Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Pekino klopodas por akvo

RAO Pei — Ĉinio

Pekino estas unu el la urboj en la mondo al kiu plej serioze mankas akvo. Laŭ statistiko, la averaĝa kvanto de uzebla akvo por ĉiu loĝanto en Pekino estas nur malpli ol 200 kubmetroj/jare. Tio estas tro malmulta kompare kun la internacia averaĝo: po 1 000 kubmetroj home/jare. Ekde la jaro 2009, la Pekina Grupo pri Drenado renovigis siajn 8 fabrikojn, kiuj prilaboras la malpuran akvon kiel rekuperejo de reutiligebla akvo. Ĝis la fino de la jaro 2013, la grupo konstruis aŭ finis la renovigan laboron ĉe 5 novaj akvorekuperejoj, kiuj ĉiutage povas liveri 1 040 mil kubmetrojn da uzebla akvo. Oni finnovigos pliajn du fabrikojn antaŭ la jarfino de 2015. En Pekino estas entute 23 akvorekuperejoj, inter kiuj 11 troviĝas en la antaŭurbaj regionoj kaj la aliaj 12 situas en la urba regiono.

Ĉiuj elektrejoj uzu rekuperitan akvon

Nun, 15 termoelektrejoj en la urba regiono de Pekino uzas rekuperitan akvon kiel malvarmigilon. Tia akvo estas uzata por aldoni akvon el turo, plenigi akvujon de laborejoj kaj akvumi plantaĵojn. La kvanto de la ĉiutaga uzo estas 30 mil kubmetroj.

Antaŭ nelonge, raportisto trovis, ke en la akvopumpejo de la distrikto Xicheng, la reproduktita akvo prilaborita de du produktejoj en la orienta parto de Pekino fluas okcidenten al du elektrejoj ĝuste tra ĉi tiu pumpejo. Dai Yuhua, direktoro de la akvoresursa fako de la Pekina Buroo pri Akva Administracio, klarigis: “La malpura akvo estas prilaborata en fabrikoj kaj sekve pumpata al rekuperejo por profunda purigo, kaj fine ĝi fluas al elektrejo”.

Rekuperita akvo revivigas akvajn vidindaĵojn

La rekuperita akvo solvas la problemon pri la konflikto inter la popola vivo kaj akva vidindaĵo. Laŭ sciigo de la grupo, nun sume en 25 vidindejoj oni uzas la purigitan akvon por riveretoj aŭ lago. Rezulte, en la Imperia Ĝardeno Yuanmingyuan, ekzemple, la sudokcidenta urbogarda rivero kaj aliaj vidindaĵoj, la akva pejzaĝo reviviĝis pro plena akvo.

Yuanmingyuan komencis uzi rekuperitan akvon kiel aldonitan akvon por sia lago ekde novembro 2011, kaj la uzata akvokvanto atingis 6 400 mil kubmetrojn/jare. Danke al la aldonita akvo, la ĝardeno sukcese okazigis la lotusan festivalon kaj ĝia bona akva medio eĉ allogis kelkajn nigrajn cignojn kiel loĝantojn de la parko.

La rekuperita akvo estas uzata ne nur por la urba verdigo, sed ankaŭ por surŝprucigi stratojn, kaj krome estas utiligata en aliaj flankoj. Oni verŝas tian akvon en verdan zonon en iuj pekinaj stratoj, kaj ĉiujare 30 mil kubmetroj da reproduktita akvo bonigas la medion de la urbo.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

— LA CIKLO DE AKVO — [afisho.jpg]

La Usona Geologia Servo (U.S. Geological Survey, USGS) kaj la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (Food and Agriculture Organization of the United Nations, FAO) kreis skemon de la akvociklo por infanoj kaj bazlernejoj.

Inter la 12 uzataj lingvoj troviĝas Esperanto. La afiŝo estas elŝutebla ĉe: http://water.usgs.gov/edu/watercycle-kids-esperanto.html