Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Notinda parto de la loĝantaro de Moldavio ankoraŭ nuntempe bedaŭras la disfalon de Sovetunio. La plejmulto el ili estas alilandanoj, kiuj elektis daŭrigi sian vivon en la nova lando — rusoj, ukrainoj, gagaŭzoj (turkida popolo, kiu havas aŭtonomion en la suda parto de Moldavio) kaj aliaj malplimultoj ruslingvaj. Sed troviĝas ankaŭ kelkaj moldavoj kiuj dividas la saman bedaŭron. Ilia aro konsistas el maljunuloj, kiuj vivadis la plej grandan parton de sia vivo en socialismo.
Oni povas kompreni tiun situacion dumaniere: Unue, ĉar ĉia memoro aŭ travivaĵo de la juneco delonge pasinta plikariĝas en la pensiga maljuneco — Tia estas homa kondiĉo, ne nur moldavia. Due, ĉar tiuj homoj troviĝis en pli longa periodo subpremataj de la komunista propagando kaj ideologio. Do ili ĝenerale pli malfacile komprenas kaj akceptas alian homar-ordon, aliajn valorojn aŭ ĝuste la liberecon pensi alie. Aŭ pli reale, la nostalgio de USSR povas esti komprenata kiel konsekvenco de la malriĉeco kiun travivas nun Moldavio.
Ĉiuj unuopaj industrioj el ĉiuj 15 landoj de Sovetunio estis tiamaniere aranĝitaj ke ili dependu unu de la aliaj, tiel ke ili ne povas memstare evolui. Tial, kiam Moldavio gajnis sian sendependecon en la 27-a de aŭgusto 1991, ĝia ekonomio disfalis neeviteble. Bedaŭrinde oni proklamas ke la prosperon, kiun Moldavio havis antaŭ la sendependeco, oni eĉ hodiaŭ ne sukcesis regajni.
Ĉiuj revolucioj (kiel la disfalo de Sovetunio) alprenas neeviteblan malstabilecon politikan, ekonomian, socian ktp. La saman aferon oni hodiaŭ spektas okazi ankaŭ en Libio kaj en la landoj de Mezoriento, skuitaj de la politikaj ŝanĝoj. La dramo de Moldavio estas ke tiu transiro daŭras pli longe kaj pli dolorige ol oni povis antaŭe prognozi. Tiu situacio eblas pro la moldavia socia malunueco. Do neniu plu estu mirigita ke granda parto de la moldavianoj eĉ hodiaŭ ne scias kion deziri aŭ kien iri, ĉu Okcidenten, ĉu Orienten.