projekto “Samarkandiana”. La poezia himno al la antikva urbo ekhavis impresan vivon: la poemo flugis ĉirkaŭ la mondon kaj estis tradukita al multaj lingvoj.

Post trijara intensa laboro naskiĝis la multlingva libro “Odo al Samarkando” publikigita de la eldonejo de la revuo “Junost” (Juneco) en Moskvo. Tiu ĉi poemlibro prezentas 71 tradukojn en 62 lingvoj, inkluzive de po du versioj de diversaj aŭtoroj en naŭ lingvoj. En la projekto partoprenis 70 poetoj kaj tradukistoj el 50 landoj.

La libro-lanĉa ceremonio, kun la internaciaj gastoj kaj salutoj senditaj de diverslandaj tradukistoj, okazis en El Merosi, Teatro de la Historia Kostumo en Samarkando. La volumeto enhavas ankaŭ la enkondukan artikolon “Samarkandiana: Unuigante la Mondon tra Kulturo”, la eseon “Mi Kantas Vin, ho, Samarkand!”, mallongajn biografiojn kaj fotojn de la rusa poetino kaj tradukistoj, plus kelkajn enmetitajn paĝojn kun koloraj fotoj de la “Romo de la Oriento”. Same estas inkluzivita mallonga resumo en la angla, germana, franca, itala, uzbeka kaj Esperanto. La internacia lingvo Esperanto ludis gravan rolon en tiu ĉi unika, interkultura projekto kiel lingvo-peranto kaj kultura ponto.

La tradukado de la teksto en malsamajn lingvojn reflektas neimiteblajn poeziajn nuancojn, akcentojn kaj intonaciojn de la sama temo, sed en malsamaj lingvoj kaj kun malsamaj artaj opcioj. La aŭtoroj de la projekto celis praktike kontribui al la Internacia Jardeko de UN (2013-2022) por la Proksimigo de Kulturoj.

La libro-prezenta ceremonio komenciĝis per la enkondukaj vortoj de la prezidanto de la Samarkanda Regiona Filio de la Rusa Kultura Centro de Uzbekio, s-ro Jurij M. Ognev. Irina Aleksejeva varme gratulis la publikon okaze de la Tago de la Urbo kaj rakontis kiel naskiĝis ŝia poemo “Odo al Samarkando”: “Mi pensas, ke ĉiu persono vizitinta Uzbekion, jam neniam forgesos tiun ĉi landon, ĝi allogos kaj per bonkoreco al la gasto, kaj per la aromo de la loka platpano, kaj per malvarmetaj kanaletoj, kaj per pendantaj vinber-grapoloj, trapenetritaj de malavara suno. Al ĉiu gasto en Uzbekio estas kara io aparta, kaŝita en la rezervita areo de la koro. Por mi, tio estas Samarkando. Ĝi aperis en mia vivo en 2006 kiel enkorpigo de la senkonscia revo pri la Antikva Urbo, kiu subite fariĝis realaĵo... Memorante Samarkandon, admirante ĝian belecon, mi varme pensas pri ĝiaj loĝantoj kaj tutkore mi deziras al la popolo de Uzbekio, al ĉiuj miaj amikoj en Samarkando, al ĉiuj poetoj kiuj afable kontribuis siajn tradukojn por ĉi tiu libro, al ĉiuj niaj legantoj kaj al ĉiuj homoj sur la Tero - bonon kaj pacon!... La vesperon, kiam mi verkis la Odon al Samarkando, mi probable neniam forgesos...”.

Post kiam ŝi recitis la Odon en la rusa originalo, la lokaj poetoj Olkor Damin, Numon Mahmudov, Saida Kajumova kaj Bahodir Habibov prezentis siajn tradukojn en la uzbeka, taĝika kaj persa lingvoj.

