Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Poezio Tut’libera estas franclingva konkurso de poezio kreita en la jaro 1998. Ĉiujare, pli ol 4000 junuloj el la tuta mondo partoprenas la konkurson. La duan fojon, samkiel pasintjare, en 2019 la konkurso akceptos poemojn ankaŭ en Esperanto.
La pasintan novembron, 40 laŭreatoj venis al Parizo. Inter ili du esperantistaj laŭreatoj.
La 22-an de novembro, la premioj estis disdonitaj ĉe granda ceremonio en Issy-les-Moulineaux, apud Parizo.
[FORIGITA!: [foto1]]
Maldekstre, Eva Pechova, el Ĉeĥio, ricevas la 3-an premion de la Esperanta poezio el la manoj de Petr Dulak, ambasadoro de Ĉeĥio en Francio. Dekstre, Ingrid Berglund, el Svedio, ricevas la 1-an premion de la Esperanta poezio el la manoj de Didier Loison, vic-prezidanto de Espéranto-France. La 2-an premion ricevis Elisa Estevez, el Kolombio, sed ŝi ne ĉeestis la ceremonion.
La ĵurio kuniĝos en majo por elekti la laŭreatojn en ĉiu kategorio, laŭ lando kaj stud-nivelo. La laŭreatoj estos invitataj por 3 tagoj en Parizo fine de novembro kaj iliaj poemoj estos eldonitaj en libro kaj disvastigitaj fare de la eldonisto Bruno Doucey.
Centoj da poemoj, inkluzive esperantlingvajn, estas eldonitaj kaj disvastigitaj fare de Bruno Doucey.
La konkurso 2019 estas nun malfermita. Eblas verki plurajn poemojn. Krom partopreni en la ĉefa konkurso, eblas verki tri aliajn poemojn pri la jenaj temoj, ankaŭ franc- kaj esperant-lingve:
Engaĝigado (premio Charles De Gaulle)
Esti virino hodiaŭ (premio Simone Veil)
Humuro (Premio Jean Anselme)
Infanaj rajtoj
Diru al mi dek vortojn (uzante dek devigajn vortojn)
Kunvivi
Reguloj:
Temo kaj formo liberaj, maksimume 30 versoj aŭ linioj
Partopreno senpaga
Malfermita al ĉiuj junuloj, de 15-ĝis-25 jaraĝaj, el ĉiuj landoj
Partopreno nur tra la reto
La poemoj devas esti senditaj antaŭ la 1-a de aprilo en la franca kaj antaŭ la 30-a de aprilo en Esperanto.
www.poesie-en-liberte.fr
Aliĝilo kaj informoj kaj aliĝo
Dubojn? skribu al: gillestabard.pel@gmail.com.
Koran dankon al Jean-Marc Muller, Prezidanto kaj fondinto de Poésie-en-liberté, kaj al Matthias Vincenot, arta direktoro, kiuj ebligis tiun malfermon al Esperanto.
POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ
Revenas la konkurso Poezio el Ĉiuj Ĉieloj.
La konkurso, starigita de Esperantista Sicilio kaj kiu ĉi-jare atingas sian kvinan fojon, ĉi-foje pliriĉiĝas per alia grava propono: “Balado por Esperanto - Saĝe enloĝi la teron” - konkurso por komponaĵoj muzikindaj. Ĉiuj poetoj el nia planedo estas invitataj partopreni.
La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de aprilo 2019.
https://www.iconcorsidisamideano.it/]
Por pliaj informoj kaj elŝuti la aliĝilon