Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Rubriko de la prezidanto

Łukasz ŻEBROWSKI

Ŝajnas tiom mallonge, sed tamen, pasis jam la duono de la oficperiodo de la nuna estraro, do estas bona momento por iom resumi tion kio estas jam farita, kio faratas kaj kion ni ankoraŭ havas en la planoj. Ene de ĉi tiu jaro okazis relative multaj ŝanĝoj en nia teamo. Post la aprila demisio de Alisa Nikitina la taskojn de la kasisto transprenis Nico Huurman. Maje okazis ŝanĝo en la ofico de la ĝenerala sekretario. La demisiintan Paulína Kožuchová anstataŭis Paweł Fischer-Kotowski. Inter la plej gravaj aferoj okazintaj ĉi-jare estis sendube la reformo de la regularo kaj reglamentoj, la unuaj elektoj de la komitatanoj B ekde 10 jaroj, plibonigo de Pasporta Servo, pri kies sorto la komitato decidis maje, plifortigo de la komunikado inter la Estraro kaj la membraro de TEJO, intensigo de nia ĉeesto en eksteresperantujaj medioj, organizado de IJK en nova, subite ŝanĝita gastiga lando kaj aliĝo de la nova landa sekcio en Meksiko.

Multo tamen ankoraŭ estas antaŭ ni. Jam septembre reaktiviĝos la Artista Datumbazo, kie troveblos interalie kontaktinformoj de diversfakaj Esperanto-artistoj. En oktobro estos renovigita parto de tejo.org pri homaj rimedoj. Troveblos tie aliĝilo al la nova aktivula datumbazo kaj pluraj kunlaboranoncoj. Pli-malpli samtempe al la Landaj Sekcioj estos disponigita informilo tradukebla al naciaj lingvoj. Ankoraŭ ĉi-jare okazos grafika refreŝigo de la reta enmovada bulteno TEJO Aktuale kaj (re)lanĉo de nova Dialog’ — kelklingva bulteno por neesperantistoj. En la jaro 2013 la revuo Kontakto festos sian 50-jariĝon, do oni povas atendi konkursojn kaj aliajn surprizojn. Kampe de eksteraj rilatoj prioritatos ekhavo aŭ plifortigo de kontaktoj kun kontinentaj junularorganizaj platformoj ekster Eŭropo kaj kun Unesko. Verŝajne aprile aŭ maje de 2013 okazos trejnseminario kun AEGEE. Kelkajn monatojn poste planatas trejnseminario pri lingvopolitiko en Eŭropa integriĝo. Jam en la kongresa periodo okazos muzika konkurso anstataŭanta la kantobranĉon de la Belartaj Konkursoj de UEA. Kaj fine ni denove havos okazon renkontiĝi en Internacia Junulara Kongreso, ĉi-foje en Israelo. Espereble tiam TEJO estos iom pli granda je unu aŭ eĉ pliaj novaj Landaj Sekcioj.

Jen iom skize informoj pri la plej gravaj aferoj de TEJO meze de la estrara oficperiodo. Tiujn kiuj ŝatus legi pri ĉio ĉi pli detale, mi invitas konatiĝi kun la Jarraporto 2011/2012 kaj la Laborplano 2012/2013. Ambaŭ dokumentoj haveblas jam en tejo.org kaj ĉiujn mi invitas al kunlaboro pri tiuj planoj. Certe kadre de tiuj aŭ ankoraŭ aperontaj proponoj, ĉiu povas trovi taŭgan kampon por kontribui.