Ĉar aliaj tradukistoj ne povis ĉeesti, iliaj tradukoj estis laŭtlegitaj de estimataj gastoj. Profesoro Ma Cuiling (Ĉinio) inspirplene deklamis la Odon en la ĉina, Susanna Harutjunjan en la armena, Ulĵon Melikova en la korea, Julietta Araratjan en la japana, Parviz Karimzoda en la azerbajĝana, Kristina Ajrapetova en la hispana, Amriddin Ŝoimov en la germana, Bahodir Habibov en tri lingvoj — la angla, franca kaj araba, kaj fine Anatoli Ionesov en Esperanto.

Irina Aleksejeva tiam legis siajn novajn poemojn honorante la landojn kaj urbojn, kie loĝas la tradukistoj. La moskva gastino parolis pri sia krea laboro, aktualaj projektoj, respondis demandojn de la aŭskultantaro kaj disdonis aŭtografojn. Sekvis la impresa prezentaĵo de artistoj de El Merosi, Teatro de la Historia Kostumo, brile demonstrantaj la elĉerpaĵojn el sia histori-arta spektaklo “La Momentoj de Eterneco”.

Alparolante la publikon, s-ino Rita Z. Mahmudova, gvidantino de la Samarkanda Urba Fako pri Kulturaj Aferoj kaj Sporto, kaj Profesoro Jusuf N. Abdullajev, scienca gvidanto de El Merosi - Teatro de Historia Kostumo, esprimis aprezon al la aŭtorino, tradukistoj, kaj organizantoj de la transkultura projekto, citante ĝin kiel kontribuon al interkompreniĝo, amikeco kaj kunlaboro inter diversaj landoj kaj popoloj.

Menciindas, ke la nov-aperinta libro “Odo al Samarkando” ĵus eniris “La Libron de Rekordoj de Rusio” kiel “La poemo, tradukita al la plej granda nombro da lingvoj, publikigita en unu presita eldono”. La apero de la libro plenumas unu el la celoj de la projekto “Samarkandiana”. La organizantoj esperas daŭrigi la projekton per novaj eldonoj kaj pli multaj tradukoj, invitante ideojn por kunlaboro.

La projekto [foto de la libro]

La unua prova eldono de “Odo al Samarkando” (formato A5, 92 paĝoj plus 8 krompaĝoj kun koloraj ilustraĵoj) aperis en Moskvo 500-ekzemplere. Ĉar tiu ĉi transkultura projekto estas 100-procente volontula, la poetino Irina Aleksejeva decidis ne vendi la libron, sed donaci ĝin al la tradukintoj, bibliotekoj, kulturaj institucioj, ĵurnalistoj ktp.

La interkultura projekto daŭris preskau tri jarojn. Por “internaciigi” la Odon, nature, unuavice mi ekpensis pri ĝia poezia Esperanto-traduko, kiun, laŭ mia peto, faris (eksa E-taŝkentano kaj nuna apudmoskvano) Vladimir Masalkin. Fakte, ĝuste dank’ al tiu ĉi E-traduko, komenciĝis la vojaĝo de la poemo sur la terglobo. Mi ankaŭ preparis kompletan laŭvortan E-tradukon de la poemo kaj koncizan glosaron (klarigojn pri nialokaj terminoj menciataj en la teksto). Verdire, komence mi esperis realigi la projekton nur helpe de E-komunumo — do sole pere de Esperanto. Tiucele mi turnis min al multaj diverslandaj esperantistoj kaj E-asocioj kun la peto helpi trovi kompetentajn tradukontojn. Grandparte tio sukcesis kaj ankau desur la paĝoj de Kontakto mi refoje volus kore danki ĉiujn reeĥintojn kaj helpintojn.

Sed, Esperantuje mi sukcesis ne ĉiam kaj ne ĉie. Tial mi decidis samtempe ekagi ankaŭ ekster la movado, preparante kaj dissendante la kompletan laŭvortan anglalingvan tradukon de la Odo kaj glosaron por engaĝigi (en la projekton) alilandajn poetojn kaj tradukistojn. Tiurilate min ofte asistis neesperantistaj amikoj de nia Pacmuzeo. Rezulte, la E-movadanojn tre bone kompletigis ekstermovadaj profesiuloj kaj fakuloj. Sume, el inter 70 tradukintoj, trideko estas E-parolantoj kaj ĝuste Esperanto donis la ĉefan impulson al disvolvo de tiu ĉi projekto, kio estas plurfoje menciita en la libro.

