Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Poezio tut’libera/Poésie en liberté

Poezio Tut’libera estas franclingva konkurso de poezio kreita en la jaro 1998. Ĉiujare, pli ol 4000 junuloj el la tuta mondo partoprenas la konkurson. La pasintan novembron, 40 laŭreatoj venis al Parizo. Inter ili du esperantistaj laŭreatoj. La duan fojon, samkiel pasintjare, en 2019 la konkurso akceptos poemojn ankaŭ en Esperanto.

La ĵurio kuniĝos en majo por elekti la laŭreatojn en ĉiu kategorio, laŭ lando kaj stud-nivelo. La laŭreatoj estos invitataj por 3 tagoj en Parizo fine de novembro kaj iliaj poemoj estos eldonitaj en libro kaj disvastigitaj fare de la eldonisto Bruno Doucey. Centoj da poemoj, inkluzive esperantlingvajn, estas eldonitaj kaj disvastigitaj fare de Bruno Doucey.

La konkurso 2019 estas nun malfermita al ĉiuj junuloj, de 15-ĝis-25 jaraĝaj, el ĉiuj landoj. Eblas verki plurajn poemojn. Krom partopreni en la ĉefa konkurso, eblas verki tri aliajn poemojn pri la jenaj temoj, ankaŭ franc- kaj esperant-lingve:

La poemoj devas esti senditaj antaŭ la 1-a de aprilo en la franca kaj antaŭ la 30-a de aprilo en Esperanto.

www.poesie-en-liberte.fr

Aliĝilo kaj informoj kaj aliĝo

gillestabard.pel@gmail.com

Dubojn? skribu al:

Poezio el Ĉiuj Ĉieloj

La konkurso, starigita de Esperantista Sicilio kaj kiu ĉi-jare atingas sian kvinan fojon, ĉi-foje pliriĉiĝas per alia grava propono: “Balado por Esperanto — Saĝe enloĝi la teron”, konkurso por komponaĵoj muzikindaj. Ĉiuj poetoj el nia planedo estas invitataj partopreni. La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de aprilo 2019.

https://www.iconcorsidisamideano.it

Por pliaj informoj kaj elŝuti la aliĝilon