Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

E-FORCEJO: ORFA BAZ-LERNEJO NJIWA

Konciza raporto de nia orfa baz-lernejo Njiwa.

Joel Muhire

Neesperantistoj aŭ simple falsaj amikoj de Esperanto kun povra scio pri ĝi bagateligas ĝin kaj emas malestimi ĝiajn uzantojn. “Obstine antaŭen”, tiel diris Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Malgraŭ la mokoj, ni penu pluiri nian vojon ĝis efektive glora finatingo de nia celo. Por mi, Esperanto estas ne nur lingvo sed plenvalora interhoma komprenigilo por diverslingvuloj tra la tuta mondo je egala uzrajto, char ĝi ja ĉiesas!

Krome, Esperanto havigas pli da afablaj amikoj el ĉie ol la ceteraj lingvoj, sentante nin kunigitaj por formi grandan tutmondan familion: Esperantujo.

Esperanto ankoraŭ ne maturiĝis en iuj mondpartoj, precipe afrikaj! Por mi, ĝi kvazaŭas bebon kies plenkresko dependas de zorgemaj gepatroj, do tiusence, ĉiu esperantisto siamaniere povas fari ion nun por Esperanto, ĉu ne?

Mi mem estas ekzemplo pri tio. Kiam mi finlernis Esperanton en 2008 de s-ro Honoré Sebuhoro, la E-movado en Rutshuru preskaŭ ne ekzistis! Ni do devis avangarde prizorgi nian movadon plenforte kaj senlaciĝe por iugrade altigi la nombron de la esperantistoj en Rutshuru. Tiucele, ni kreis en 2009 klubon, Verdan Stelano-Klubon (V.S.K). Estante plene memsokupita de nia afero, mi ĉiam sentas strebadon al la diskonigo de Esperanto. Mi verve aktivas por ĝi jam de 2012. Tiam proprainiciate, Esperanto havis duonhoran spacon en la loka radio Racou FM, tamen bedaŭrinde, tio daŭris nur du monatojn pro akraj sekurecaj malordoj en Rutshuru : Mi fuĝis translimen en Ugandon, la plej proksiman najbaran landon. Reveninte hejmlanden en DR Kongo, en januaro 2014, mi daŭrigis mian propagandeman laboron por Esperanto, rezulte de kio mi trafe ankoraŭ sukcesis persvadi la estron de la radio Alliance FM, s-ron John Koraho, pri la neceso ekinstrui Esperanton per lia radio. La dissenda kurso nur duonhora de tiam ĝis nun okazas regule ĉiun mardon kunlabore kun VSK kaj tiel ni sukcesas atingi grandan publikon. Ni pagas la elspezitajn minutojn el la monujo de VSK, tamen nebonhava.

En aprilo samjare, mi vizitis s-ron Rev. Pastoro NGANGO MUHIMA kune kun s-ro Honoré Sebuhoro petcele enkonduki Esperanton en sian elementan orfan lernejon Njiwa. Lia favora senhezita aprobo krei ekzoteran e-forcejon el sia lernejo certigis nin pri prestiĝa plifortigo de nia movado en la estontaj jaroj en Rutshuru. Li mem komprenis ke valoras tiu lingvo neniesgenta, amikiga kaj ĉiel taŭga ilo por forneniigo de lingva diskrimiinacio kaj tribismo nocantaj la nunan socian tavolon, kaj ke ĝi kontribuas al la paco-konstruado en la tuta mondo. Por bone instrui tiujn lernantojn, ni decidis apartigi la lernantojn laŭ iliaj leg- kaj skribkapabloj. S-ro Obed NIYONCHUTU helpas ĝardenisti la baznivelajn lernantojn kaj Joel Muhire, la ceterajn. Dum radio-emisiado pri Esperanto, kiun mi faras ĉiun mardon, mi profitas la okazon inviti du aŭ tri lernantojn por poem-deklami aŭ kanti.

Komence, la lernantoj estis malviglaj ne komprenante pri kio ĝuste ni instruas, sed feliĉe ke nuntempe konstateblas la malo, ili ekŝategas Esperanton tiel ke ili petas lerni plu eĉ libertempe. Ili ekpensas esti la solaj lernantoj de tiu lingvo en Rutshuru, tamen notindas pliaj institucioj en kiuj jam hejmiĝas Esperanto: Instituto Béthanie de s-ro Honoré Sebuhoro, Instituto Kasasa de s-ro Prime Nsabimana, Junulara Ligo Esperantista de Rutshuru (J.L.E.R) de s-ro Joel Muhire kaj Virina Esperanto-Asocio de s-ino Anita Dusabe.

Nia orfa lernejo Njiwa bezonas lern-instigajn esperantaĵojn por lega ekzercado, flagon, komputilon, fotilon k.s. Se vi iumaniere pretas subteni nin, ni antaŭdankas.

Ni tiel kune akvumu la jam semitajn semojn en tiu E-forcejo por plena kresko.

NB. La orfa bazlernejo Njiwa situas en la urbeto Kiwanja, en la Teritorio Rutshuru, en la provinco Norda Kivuo oriente en Demokratia Respubliko Kongolando.

Retadreso: joelmuhire0@gmail.com

UEA-konto: jmhr-a

PO BOX 08 UG, BUNAGANA-KISORO/ UGANDO