Mi tamen konsideras la publikigitan libron prova eldono, kiun espereble iam sekvos pli solida versio kun pli da lingvoj kaj pli da tradukoj.

Anatoli Ionesov

La poetino [foto de la poeto]

Irina Aleksejeva - poeto, eseisto, membro de la Moskva Verkista Unio. Verkis la unuan poemon en 1988. Laboris kiel redaktoro de la literatura revuo Junost (Juneco), ŝi estis fondinto kaj ĉef-redaktoro de la muzik-literatura revuo “Ljudi i pesni” (Homoj kaj Kantoj), la gvida redaktoro de la revuoj “Za sem’ju peĉatjami” kaj “Marka”. Ŝi aperigis multajn poemojn, artikolojn kaj eseojn en diversaj revuoj kaj ĵurnaloj, verkis dek librojn, inkluzive sep poemarojn. Por la kreaj atingoj en ĵurnalismo kaj literaturo, Irina Aleksejeva estis distingita per diversaj premioj. Je ŝiaj verso, komponistoj verkis ĉirkaŭ 100 kantojn, multaj el ili estis registritaj en KD-albumoj. Ŝi regule okazigas poeziajn recitalojn, literatur-muzikajn koncertojn kaj renkontojn kun legantoj en diversaj urboj de Rusio kaj eksterlande. Ŝia nova poemo “Omaĝo al Ahmadulina” estis publikigita en la 20-a eldono de la jara poezia antologio, eldonita en Usono (2013). Laŭ la konata rusia literatura kritikisto Lev Anninskij, Irina Aleksejeva apartenas al la plej eminentaj reprezentantoj de la rusa virina poezio de la fino de la 20-a jarcento.

Opinioj pri la verko

“Tiu tradukaro ŝajnas esti mirinda libro! Mi volas transdoni al la poetino Irina Aleksejeva miajn plej varmajn elkorajn salutojn okaze de la multlingva eĥigo de ŝia belsona kaj revoveka poemo kaj mian grandan dankon pro la invito al partopreno en tiu ĉi ekscita poezia aventuro. Longe vivu Samarkando!” — Linus Ganman, Svedio/Estonio.

“Mi ĝojas, ke tiu multlingva laboro venas al sia brila finrezulto, kaj mi dankas la homojn, kiuj puŝis la ideon antaŭen. Mi vizitis Samarkandon antaŭ kelkaj jaroj kaj retrovas ĝian etoson en “Odo al Samarkando”. Laŭ mia scio Irina Aleksejeva ne aparte rilatas kun Samarkando, sed havis la saman “ŝokon”, kiam ŝi malkovris la trezorojn de tiu mirinda urbo, kiu retrovas sian historian belecon. Mi bondeziras sukceson al la lanĉo de tiu libro, kaj kiel esperantisto ĝojas, ke aperas multaj lingvoj ĉar ankaŭ lingvo-diverseco estas trezoro de nia homa heredaĵo”. — Renée Triolle, Francio.

“La mirinda, antikva urbo Samarkando dum la jarcentoj altiris kaj ĝis nun ĉiam altiras la atenton, admiron kaj respekton de la tuta mondo. La glora urbo, estante sur la “vojo de la silko”, sur la ĉefa komerca vojo kunliginta Ĉinujon kun Eŭropo, estis ĉiam pas- kaj renkont-punkto de diversaj nacioj, civilizacioj, religioj. Tio montras kiom genia estis la decido, ke la belega poemo de Irina Aleksejeva Odo al Samarkando estu tradukita en dekojn da lingvoj. Al la bela kaj grava laboro mi oferis nur ŝtoneton, tamen mi estas feliĉa kaj fiera pro tio”. — Spiros Sarafian, Grekujo.